Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 056a


De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono


Je kio utilus, sinjoro, la respondo, kiun vi petas ? Ĉu kredi viajn sentojn ne estus motivo plia por ilin timi ? Mi ne argumentu por aŭ kontraŭ ilia sincero ; sufiĉas al mi, kaj devas sufiĉi al vi, ke mi nek volas nek devas akcepti ilin.


Ni supozu, ke vi vere amus min (mi konsentas je tiu supozo, nur por unu fojo, mi poste por ĉiam forlasos tiun temon) ĉu la obstakloj nin disigantaj estus pli transpaseblaj ? Ĉu mi havus ion alian por fari, ol deziri, ke vi rapide venku tiun vian amon ? ion alian por fari, ol per mia tuta kapablo helpi vin forgesi ĉian esperon vian ? Vi mem konsentas, ke tiu sento estas kruela, kiam la amato ne partoprenas ĝin. Nu, vi ja scias, ke ne eblas al mi partopreni ; eĉ se tiu malfeliĉo okazus, mi estus kompatinda, kaj vi ne estus pli feliĉa. Mi esperas, ke vi sufiĉe estimas min, por ne pridubi tion, eĉ dum momento. Ĉesu do, mi petegas vin, ĉesu provi ĵeti konfuzon en koron, al kiu necesega estas trankvilo ; ne devigu min bedaŭri, ke mi vin konas.


Estimata kaj amegata de edzo, kiun mi amas kaj respektas, mi tiel kunigas miajn devojn kaj miajn plezurojn. Feliĉa mi estas, kaj tia devas esti. Se ekzistas pli ardaj plezuroj, koni ilin mi nek volas nek deziras. Kio pli milda, ol paci kun si mem, ol pasigi nur kvietajn tagojn, ol endormiĝi sen konfuzo kaj vekiĝi sen memriproĉoj ? Tio, kion vi nomas feliĉo, estas nur ŝtormo de sensoj, kirlego de pasioj, kies spektaklo teruras, eĉ rigardata el firma marbordo. He ! kiel alfronti tiujn tempestojn ? Kiel aŭdaci eknavigi sur maro plena de miloj kaj miloj da ŝipaj pereoj ? Akompane de kiu ? Ne, sinjoro, mi restas surtere ; mi tro amegas la ligilojn, kiuj katenas min. Se mi povus rompi ilin, mi ne volus ; se mi ne havus ilin, mi rapidus enligiĝi.
Kial vi sekvas mian vojon ? Kial vi obstine spuras miajn paŝojn ? Viaj leteroj, kiujn vi anoncis maloftaj, rapide sekvas unu la alian ; ili devis esti saĝaj, sed ili nur parolas pri via freneza amo. Vi nun sieĝas min per via bildo pli, ol vi antaŭe faris per via persono. Forigite laŭ unu formo, vi reaperas laŭ alia. La malpermesitajn dirojn, vi nur rediras alimaniere. Vi plezure embarasas min per kaptilecaj argumentoj, eskapante la miajn. Mi volas ne plu respondi al vi, kaj ne plu respondos… Kiel malŝate vi traktas la virinojn delogitajn de vi ! Kiel malestime vi priparolas ilin ! Eble iuj tion meritas ; sed ĉu ĉiuj estas malŝatindaj ? Ja sendube, ĉar ili perfidis sian devon kompense al amo krimeca. Tiel farante, ili ĉion perdis, eĉ la estimon de tiu, al kiu ili ĉion foroferis. Tiu turmento estas justa ; sed ĝia sola elvoko estas terura. Fine, kiel tio tuŝas min ? Kial mi okupiĝus pri ili aŭ pri vi ? Kiarajte vi venas konfuzi mian trankvilon ? Lasu min ; ne plu vizitu min ; ne plu skribu al mi, mi petas, mi postulas. Tiu letero estas la lasta, kiun vi ricevos de mi.


El… la 5an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio