Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce La karoto (fablo el instrulibro de István Szerdahelyi)
puce Nigra Okulo : Kriegas - Kial ? Pro kio tio estas tiel ? (fablotraduko)
puce Nikolao Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto (fablopoemo)
puce Turgenjev : Maljunulino

La karoto (fablo el instrulibro de István Szerdahelyi)




La Karoto

La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis.

La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la nepon, la nepo vokis la nepinon. La nepino vokis la hundon, la hundo - la katon. La kato vokis la muson. La muso tiris la katon, la kato tiris la hundon, la hundo tiris la nepinon, la nepino la nepon, la nepo tiris la patron, la patro la avinon, la avino la avon kaj la avo - la karoton. Tiris ili, tiradis, kaj, jen, la karoton ili sukcesis eltiri. Ili falis teren, sed ili ridis kaj estis tre kontentaj, ĉar fine ili sukcesis eltiri la karoton.


El la lernolibro "ESPERANTO I" de d-ro István Szerdahelyi,
detajpis, skanis kaj germanen tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

PS : La instrulibro aperis en la jaro 1972. Nun oni nomas karoton ’napo’.





Die Rübe

Der Großvater säte eine rote Rübe. Regen und Sonne ließen sie schnell wachsen. Die Rübe wuchs und wuchs, wurde dick und groß.

Der Großvater zog an der Rübe. Er zog, zog lange, aber die Rübe ließ sich nicht herausziehen. Er rief die Großmutter. Die Großmutter zog den Großvater, der Großvater die Rübe. Sie zogen, zogen lange, aber es glückte nicht die Rübe herauszuziehen. Die Großmutter rief den Sohn. Der Sohn kam schnell, um den Großeltern zu helfen. Der Sohn zog die Großmutter, die Großmutter den Großvater, der Großvater die Rübe, aber die Rübe konnten sie nicht herausziehen. Der Sohn rief den Enkel, der Enkel die Enkelin. Die Enkelin rief den Hund, der Hund - die Katze. Die Katze rief die Maus. Die Maus zog die Katze, die Katze zog den Hund, der Hund zog die Enkelin, die Enkelin den Enkel, der Enkel den Vater, der Vater die Großmutter, die Großmutter den Großvater und der Großvater - die Rübe. Sie zogen, zogen lange und da gelang es ihnen auf einmal die Rübe herauszuziehen. Sie fielen auf den Boden, lachten aber und waren sehr zufrieden, weil es ihnen am Ende gelungen war, die Rübe herauszuziehen.

Aus dem ungarischen Lehrbuch "ESPERANTO I" von Dr. István Szerdahelyi, es übersetzten Dorothea und Hans-Georg Kaiser



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio