Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario
puce Ian Buruma : Tibetanoj kiel apaĉoj de la nuno (artikolotraduko)
puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)
puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)
puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj
puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo
puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio
puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario


La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario


En la tempo de la "ekzistanta socialismo" la ciganoj en Hungario trairis mirindan emancipadan vojon. La etno, kiu estis ankoraŭ en 1945 ĝenerale migranta kaj analfabeta, en la 80-aj jaroj jam ofte laboris kiel helplaboristo en la grandaj uzinoj de la hungaraj industriaj urboj, kaj plimulto da ciganidoj finis la elementan lernejon. En la tempo de la reĝimo de Kadaro, la malavantaĝa distingo de minoritatoj estis malpermesita kaj punenda krimago. La riĉa popolkulturo de la ciganoj enkonstruiĝis ankaŭ en la kulturon de la hungara majoritato. Kvankam la ravino inter la hungararo kaj la ciganaro malpliiĝis, ĝi ne ĉesiĝs tute.


Post la sistemŝanĝo en Hungario, ĉirkaŭ unu miliono da laborlokoj malaperis kaj ĉi tion ankaŭ la posta rapida ekonomia evoluado en la 2000-aj jaroj ne povis ekvilibrigi. Kvankam la salajroj kaj precipe la enterprenistaj enspezoj rapide pligrandiĝis en la lastaj jaroj, la nivelo de la laboristaj salajroj sekve malaltiĝis kaj ne estas sufiĉaj por ŝparado. La senlabora monhelpo estis avara en la komenco de la 1990-aj jaroj, sed sekve fariĝis malpliigita kaj limitigita. Post la sistemŝanĝo ankaŭ la solidarecbaza sistemo de socia kaj sanitara zorgado komencis transformiĝi al asekurbaza. La reakcian praktikon de la dekstraj registaroj eĉ la pseŭdomaldekstraj registaroj ne modifis profunde. Hodiaŭ plimulto da malbonkleraj kaj ne ŝparemaj laboristoj povas fali en la socialan abismegon.


La reordiĝo de la labormerkato precipe grave koncernis la ciganaron. Nur duono aŭ triono da hungarciganaro povis sin alkroĉi ; la resto tute malriĉiĝis.
Post la sistemŝanĝo, la bankrotantaj enterprenoj unue maldungis la ciganajn helplaboristojn. La ciganoj estis multe pli malriĉaj, pli malsanaj kaj havis pli da infanoj ol la hungaroj. Pro tio la sociala helpsistemo ne povis savi ilin de la kompleta paŭperismo. La ciganoj, kiuj fuĝis de la senlaboreco en provincon, ne ricevis el la bienoj kaj la rimedoj de la disbatitaj terkulturaj kooperativoj, ĉar en 1947 la ciganoj ne havis bienojn kaj la reprivatigo baziĝis sur la rilatoj de la bieno en 1947. Hodiaŭ plimulto da provinca ciganaro apenaŭ vivas el la malalta ŝtata monhelpo kaj porviva krimfaradeto. Ĉirkaǔ 50-70 % da ciganaro estas senlabora, sed en Hungario la senlaboreco estas oficiale nur 7%, neoficiale pli ol 10%. (La proporcio de la ciganaro en Hungario estas neoficiale ĉirkaŭ 5-8%, oficiale multe malpli.)


En kelkaj grupoj de la hungara socio, en 1990 per naturfortego ŝprucis la anti-semitismo kaj la anti-ciganismo, kiuj antaŭe estis subpremitaj. La rasismon eluzis la dekstraj partioj. Hodiaŭ ne nur la kontraŭsociala ekonomia politiko, sed ankaŭ la senkaŝa ekskomuniko frapadas la ciganaron. Kvankam la maldekstraj kaj liberalaj partioj kelkfoje levas la voĉon kontraŭ ĉi tio, la ekonomia kaj klerigada politiko de liberalaj-socialistaj kabinetoj ankaŭ pligrandigas la mizeron de la ciganoj.


