Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce La karoto (fablo el instrulibro de István Szerdahelyi)
puce Nigra Okulo : Kriegas - Kial ? Pro kio tio estas tiel ? (fablotraduko)
puce Nikolao Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto (fablopoemo)
puce Turgenjev : Maljunulino

Turgenjev : Maljunulino

fablotraduko



Maljunulino.

De J. Turgeniev.


Sola iris mi sur vasta kampo.

Subite mi ekaŭdis mallaŭtajn singardajn paŝojn post mi … iu min sekvis.

Mi rigardis posten kaj ekvidis malgrandan kurbitan, maljunan virinon, kiu estis tute envolvita en grizaj ĉifonoj, nur ŝia vizago estis videbla inter ili : flava, sulkiĝinta, akronaza, sendenta vizago.

Mi proksimiĝis al ŝi …. Ŝi haltis.

„Kiu vi estas ? Kion vi deziras de mi ? Cu vi estas almozulino ? Cu vi petas almozon ?“

La maljunulino ne respondis. Mi kliniĝis al ŝi kaj rimarkis, ke ŝiaj okuloj estis kovritaj de diafana blanketa haŭteto, kian oni povas vidi ĉe kelkaj birdoj : per ĝi iliaj okuloj estis gardataj kontraŭ tro hela lumo.

Sed ĉe la maljunulino la haŭteto estis senmova kaj kovris ankaŭ la pupilojn ... el tio mi konkludis, ke ŝi estas blinda.

„Cu vi petas almozon ?“ ripetis mi. „Kial vi min sekvas ?“

„La maljunulino donis neniun respondon, sed nur iom kuntiriĝis.

Mi deturnas min de ŝi kaj daŭrigis mian vojon. Kaj ree mi aŭdis la mallaŭtajn, egalajn kvazaŭ ŝtelirantajn paŝojn post mi.

„Ree ĉi tiu virino“, pensis mi, „kial ŝi persekutas min ? Kaj en miaj pensoj mi aldonis, „eble ŝi perdis la vojon, „ŝi ja estas blinda, ŝi sekvas min, aŭskultante mian paŝadon, por kune kun mi atingi loĝatan lokon. Jes, jes, tiel estas. Sed iom post iom stranga maltrankvilo ekregis miajn pensojn ; ŝajnis al mi, ke la maljunulino ne nur iras post mi, sed ankaŭ kondukas min, puŝas min, jen dekstren, jen maldekstren, kaj ke mi senvole obeas ŝin.

Tamen mi iras antaŭen..., sed jen, antaŭ mi sur mia vojo mi vidas ion nigran kaj vastan … ian kavon …

„Tombo“, fulme trakuris mian penson, „jen kien ŝi min puŝas.“

Mi rapide turnas min. La maljunulino ree estas antaŭ mi … sed ŝi vidas ! Si rigardas min per grandaj, malicaj, malfeliĉon antaŭdirantaj okuloj .... per okuloj de rabobirdo … Mi rigardas de proksime ŝian vizagon, ŝiajn okulojn … La sama malklara haŭteto, la sama blinda senviva rigardo.

„Ha“, pensas mi, „ĉi tiu maljunulino estas mia sorto – la sorto, de kiu neniu forkuros.“

„Neniu forkuros ? Neniu forkuros ? … Kia frenezo ... Oni devas provi.“ Kaj mi ĵetas min flanken, en alian direkton.

Mi iras rapide … Sed kiel antaŭe, malpezaj paŝoj sonas post mi, proksime, proksime … Kaj antaŭ mi ree aperas la nigra kavo.

Mi ree turnas min al alia flanko … Kaj ree la sama murmureto post mi, la sama minaca makulo antaŭ mi.

Mi min ĵetas kaj turnas kiel persekutata leporo – ĉiam la samo, la samo.

„Halt“, pensas mi, „mi trompos ŝin ! Mi iros nenien !“ kaj senprokraste mi sidiĝas sur la tero.

La maljunulino staras post mi, du paŝojn de mi. Mi ne aŭdas ŝin, sed mi sentas, ke ŝi estas tie.

Kaj subite mi vidas : la nigra makulo, kiun mi vidis malproksime, mem fluas, rampas al mi !

Ho Dio ! Mi rigardas posten … La maljunulino rekte rigardas min, kaj rideto kurbigas ŝian sendentan buŝon.

„Nenia forkuro !“

Trad. Kabe.


PS :
Mi trovis tion en la kajero de Vilhelmo Fricke : UNIVERSALA LEGOLIBRO, Modelaj tradukaĵoj el la tutmonda literaturo kaj originalaĵoj Esperantaj, Berlino 1922, Esperanto-eldonejo Ellersiek & Borel, kompanio kun limigita respondeco (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio