Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  A. Weiss : Muro inter Israelo kaj Palestino
puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon
puce Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco
puce Demokratio, ne dispartigo
puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo
puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO
puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj
puce La naciismo en Palestino
puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika
puce La rajto de Israelo esti rasisma
puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo

4 000 misiloj sur Nord-Israelon


Kajereto de milito


4 000 misiloj sur Nord-Israelon


Post kiam ni redaktis la artikolon « Pafaĵoĵetoj el bomboj sur Sud-Libanon » aperintan en oktobra Sennaciulo, ni ricevis leteron de germana SAT-kamarado, kiun ni multe estimas, kaj, kun kiu ni korespondas. En sia letero, li skribis rilate militon – Israelo/Hizbolaho – « Tiom da raketoj ili pafis al la israela teritorio – sed en la gazetaro ĉi-tie oni plej multe kaj akcentite preskaŭ nur povis legi ion pri la israelaj kontraŭ-atakoj ! » Tiu frazo de nia germana amiko ebligis al ni konstati, ke, ankaŭ en Francio la amasinformiloj multe parolis pri israelaj atakoj, sed malmulte parolis pri hizbolahaj atakoj. Ni serĉis aliajn informojn, kaj ni trovis libron, kies titolo estas « Fuŝita israela milito kontraŭ Hizbolaho ». Tiu libro estis skribita de Renaud Girard (Reno Ĵirar), kiu estas fama raportisto ĉe la franca gazeto « Le Figaro » ; li komentis plurajn militojn ekde 1984. Lia libro prezentiĝas kiel kajereto de milito ; li ĉeestis, ĉu sur israela fronto, ĉu en vilaĝoj aŭ urboj de Nord-Israelo.


La atakoj de Hizbolaho


Dum la 34 militaj tagoj, Hizbolaho proksimume pafis 4000 ter-terajn, ter-aerajn, kontraŭtankajn, … misilojn ; Hizbolaho eĉ pafis dekojn da ĉinaj misiloj, ricevitaj de Irano, kiuj entenis multajn bombetojn. Ĉirkaŭ 2 800 misiloj estis direktitaj al urboj aŭ vilaĝoj, la mapoj montras la falpunktojn de misiloj en kelkajn el tiuj ĉi.



 la 16–an de julio, trideko da misiloj falas en la urbon – Haïfa -, mortigas 9 laboristojn en laborejo de vagonriparo.
 la 29-an de julio, Hizbolaho pafas ĉirkaŭ 150 misilojn al Nord-Israelo ; salvo da misiloj falas en kemian uzinon de Kiryat-Shimona.
 la 2-an de aŭgusto, Hizbolaho pafas 180 misilojn al la marborda urbo – Nahariya - . Tiu urbo ĉiutage ricevas misilojn. La 3-an de aŭgusto, 7 personoj estas mortigitaj, 64 vunditaj.


Dum tiu milito, Hizbolaho mortigis 43 israelajn civilulojn, kaj 115 israelajn soldatojn, minis preskaŭ ĉiujn vojojn kaj ŝoseojn de Sud-Libano por malpermesi la cirkuladon de israelaj tankoj.


La devenoj de la misiloj



La uzitaj misiloj de Hizbolaho dum la milito nomiĝas :


 RADA, ili estas fabrikitaj en Irano, ilia pafdistanco estas 40 kilometroj ;
 KATIOUCHA (Katiuŝa), ili estas fabrikitaj en Sirio, estas modifitaj en Irano por pligrandigi ilian pafdistancon, kiu estas 45 kilometroj ;
 TOW (Tov), tio estas kontraŭtankaj misiloj, kiuj detruas tankon ĝis distanco de 4 kilometroj. Hizbolaho ricevis tiujn misilojn de Irano, kiuj estis liveritaj de Usono dum la reĝimo de Ŝaho.


La 14-an de julio, Hizbolaho detruis israelan tankon per kontraŭtanka misilo « METIS-M » fabrikita apud Moskvo. Tiu misilo, kies pafdistanco estas 2 kilometroj, traboras tre dikan blendon (pli ol 40 centimetroj). Tiuj armiloj estis venditaj de Rusio al Sirio, kaj la vendkontrakto precizigis ke nur Sirio povos uzi ilin.


Hizbolaho ankaŭ uzis porteblajn ter-aerajn misilojn kontraŭ israelaj helikopteroj, kaj posedas misilojn « ZELZAC » fabrikitajn en Irano kies pafdistanco estas 200 kilometroj, tiuj misiloj povus atingi Tel-Avivon. Ili ne uzis dum la milito.


Kia estonteco ?


En Tel-Avivo la Geisraelanoj ripetas frazon de la isreala eksĉefministro Benjamin Netanyahu ( Netaniau ) :


« Se la Araboj detruus siajn armilojn, tiam tio estus la Paco. Se la Judoj detruus siajn armilojn, tiam tio estus la malapero de Israelo ».
La aŭtoro de la libro – Renaud Girard – konkludas « Kaj, se kune ili detruus siajn armilojn ? »


Antaŭ atingi tiun idilian situacion, ni opinias ke necesas forigi unu el precipaj argumentoj, kiu permesas al Hizbolaho pravigi atakojn kontraŭ Israelo. Tiu argumento estas la milito inter Israelo kaj Gepalestinanoj, kaj por haltigi tiun militon, necesas krei Palestinan Ŝtaton. Tial ni denove prezentos en la venonta SAT-kongreso la paragrafon por la fina Deklaracio, kiun ni jam prezentis en Beograda Kongreso sed kiun la plimulto de kongresanoj forĵetis.
Jen la paragrafo :


« La 80-a Kongreso de SAT


… … …



 insiste petas intervenon de UNo por rapide krei Palestinan Ŝtaton, tio estas ununura solvo por starigi daŭran Pacon en Mez-Oriento.


… … … »


Colette Weiss / André Weiss
30 novembro 2006


El Sennaciulo, februaro 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio