Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

Liberecana Frakcio

Liberecana Frakcio konsistas el SAT membroj, de la sama politika filozofio aŭ tendenco kiuj sin prezentas kiel anarkiistoj, liberecanoj, anarki-sindikatistoj, anarki-komunistoj, ktp.

La tasko de la frakcianoj estas la propagando kaj aplikado de la ideo Esperanto ĉe la respektivaj grupoj kaj tendencoj de la liberecana mondo. La celo estu elmontri la praktikan utilon de la universala lingvo en nia strebado malaperigi ĉiujn tendencojn de organizado inspirataj de la ŝtat-centralismo kaj de eklezio, kiu nur servas por plidaŭrigi la vivon de la aŭtoritataj sistemoj kiuj sisteme strangolas la iniciatemon kaj sendependemon de la penso.

Liberecana frakcio same kiel la aliaj frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj en la funkciadon de SAT. Rilate la frakcianojn, membroj de SAT, validas la statuto de SAT inkluzive la artikolon 7-an, kiu juĝas membrojn agantajn kontraŭ la interesojn de SAT.


Liberecana Ligilo

Liberecana Frakcio eldonas laŭ eblo informilon. La nomo de la informilo estas Liberecana Ligilo.

La tasko de redaktanto- enpaĝisto vakas ĉi momente.

Abono de Liberecana Ligilo kostas €8 jare kaj donas la rajton ricevi informojn kaj partopreni en la dissendolisto. Subteni la Frakcion per donacoj estas rekomendinda. Pagi pere de niaj perantoj estas ebleco.

Ni esploras per la mono kiun ni nun posedas, eldoni libron kiu pritraktu liberecanajn ideojn aŭ estu signifa grava verko de niaj medioj. Krom abonpago aŭ monkontribuo, ĉiu SATano aŭ partoprenanto en SAT-kongreso estos bonvena en la ĉiujaraj sesioj de la Liberecana Frakcio.


SAT en via lingvo
Deutsch | English | Esperanto | Español | Français | Hrvatski | Italiano | 日本語 | 한글 | Nederlands | Português | русский | Svenska | 中文 |

Artikoloj


puce La estonteco de Sankta-Imjero kaj la esperantlingvanoj
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio