Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 059a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Klarigu al mi, se vi scias ĝin, la signifon de la ĉi-kuna sensencaĵo de Dansnio [1]. Kio okazis ? Kion li perdis ? Ĉu eble lia belulino ĉagreniĝis pro lia daŭra respektemo ? Verdire ĝi estas ja ĉagreninda. Kion diri al li hodiaŭ posttagmeze dum la rendevuo kun mi, kiun li petis, kaj kiun mi senpripense konsentis ? Certe mi ne perdos mian tempon aŭskultante lin, se tio kondukos al nenia antaŭeniro. Amaj riproĉoj estas aŭskultindaj nur en operaj arioj aŭ recitativoj. Informu do min pri la okazintaĵo kaj la farotaĵo ; se ne, mi tuj forkuros por eviti la antaŭvidatan enuon. Ĉu mi povos paroli kun vi hodiaŭ matene ? Se vi havos priaman okupon, almenaŭ skribetu al mi la replik-indikojn de mia aktora teksto.


Kie vi do estis hieraŭ ? Mi ne plu sukcesas renkonti vin. Vere, kial vi retenis min en Parizo dum la monato Septembro ? Decidiĝu finfine, ĉar mi ĵus ricevis urĝan inviton de Grafino de B… al sia kamparbieno ; kiel ŝi agrable mencias, ŝia edzo “posedas por la plezuro de siaj amikoj la plej taŭgan ĉasejon por kornhavaj bestoj”. Kiel vi scias, mi tie jam okupiĝis pri kornoj [2]. Kial mi ne rajtus rekomenci ? Mi baldaŭ iros, se mi ne utilas al vi. Adiaŭ, memoru, ke Dansnio miahejmos ĉirkaŭ la kvara posttagmeze.


El… la 8an de Septembro 17**.


[1*Vidu la tuj postan leteron (NdT)

[2Kornoj : simbolo de kokriteco en tiu kulturo (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio