Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 256 aliĝintoj por la 93a SAT-kongreso en la reto !
puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2019 ĝis Majo 2020
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio
puce Financa raporto 2020
puce Gvidrezolucio
puce Oni elturniĝis kun la neĉeesta formato
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Raporto de la ĜK-aro kaj KK 2019-2020
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gvidrezolucio

La 93-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 26-a ĝis la 31-a de julio 2020 :

 ĝojas pri la abunda partopreno de kongresanoj en la ĉi-jara reta kunveno, kaj instigas ilin laŭeble aliĝi al la venontjara jubilea kongreso en Bjalistoko ;

 danke registras la proponojn por venontaj kongresoj en Moskvo (2022), Osako (2023) kaj Bara-do-Garso, brazila Amazonio (2024), kun espero, ke longtempa antaŭplanado helpos utiligi ilin por daŭra vigligo de la tiea SAT-movado ;

 konsiderante la sukceson kaj partoprenon de samideanoj el la tuta mondo en ĉi tiu virtuala retkongreso de SAT, proponas, ke la venontaj kongresoj de SAT estu farotaj miksante la ĉeestajn kongresojn kun la virtualaj eblecoj de aktivaj partoprenoj, favore al la integriĝo de la membroj, kiuj ne povas, pro ajnaj kialoj, vojaĝi kaj partopreni en la ĉeestaj jaraj kongresoj kaj kunvenoj de SAT ;

 gratulas pro la presado de nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, tre baldaŭ ekspedota al Esperantaj libroservoj, kaj pri la samtempa enhava ĝisdatigo de la retejo vortaro.net, kun apero tie de aldonaj serĉ-funkcioj ;

 alvokas SAT-anojn plifortigi per aliĝo la skipon de Sennaciulo ;

 alvokas SAT-anojn spertiĝi pri uzado de la enhavmastruma sistemo de la SAT-retejo ;

 salutas la ampleksigon de historiaj tekstokolektoj kiel ekzemple Militrakonto kaj la Esperanta Vikifontaro, konservantaj la historian memoron de SAT kaj ĝenerale de la laborista movado, kaj proponas al SAT-anoj subteni tiujn projektojn ;

 salutas la proponon iniciati kunlaboron de portugallingvaj SAT-anoj, eventuale en la formo de LEA ;

 alvokas al pli vigla kampanjo por fari SAT pli videbla en sociaj retejoj kaj varbi esperantistojn per utiligo de diversaj rimedoj kaj organizado de aleksteraj eventoj en la interreto ;

 kuraĝigas la membrojn utiligi siajn talentojn por vigligi progreseman Esperanto-kulturon per kreado kaj publikigo de kantoj, poezio, grafikaĵoj, filmetoj, kaj aliaj artformoj ;

 subtenas la iniciatojn pli aktive varbi progresemajn junajn esperantistojn kaj restarigi la Junulfakon de SAT ;

 kuraĝigas siajn membrojn kaj frakciojn daŭrigi la sukceson de la reta SAT-kongreso per regula kaj vigla interŝanĝado de ideoj kaj agadoj en la interreto ;

 alvokas por pli efika agado ; SAT rilatu kun eminentaj sciencistoj por plenumi sian klerigan celon ;

 alvokas SAT-anojn partopreni per skribaj kontribuoj en Sennaciula dosiero : post/dum la nuna sankrizo ni imagu venontan mondon, tutmondiĝan, sed humanisman kaj medi-protektan ;

 bonvenigas la aperon de la libro Veganismo1, aparte aktuala en la kunteksto de la kronvirusa pandemio, kaj alvokas al larĝa diskonigo de tiu verko inter la esperantistaro kaj unuavice SAT-anaro ;

 bonvenigas la reeldonon de La rajto je Pigro de Paŭlo Lafargo, kunlabore kun Monda Asembleo Socia (MAS), kaj feliĉas pri la libera disponigo en la bitarkivo de plej multaj eldonoj de la iama SAT-broŝurservo ;

 kuraĝigas al organizontoj de venontaj SAT-kongresoj okazigi programerojn kun rekta engaĝiĝo kun lokaj popolanoj, ekzemple ekskursoj al sindikatejoj, kamparoj, aŭ ie ajn, kie subpremataj popolanoj loĝas aŭ laboras, kaj ebligi rektan lernadon el ili.

1 pri “veganismo” : https://eo.wikipedia.org/wiki/Veganismo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio