Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 256 aliĝintoj por la 93a SAT-kongreso en la reto !
puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2019 ĝis Majo 2020
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio
puce Financa raporto 2020
puce Gvidrezolucio
puce Oni elturniĝis kun la neĉeesta formato
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Raporto de la ĜK-aro kaj KK 2019-2020
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio

La 93-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 26-a ĝis la 31-a de julio 2020 :

 alvokas SAT-anojn kaj progresemajn fortojn jam nun ekserĉi la konkludojn tirendajn el la kronvirusa krizo, cele forturni aktualajn danĝerojn : san-rilatajn, limigon de civitanaj kaj laboristaj rajtoj, pri informiĝo, k.t.p. ;

 solidaras kun homoj de la tuta mondo trafitaj de la pandemio, laŭdas kaj dankas sanlaboristojn kaj ĉiujn, kiuj ebligis daŭrigon de ĉiutaga vivo en la socio pro ilia nemalhavebla kaj senlaca laboro, kaj kondolencas al familioj, kiuj perdis siajn anojn pro la pandemio ;

 fronte al la oftiĝo de zoonozoj, konstatante, ke kapitalismo bezonas plialtigi la konsumon, inkluzive de bestoj, esperas, ke la homaro trovu ekvilibron kiel parto de la naturo, kio postulas drastan malaltiĝon de konsumado de bestodevenaj nutraĵoj ;

 konstatas, ke en la pandemio plej suferas la laborista klaso kaj la loĝantaro de malpli evoluintaj landoj, kaj postulas, ke por solvi la krizon pagu la kapitalista klaso, kiu en la lastaj jaroj akumulis enormajn riĉaĵojn ;

 plie postulas, ke laboristoj estu protektataj en sekuraj laborkondiĉoj por preventi pluan disvastiĝon de la kronviruso, kaj ke rifuĝintoj estu evakuitaj el tro dense loĝataj provizoraj kampadejoj ;

 alvokas al la Monda Organizo pri Sano, landaj registaroj, kaj sciencistoj kaj fakuloj de la tuta mondo pli aktive kunlabori por laŭeble rapide venki la pandemion ;

 apogas feminismon kaj la sociajn kaj politikajn movadojn, kiuj luktas por la rajtoj de virinoj kaj infaninoj, kiuj suferas ekspluatadon, malriĉecon kaj diskriminacion en la tuta mondo ;

 alvokas defendi disigon inter la ŝtato kaj la eklezioj en la tuta mondo ;

 alvokas defendi la liberecon de konscienco kontraŭ ĉiuj dogmoj en la tuta mondo ;

 kondamnas la faŝisman kaj nekompetentan reĝimon de Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, kaj subtenas la demokratian movadon en ĝia longdaŭra lukto en tiu lando ;

 subtenas la homrajtan movadon en Hongkongo kaj kontraŭas la novan leĝon pri nacia sekureco de Ĉinio, uzatan por silentigi kritikojn ;

 rilate la alproksimiĝantajn prezidantajn balotojn en Belorusio alvokas la aŭtoritatojn de tiu lando respekti la civitanan rajton de demokrata elekto sen persekutado de la opoziciuloj ;

 proponas, ke SAT aliĝu al la porpaca kampanjo de UEA – lige kun la jubileo de UN ;

 postulas, ke neniu ŝtato en la mondo tenu militajn garnizonojn en aliaj ŝtatoj aŭ intervenu en ili ;

 konstatis, ke 6 miloj da rifuĝintoj estas blokitaj ekde pluraj monatoj en greka insulo Samoso ; kaj alvokas eŭropajn respondeculojn, por ke ili rapide decidu akcepti tiujn rifuĝintojn en siaj landoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio