Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 085a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Fine vi kvietiĝu, kaj ekzakte juĝu min. Aŭskultu, kaj ĉesu konfuzi min kun la aliaj virinoj. Mi finis mian aventuron kun Prevano ; finis, ĉu vi komprenas tiun vortosencon ? Nun decidu, kiu rajtos vante fieri, li aŭ mi ? La rakonto ne estos tiel amuza kiel la faro ; sed ne estus juste, ke vi, kiu nur argumentadis pri l’ afero, ĝuste aŭ erare, ricevus tiom da plezuro kiom mi, kiu uzis mian tempon kaj zorgon.


Tamen se granda batalo atendas vin, se vi havas entreprenon, en kiu tiu danĝera rivalo estas timinda, ne hezitu. Li forlasis la batalkampon, almenaŭ por kelka tempo ; eble li eĉ neniam resaniĝos el la bato per kiu mi lin vundis.


Kiom feliĉa vi estas, ke vi havas min kiel amikinon ! Mi estas via bonfara feino. Vi sekiĝas for de la bela ino, al kiu vi fordonis vin : mi diras vorton, kaj jen vi retroviĝas apud ŝi. Vi volas venĝi vin kontraŭ virino, kiu malutilas al vi : mi markas la trafotan lokon, kaj tute liveras ŝin al vi. Fine por malaperigi el la turnirejo timindan konkuranton, ankoraŭ al mi vi turnas vin, kaj mi konkretigas vian deziron. Vere, se vi ne pasigos vian tutan vivon dankante min, ja sendankema vi estos. Sed mi dekomence revenu al mia aventuro.


La rendevuon proponitan tiel laŭte ĉe la eliro post la opero [1] li aŭdis, kiel mi esperis. Prevano venis ; kiam la marŝal-edzino ĝentile diris sian kontenton, ke li venas du sinsekvajn tagojn viziti ŝin, li trafe respondis, ke de mardo vespere li rompis mil aranĝojn por tiel disponi tiun vesperon. Por saĝulo sufiĉas aludo. Ĉar mi tamen volis pli certe scii, ĉu mi estas la vera kaŭzo de tiu flata diligenteco, mi devigis la novan amindumanton elekti inter mi kaj kartoludo, lia ĉefa intereso. Mi deklaris, ke mi ne ludos ĉi-vespere, kaj li trovis mil pretekstojn por same rifuzi ; mia unua venko estis kontraŭ la kera reĝo !


Mi akaparis episkopon de… por mia konversacio, elektinte lin pro liaj rilatoj kun nia momenta heroo, tiel faciligante ties alvenon al mi. Cetere mi estis tre kontenta pri la ĉeesto de tia respektindulo, kiu eventuale povus atesti pri mia sinteno kaj dirado. Tio prosperis al mi.


Post la kutimaj ĝeneralaĵoj, Prévan rapide estris la konversacion, sinsekve provante diferencajn tonojn, por trovi tiun, kiu povus plaĉi al mi. La sentimentalan mi rifuzis, kiel neverŝajnan ; la gajecan mi tuj haltigis per mia seriozeco, kiel tro frivolan por komenco ; la delikate amikecan li devis alpreni, kaj ni komencis nian skermadon sub tiu banala flago.


Ĉe la tempo de vespermanĝo, la episkopo ne tuj malsupreniris al la manĝoĉambro ; do Prevano kompreneble prezentis al mi la brakon, kaj sekve ĉetable troviĝis apud mi. Mi estu justa : li tre lerte kondukis nian apartan interrilaton, ŝajnigante nur okupiĝi pri la ĝenerala konversacio, al kiu li kvazaŭ tute dediĉis sin. Ĉe la deserto, oni parolis pri nova teatraĵo, ludota la venontan lundon en la Franca Teatro. Mi bedaŭretis, ke mi ne havas loĝion ; li proponis la sian, kiun mi komence rifuzis, kiel decas ; li sprite respondis, ke mi ne komprenis lin, ke li ne proponus sian loĝion al nekonatino, ke li nur sciigas min, ke li jam promesis ĝin al la marŝal-edzino. Ŝi konsentis al tiu ŝerco, kaj mi akceptis.


Post nia resupreniro al la salono, li, kiel vi pensas, petis lokon en tiu ĉi loĝio ; la marŝal-edzino, ĉiam tre favora al li, konsentis, kondiĉe ke li estos nepetolema bubo ; li tuj trafis la okazon por unu el tiuj dusencaj konversacioj, pri kiuj vi laŭdis lian talenton. Kaŭre sidiĝinte ĉe ŝiaj genuoj kiel obeema knabo, laŭ lia aserto, sub la preteksto peti ŝiajn opiniojn kaj konsilojn, li diris multajn mildajn flataĵojn samtempe facile aplikeblajn al mi. Post la manĝo, ĉar pluraj ne rekomencis ludi, la konversacio iĝis pli ĝenerala kaj malpli interesa, sed niaj okuloj multe paroladis. Pli ĝuste liaj, ĉar la miaj esprimis nur unu senton : surprizo. Li sendube pensis, ke mi miras kaj nur estas regata de lia eksterordinara efiko al mi. Mi certe lasis lin tre kontenta kaj tia ankaŭ mi estis.


La postan lundon mi vizitis la Francan Teatron [2] kiel konsentite. Al via eventuala beletra scivolemo mi povas nur indiki, ke la spektaklo estis publika fiasko, sed ke Prevano mirinde talentas por dorlotado. Ĉar mi estis bedaŭranta la finon de tiu vespero, kiun mi vere tre ŝatis, mi proponis al la marŝal-edzino noktomanĝon en mia hejmo ; tio donis la pretekston ankaŭ inviti la amindan dorlotanton. Li nur petis la tempon kuri al grafinoj de B… por malinvitiĝi. Tiu nomo revekis mian koleron [3] ; mi komprenis, ke li tuj komencos sian klaĉon ; mi memoris viajn prudentajn konsilojn, kaj decidis samtempe daŭrigi la aventuron kaj kuraci lin pri lia danĝera sendiskreteco.


Fremda en mia societo, kiu tiuvespere estis nemulta, li ŝuldis al mi la bontonajn ĝentilaĵojn, kaj proponis al mi la brakon por paŝi altablen. Akceptinte, mi ruze tremetigis mian manon, mallevis la rigardon kaj pli intense spiradis, kvazaŭ mi antaŭvidas mian malvenkon kaj antaŭtimas mian venkonton. La perfidulo tion rimarkis kaj tuj ŝanĝis sian sintenon de galanteco al mildeco. Pro la cirkonstanco, liaj vortoj ja restis la samaj, sed lia rigardo, malpli brila, iĝis pli karesa ; lia voĉtono pli dolĉa ; lia rideto jam ne subtila, sed kontentesprima ; fine en liaj diroj estingiĝis iom post iom la fajro de la sprito kaj aperis delikateco. Mi demandas : ĉu vi agus pli lerte ?
Miaflanke mi iĝis tiel revema, ke tio videbliĝis ; kaj kiam oni riproĉetis min, mi lerte alprenis malspertan defendon, ĵetante al Prevano ekrigardon timeman kaj senaplomban, kvazaŭ mi timus, ke li divenus la kaŭzon de mia konfuzo.


Post la manĝo mi profitis la rakontadon de unu el la ŝatataj historioj de la brava marŝal-edzino, por instaliĝi sur mia divano en allasa pozo de milda revado ; ke Prevano vidis min tia konvenis al mi ; kaj ĝuste pri mi li aparte zorgis. Vi ja komprenas, ke mia timema rigardo ne aŭdacis leviĝi al tiu de mia venkanto ; sed turnitaj al li en pli humila maniero, miaj okuloj instruis al mi, ke mi atingas la deziratan efikon. Restis nur persvadi lin, ke mi partoprenas tiun emocion. Kiam la marŝal-edzino anoncis sian retiriĝon, mi ekkriis, per milde mola voĉo : Ha Dio ! kiom agrable mi sidis tie ! Mi tamen ekstaris, demandante pri ŝiaj projektoj, por havi la pretekston diri la miajn, kaj konfidi, ke mi restos hejme la postmorgaŭon. Tiam ĉiuj disiĝis.


Mi tuj ekpripensis. Mi ne dubis, ke Prevano profitos la kvazaŭ-rendevuon, kiun mi ĵus donis al li ; ke li venos sufiĉe frue, por trovi min sola ; ke lia atako estos vigla ; sed mi estis ankaŭ certa, ke, pro mia reputacio, li ne kondutos laŭ tiu frivoleco, kiun spertuloj uzas nur ĉe la virinoj facilaj, aŭ male ĉe la tute naivaj. Mi antaŭvidis mian sukceson certa, se li nur eldiros la vorton : amo, kaj precipe se li havos la pretendon eltiri ĝin de mi.
Kiel facile kaj antaŭvideble estas rilati kun vi, viroj kun sistema agado ! Foje sensperta amanto senaplombigas nin per sia timemo, aŭ nin embarasas per siaj impetaj impulsoj, en febro tremiga kaj ardiga, kvazaŭ malsano, kelkfoje kun variaj simptomoj. Sed vian kalkulitan iradon ni tiel facile antaŭdivenas ! La alvenon, la sintenon, la tonon, la dirojn, ĉion mi antaŭsciis de la hieraŭo. Mi do ne raportos pri nia konversacio, kiun vi facile imagas. Nur sciu, ke en mia pseŭdodefendo, mi ĉiel helpis lin : per mia embaraso, por lasi al li tempon por paroli ; per misargumentoj, por ke li rebatu ilin ; per timo kaj malfido, por ke li reprotestu. Senĉese li refrenis : Nur unu vorton, mi petas ! Mi silentadis, intensigante lian deziron ; centfoje li prenis mian manon, centfoje mi retiris ĝin, tamen ne rifuzante novan prenon. Tuta tago povus tiel pasi ; ni pasigis tedegan horon, kaj tio eble ankoraŭ daŭrus, sed ni aŭdis kaleŝon eniri la korton. Tiu taŭga okazaĵo kompreneble plivigligis lin ; vidante, ke mi estas nun senriska kontraŭ ĉia surprizo, mi konsentis al la valorega vorto, post longa vespiro. Tiam servisto anoncis vizitantojn, kaj tuj poste mi havis nombran ĉeestantaron.


Prevano petis veni la morgaŭon matene, kaj mi konsentis. Sed atentema al mia defendo, mi tiam akceptis lin en mia tualetejo, ordoninte al mia ĉambristino senmankan restadon en mia dormoĉambro, de kiu, kiel vi scias, oni vidas ĉion okazantan en la tualetejo. Liberaj je niaj diroj, ambaŭ kun la sama deziro, ni baldaŭ interkonsentis ; sed necesis seniĝi je tiu maloportuna observanto ; tiam mi preparis mian embuskon.


Laŭcele mispentrante mian hejman vivon, mi facile persvadis lin, ke ni neniam trovos konvenan momenton ; ke nia hieraŭa horo estis kvazaŭ miraklo ; ke mia salono restas tro danĝera, ĉar ĉiumomente iu servisto eniras aŭ eliras. Mi nepre aldiris, ke tio estas normala, ĉar ĝis nun tiuj servistaj manieroj ne ĝenis min ; mi insistis, ke mi nun ne povas ŝanĝi tiujn kutimojn : tio vekus la suspektemon de la servistaro. Li provis malgajon, afliktiĝon ; diris, ke mi malmulte amas ; kaj vi divenas, kiom tio kortuŝis min ! Sed por la decidiga bato, mi helpis min per larmoj. Tio ekzakte estis "Zairo [4], vi ploras !" Tiun regon super mi, kiun li imagis, tiu espero ruinigi laŭplaĉe mian reputacion, anstataŭgis ĉe li la amon de Orosmano [5].


Post tiu teatra efekto, ni revenis al niaj planoj. Ĉar taga vizito estas nekonvena, ni studis noktan eblecon ; sed mian Svisan pordiston mi pentris kiel nevenkeblan obstaklon, kaj mi nepre malkonsentis al lia subaĉeto. Li aludis la pordeton de la ĝardeno, sed mi antaŭvidis la argumenton, kaj tie kreis hundon, silentan kaj kvietan tage, sed veran demonon nokte. La facileco, laŭ kiu mi diskutis tiujn detalojn, kuraĝigis lin kaj li fine proponis la plej stultan rimedon, kaj tiun mi akceptis.


Unue, li diris, oni povas tiel kalkuli pri lia servisto kiel pri li mem (li pravas : ambaŭ estas egale malfidindaj) ; mi organizu grandan vespermanĝon ; li ĉeestos, fine li eliros sola ; la lerta servisto vokos la veturilon, malfermos ties pordeton ; sed Prevano, anstataŭ eniri, lerte elŝoviĝos. La koĉero nenion rimarkos, kaj Prevano foririnte antaŭ ĉies okuloj, tamen restos en mia korto, kaj nur bezonos trovi rimedon por alveni mian ĉambron. Mia sola embaraso estis trovi kontraŭ tiu projekto misargumentojn, por ke li ŝajne venku ilin. Li respondis per ekzemploj, dirante ke tiu rimedo estas plej banala ; ke li multe uzis ĝin, ke ĝi estas lia preferata, ĉar tute sendanĝera.


Venkite de tiel nerefuteblaj referencoj, mi naive konsentis, ke ja ekzistas kaŝita ŝtuparo kondukanta tute proksimen al mia buduaro ; ke mi povus ĉelasi ties ŝlosilon ; ke li povus enŝlosi sin kaj senriske atendi la retiriĝon de miaj servistinoj ; poste, por doni pli da verŝajno al mia konsento, mi en la sekvanta momento rifuzis. Mi konsentis akcepti nur kontraŭ la promeso de plena submetiĝo, de tuta memrego lia… Ha ! kia memrego ! Nu, mi konsentis pruvi mian amon, sed ne kontentigi lian !


Mi forgesis paroli al vi pri lia eliro : ĝi devis okazi tra la ĝardena pordeto ; ĉe la tagiĝo la Cerbero silentos. Tiam neniu preterpasas, homoj estas en plena dormo. Se vi miras pri tiu amaso da misrezonoj, la kaŭzo estas, ke vi forgesas nian reciprokan situacion : li nur deziris, ke la afero diskoniĝu, kaj mi certis pri la malo. La fiksita tago estis la postmorgaŭo.


Rimarku, ke nun kiam ĉio estas preta, neniu ankoraŭ vidis Prevanon en mia kompanio. Mi renkontis lin dum vespermanĝo ĉe amikino, al kiu li proponis loĝion por nova teatraĵo, kaj mi akceptis sidlokon. Dum la spektaklo mi kompense invitas tiun amikinon al vespermanĝo ; mi pro ĝentileco devas ankaŭ lin inviti ; li konsentas, kaj du tagojn poste faras al mi la kutiman bontonan viziton. Li ja revenas la morgaŭon matene ; sed unue la matenaj vizitoj estas senkonsekvencaj, kaj due mi ja trovas lin iom aŭdaca, kaj relokas lin en la kategorion de miaj neintimuloj per skriba invito al ceremonia vespermanĝo. Mi ja rajtas diri kiel Aneto [6] : "Jen ĉio, tamen !"


Alvenis la fatala tago, kiam mi devis perdi kaj mian virton kaj mian reputacion. Mi donis miajn ordonojn al mia fidela Viktorino, kiu tiel plenumis ilin, kiel vi tuj scios.


Vespere mi hejme jam havis multe da invititoj, kiam la pordisto anoncis Prevanon. Mi akceptis lin tre ceremonie, por atesti nian neligitecon kaj lokis lin ĉe la ludotablo de la marŝal-edzino, por signifi, ke ni interkonatiĝis pere de ŝi. Nenio interesa okazis dum la vespero, krom la sukcesa transdono de letereto el mia diskreta amanto ; kiel kutime mi bruligis ĝin. En ĝi li diris, ke mi povas fidi lin ; tiun esencan aserton ĉirkaŭis la kutimaj parazitaj vortoj : amo, feliĉo, ktp. ĉiam troveblaj en tia ĝoja okazo.


Je noktomezo la kartoludoj finiĝis ; mi proponis mallongan makedonaĵon [7]. Mi intencis kaj faciligi la foriron de Prevanon, kaj rimarkigi ĝin : facila afero, pro lia famo de ludŝatanto. Mi ankaŭ celis memorigi, ke mi ne montris rapidemon al izola restado mia.


La ludo daŭris pli ol mi antaŭvidis. Diablo tentis min : mi emis cedi al mia deziro konsoli la senpaciencan malliberulon. Mi estis tiel iranta al mia pereo, kiam mi trafe pensis, ke post mia malvenko mi ne kapablos revestigi lin, kiel necesis laŭ mia projekto. Mi havis do la forton rezisti al mia dezirego, kaj revenis ĉagrene al la senfina ludo. Tamen ĝi finfiniĝis, kaj ĉiuj foriris. Mi sonorigis al miaj servistinoj, rapidege senvestiĝis kaj forsendis ilin.


Imagu min, vicgrafo, paŝantan timeme kaj heziteme, sub travidebla vualo, malfermante per malcerta mano la pordon. Je mia ekvido la malliberulo fulmorapide venkis min, antaŭ ol mi diris haltigan vorton aŭ faris defendan geston. Poste li volis oportune senvestiĝi, malbenante sian vestaron, kiu laŭdire lin disigas de mi : li volis albatali min per egalaj armiloj. Sed mia ega timemo kontraŭis la projekton kaj miaj mildaj karesoj ne lasis al li la tempon kaj deturnis lin al alia celo.


Venkinte duan fojon, li revenis al sia nudiĝa ideo, sed mi tiam diris :



— Nu, rakonti nian ĉivesperan aventuron al la du grafinoj de B… kaj al mil aliaj estus al vi multe plaĉa ; sed mi scivolas, kiel vi klarigos la finon de l’ afero !


Tiel parolante mi tuj plenforte sonorigadis. Mia senpera ago estis pli rapida, ol lia respondo. Li ankoraŭ balbutis, kiam mi aŭdis Victoire alkuri, vokante la servistojn, kiujn laŭ mia ordono ŝi gardis apud si ; ili ensvarmis dum mi laŭtis per reĝina tono :



— Eliru, sinjoro, kaj neniam reaperu antaŭ mi !


La kompatindulo tiam perdis la prudenton, kredante la komedion vera embusko kaj sin ĵetis al sia spado. Eraro, ĉar mia lakeo, kuraĝa kaj fortika, lin ekkaptis kaj renversis teren. Mi konfesu al vi, ke trafis min timego, kaj mi kriis je ĉeso kaj je lia liberigo nur kondiĉe, ke li tuj eliru el mia hejmo. Mia servistaro obeis, tamen kun kolera grumblado, pro tio, ke li aŭdacis malrespekti ilian virtan mastrinon, kaj ĉirkaŭakompanis la kompatindan kavaliron kun indigniĝo kaj skandalo, tute laŭ mia deziro. Nur Viktorino restis, por dumtempe helpi al rearanĝo de mia lito.


Miaj servistoj revenis, daŭre en tumulto ; kaj mi, ankoraŭ emociplena, demandis laŭ kia miraklo ili tiam ankoraŭ vekis ; Viktorino respondis laŭ nia antaŭaranĝo, ke ŝi invitis al manĝo du amikinojn, ke oni vesperumis kun ŝi… Mi ĉiujn dankis kaj liberigis, tamen petante la tujan venon de kuracisto, timante la konsekvencojn de mia pereiga surprizo : certa rimedo por disfamigi la aferon.


Li multe kompatis min, sed nur preskribis ripozon ; miaparte mi preskribis al Viktorino, ke ŝi frumatene klaĉu en la najbaraĵo.


Ĉio tiel bone sukcesis, ke antaŭ tagmezo, tuj kiam la horo estis deca, mia pia najbarino sidis ĉe mia lito por koni la verajn detalojn de tiu abomeninda aventuro. Mi devis lamenti kun ŝi dum unu horo pri la nuntempa senmoraleco. Post momento mi ricevis de la marŝal-edzino la ĉi-kunan letereton. Fine ĉe la kvina horo min vizitis je mia miro la regimentestro de Prevano, por senkulpiĝi, li diris, ke oficiro lia tiel fie ofendis min. Li eksciis la aferon nur dum vespermanĝo ĉe la marŝal-edzino, kaj tuj sendis ordonon al Prevano, ke li rekte iru al malliberejo. Mi petis, ke li pardonu, sed li rifuzis. Tiam mi pensis, ke kiel komplica, mi devas miaflanke observi severan malliberigan punon : mi ordonis nepran malakcepton ĉe mia pordo, pro misfarto.


Al mia soleco vi ŝuldas tiun longan leteron. Mi skribos alian al sinjorino de Volanĝo, kiun ŝi sendube publike legos ; tiel vi scios la oficialan interpretadon.


Mi forgesis diri, ke Belroko indigniĝis, kaj nepre volis dueli kontraŭ Prevano. Kompatinda ! Feliĉe mi havos la tempon kvietigi lian kapon. Intertempe mi ripozu la mian, lacan pro skribado. Adiaŭ, vicgrafo.


El la kastelo de… la 25an de Septembro 17**, vespere.


[1Vidu la leteron 74an (NdA)

[2Tiel nomita kontraste al la Itala Teatro de Parizo (NdT)

[3Vidu la leteron 70an (NdA)

[4El Zairo, dramo de Voltaire (NdT)

[5Amanto de Zairo (NdT)

[6El komedio de Favart : Aneto kaj Lubino (NdT)

[7Kartoludo, en kiu ĉiu ludanto sinsekve laŭplaĉe ŝanĝas la regularon (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio