Deklaracio 2006
– malakceptas ĉian terorismon, ĉu fare de ŝtato ĉu fare de alia organizaĵo, kiu mortigas homojn ;
– alvokas ĉiujn, i.a. esperantistojn, prepari kondiĉojn de longdaŭra paco en Mezoriento per historia klerigado kaj disvolvo de interfratiĝaj rilatoj ĉe ĉiuj koncernatoj cele al akcepto de frataj kaj ekvilibraj solvoj ;
– postulas la liberigon de la malliberigitoj, kiujn la usona ŝtato kontraŭjure tenas en la koncentrejoj en Guantanamo kaj aliaj lokoj, je la nomo de la « milito kontraŭ terorismo », kaj postulas la liberigon de ĉiuj politikaj malliberuloj en la mondo ;
– rediradas al la landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke URĜAS subskribi tiun Konvencion por elimini la kontraŭpersonajn minojn sur nia planedo ;
– subtenas la batalon de C.M.C. : Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la Koalicion por partopreni en tiu batalo ;
– solidariĝas kun ĉiuj bataloj en la mondo kontraŭ la detruo de la socialaj rajtoj kaj alvokas al sennaciigo de ĉi tiuj bataloj ; ĝi salutas la venkon de la francaj studentoj, laboristoj, pensiuloj kaj senlaboruloj kontraŭ la kontrakto por unua dungo en Francio ;
– alvokas al energia kontraŭstaro de la naciisma edukado trudita en lernejoj en la tuta mondo, kaj aparte solidaras kun la batalantoj por la konservo de la 9-a artikolo de la japana konstitucio ;
– protestas kontraŭ la politiko de la Eŭropa Unio, de Usono, Aŭstralio kaj aliaj landoj, kiu i.a. manifestiĝas per fermo de landlimoj kaj forpelo de neleĝe alvenintaj enmigrantoj ; ĝi postulas enmigran politikon kun humanisma sinteno ;
– defendas la liberecon de konscienco kaj la rajton ĝin esprimi ; pro tio ĝi ankaŭ promocias la disigon de la eklezioj disde la ŝtato.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.