Kvankam la ciganoj estas egalaj laŭ la leĝo, aktuale 1118 minoritataj komunumoj agadas en la 3600 hungaraj komunumoj kaj la hungara laŭjura ordo malpermesas la ekskomunikon, gravaj kaj hontindaj aferoj okazis kaj okazas kontraŭ la ciganaro.


Okazis en multnombraj komunumoj, ke la lokuloj haltigis la instaliĝon kaj la domaĉeton de la ciganoj. En hospitaloj, la ciganinoj ofte naskas en apartigitaj malsanulĉambroj. La atendebla vivdaŭro de la ciganoj estas pli mallonga ol la atendebla vivdaŭro de la hungaroj.


Kontraŭ la unua cigana gimnazio oni kolektadis subskribojn. La gimnazion "Gandhi" fine adoptis en 1994 la relative toleranta kaj maldekstra urbo Pécs. Tiu ĉi gimnazio nun estas unu el la plej bonaj gimnazioj en Hungario.


En nombraj provincaj komunumoj, la ciganidojn oni konsideras kiel kriplajn infanojn kaj kolektis ilin en klasojn, kiuj ne ebligas la envenon en bonajn gimnaziojn kaj universitatojn.


Grandparte la liberalaj instruadaj leĝoj plu pliigis la socialan ekskomunikon. Ĉar la elekto de la lernejoj estas libera en Hungario kaj ankaŭ la privataj, fondaĵaj kaj ekleziaj lernejoj ricevas kontribuon de la ŝtato, en la komunumoj, kiuj havas ciganan minoritaton, la riĉaj, hungaraj bopatroj enskribas siajn infanojn en neŝtatajn lernejojn aŭ fondas privatajn lernejojn. Okazas en komunumo, ke la ŝtata lernejo, kiu havas nur ciganajn lernantojn, kaj la privata lernejo, kiu havas nur hungarajn lernantojn, funkcias en la sama konstruaĵo kaj en koridoro inter ili estas muro.


Oni ekfunkciigis stipendiprogramojn, sed, ĉar la registrado de la ciganoj ne estas permesita, pro tio multaj hungaroj deklaras sin ciganoj kaj tiel forŝtelas la stipendiojn.


Plimulto el hungaroj opinias, ke la ciganoj estas krimuloj, laborevituloj kaj senmoraluloj, malgraŭ tio, ke ne estas statistiko pri la krimfarado de ciganoj. La ciganoj faras la plej subalternajn laborojn kaj plimulto el ciganoj estas tre konservativa. Antaŭ nelonga tempo en la interna reto de la Hungara Polico, policistoj incitis kontraŭ la ciganoj, la kulpuloj ricevis ridindajn punojn.


Laŭ sociologiaj enketoj, la hungarciganoj, kiuj havas sufiĉan salajron, kaj la hungaroj, vivas kaj pensadas tre simile, kvankam la ciganoj estas pli solidaraj kaj pli familiaraj. Ekzemple, ciganoj estas maloftaj inter la multnombraj senhejmuloj. Ni, la pli kaj pli individualaj kaj malsolidaraj hungaroj, povus lerni de ili.


Estas interese, ke en kelkaj laboristaj distriktoj de Budapeŝto kaj de aliaj urboj, la ciganaj kaj hungaraj laboristoj vivas solidarece en sama komunumo, la kontraŭciganismo unuavice karakterizas la riĉan konservativan eliton kaj la provincan etburĝaron kaj kamparanaron.


Apud la heredaĵo de la pasinteco, la plej grava kaŭzo de la malĝoja sorto de la ciganaro unuavice estas duonperiferia kapitalista sistemo de Hungario. Sen maldekstra transformiĝo en la socio, la cirkonstancaro de ciganaro kaj hungaraj laboristoj ne pliboniĝos, sed hodiaŭ pseŭdaj maldekstruloj kaj ekstremaj dekstruloj dominas la hungaran politikon kaj iluzias la balotantojn, ankaŭ la laboristan klason, en Hungario.


Zsolt Tóth, Hungario


El Sennaciulo, februaro 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio