Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Postkongresaj lingvaj staĝoj en Grezijono
puce Postkongreso pri Sennaciismo

Postkongreso pri Sennaciismo

Tuj post la fino de la kongreso, tio estas de la 30a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, eblos al debatemuloj plu kompari
faktojn kaj ideojn kadre de postkongreso okazonta en Kvinpetalo, pri la
temo «  Sennaciismo, de Lanti ĝis hodiaŭ ». Tute ne temos pri
preĝosemajno antaŭ la portreto de Lanti, sed pri serio da prelegoj
kaj diskutoj, kiuj klopodos klarigi kiel naskiĝis la sennaciisma
idearo ene de SAT, kiel ĝi evoluis ĝis la nuna epoko, kaj kion ĝi
eventuale plu povas nun alporti al la tutmonda laboristaro, ĉu
esperantista aŭ ne, sur la kampo de socipolitika analizo kaj praktika
agado.

La provizore antaŭvidita programo estas jena. Eblos ĝin adapti laŭ emoj kaj proponoj de la ĉeestantoj.

La historia kunteksto de la naskiĝo de Sennaciismo

— Debatoj pri naciecaj problemoj en la laborista movado antaŭ 1914 :
Lenin kontraŭ Roza Luksemburg, la praktika ekzemplo de la unuaj laboristaj esperantistoj
— La fondo de SAT, en radikala kontraŭnaciisma kunteksto
— Multflanka formiĝo de la ideo pri sennaciismo : Nekrasov, Kolĉinski, Lanti, Bartelmes...

La kolizio inter Internaciismo kaj Sennaciismo

— Naciismaj influoj en la laboristaj partioj dum la 20-30aj jaroj.
— Praktikaj konsekvencoj por SAT : la fondo de la Sennaciisma Frakcio, en skisma kunteksto.

1968-2003 : La kreskanta influo de naciismaj kaj identismaj ideoj en la esperanto-movado.

— La nova dekstrularo : celoj, ideoj, strategio.
— De pacismo al kulturismo kaj lingvosavismo en la ĝenerala Eo-movado.
— Refluso de sennaciismaj ideoj en SAT.

Kontraŭnaciismo kaj kosmopolitismo en aliaj movadoj

— Esperantaj : la kazo de la mondcivitanoj.
— Nacilingvaj : diskutoj ene de maldekstraj movadoj pri lingvaj kaj sendependec-problemoj. Universalistoj.

Indas precizigi, ke tiu-ĉi renkontiĝo estas malfermita ankaŭ al
neSAT-anoj kaj nesennaciistoj.

Tiuj, kiuj pretas kontribui per debatenkonduko pri iu preciza temo
anoncu sin al :
Vinko Markov, 61 bd Vauban, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio
rete : vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr

Por praktikaj informoj kaj enskribiĝo, turnu vi al :
Kvinpetalo 86410 Bouresse
rete : informoj ĉe kvinpetalo punkto org
http://www.kvinpetalo.org

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio