Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 074a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Nu, de kiam, mia amiko, vi tiel facile ektimas ? Ĉu tiu Prevano estas tiel timinda ? Vidu kiel simpla kaj modesta mi estas : tiun gloran venkanton mi jam ofte renkontis… kaj apenaŭ rigardis lin ! Necesis via letero, por veki mian intereson je li. Mi hieraŭ riparis tiun kulpon mian. En la Operejo li sidadis kvazaŭ kontraŭ mi, kaj mi lin povis rigardadi. Plaĉaspekta, li estas ; ja tre plaĉaspekta, kun vizaĝo fajna, delikata ; devas esti interese vidi lin de proksime. Kaj vi diras, ke li volas min ekposedi ! Certe tio estos por mi honoro kaj plezuro. Serioze, mi kapricemas al tiu celo, kaj mi konfidu al vi, ke mi faris la unuan paŝon. Mi ne scias, ĉu mi sukcesos. Jen la okazaĵo.
Li estis proksima de mi, ĉe la eliro de la Operejo ; do mi tre laŭte donis rendevuon al la markizino de… por vendrede vespermanĝi ĉe la marŝal-edzino. Laŭ mi, tio estas la sola domo, kie mi povas renkonti lin. Li certe aŭdis min… Ha ! se li senzorgeme ne venus ! Diru do, ĉu vi opinias, ke li venos ? Se ne, mi estos en ĉagreno la tutan vesperon. Konsentu, ke li facile sekvos min ; kaj, miru ! li ankoraŭ pli facile plaĉos al mi. Li volas, laŭdire, pereigi ses ĉevalojn amindumante min. Ho ! Mi ŝparos la vivon de tiuj bestoj. Mi neniam havos la paciencon tiel longe atendi. Vi scias, ke laŭ miaj principoj, mi ne perdas tempon, kiam mi decidiĝis, kaj favore al li mia decido estas jam farita.


Do, vi vidas, kiel prosperas al vi admoni min ! kiel brile sukcesas via grava sciigo ! Nu, mi velkas jam de tiel longe ! Jam de pli ol ses semajnoj, mi ne havis agrablaĵon. Tiu ĉi alvenas ; ĉu mi rifuzu ĝin ? Ĉu la heroo ne valoras la penon ? Ĉu tio ne estos plej agrabla, en ĉiuj sencoj de la vorto ?


Vi mem devas prikonsenti, ĉar lin vi eĉ pli ol laŭdas : lin vi ĵaluzas. Nu, mi stariĝas kiel juĝantino inter vi ambaŭ ; sed unue mi devas lin taksi : tion mi tuj faros. Mi juste juĝos, kaj la pesilo estos egala inter vi. Viajn glorfarojn mi jam konas, kaj perfekte ŝatas vin. Ĉu ne estas do juste, ke mi nun tuj okupiĝos pri via rivalo ? Do senĉagrene konsentu, kaj unue instruu min, pri tiu triobla aventuro, kies heroo li estas ; vi parolas, kvazaŭ mi perfekte konus tiun aferon, dum eĉ unu vorton mi ne priscias. Ŝajne ĝi okazis dum mia Ĝeneva vojaĝo kaj pro via ĵaluzeco vi nenion rakontis al mi. Plej frue riparu tion : Nenio lia estu al mi fremda [1]. Ŝajne oni ankoraŭ priparolis tion ĉe mia reveno ; sed mi tiam havis aliajn okupojn, kaj ĝenerale aŭskultas en tiaj aferoj nur freŝajn farojn.


Eĉ se tio iom ĉagrenos vin, ĉu ĝi ne estas prezo kompense al mia zorgado favore al vi ? Ĉu mi ne reproksimigis vin de via prezidant-edzino, post kiam via sencerba agado retroigis vin ? Ĉu mi ne donis al vi venĝeblecon kontraŭ la akra sinteno al vi de sinjorino de Volanĝo ? Kiom ofte vi plendis pri la tempo necesa por venki en viaj aventuroj ! Nun ĉio kuŝas ĉe via mano : amon, malamon, nur elektu ; ĉio kuniĝas sub la sama tegmento ; vi povas samtempe, kvazaŭ en duobla vivo, karesi per unu mano kaj bati per la alia.


Eĉ al mi vi ŝuldas vian aventuron kun la vicgrafino ; mi kontente priĝojas ; sed nun, kiel vi diras, oni rakontu ĝin ; ĉar se por tempeto vi kompreneble preferis diskretecon al priklaĉado, tiu virino ne meritas tian respekton.
Cetere mi havas motivojn por tio : kavaliro de Belroko trovas ŝin pli beleta, ol mi ŝatus ; kaj pro multaj aliaj kaŭzoj mi serĉas pretekston por rompi rilatojn kun ŝi ; nu, plej bona motivo estas la ebleco diri : kun tia virino rilatoj jam tute ne eblas.


Adiaŭ, vicgrafo ; pensu, ke en via nuna situacio, tempo estas altvalora. Mian propran tempon mi nun uzos feliĉigante Prevanon.


El Parizo, la 15an de Septembro 17**.


[1Pastiĉo de la fama frazo de Terencio : Nenio homa estas al mi fremda (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio