Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis

Laŭeble ĉiujare, laborgrupo estas taskata redakti gazetartikolon, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa Deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

La ĉi-jara SAT-kongreso en Barcelono disvolviĝis inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto, kaj kiel ofte okazas, en somermeza varmego. La OKK, t.e. la lokaj kongresorganizantoj Saioa Escobar kaj Xavi Alcalde, havis bonegan ideon, de kiu multaj kongresanoj ĉerpis utilon precipe dumkunvene : ili disponigis inter la kongresmaterialoj kunfaldeblajn ventumilojn. La kongreso elstaris per pli ol kutime multnombraj 220 partoprenantoj, dum ofte estis ĉirkaŭ 100 ĉe antaŭaj kongresoj. Inter ili multaj ne-SAT-anoj, kaj precipe por ili oni aranĝis specialan enkondukan kunvenon por unuafojaj kongresanoj. Por tiuj, kiuj bezonis, okazis ĉi-foje lingvokursoj.

Kunsido en la ĝardeno

Kiom la kongresurbo estis ĉi-foje speciale alloga, tiom ankaŭ la programo riĉa. La SAT-specifaj ĝeneralaj laborkunsidoj, kunsidoj de la LEA-komitato, Poresperanta Fako, Eldona Fako Kooperativa, frakcioj (liberecana, komunista, sennaciista, Vegetara Sekcio) disvolviĝis laŭ la kutima maniero kaj sen fari skuantajn decidojn – krom se nomi tia la malaltigon de la membrokotizoj ebligatan de la financa stabiliĝo, salutinda post malfacilaj jaroj de monmanko en ne tre fora pasinteco. Ĝuste la prelega kaj kultura programoj estis pli ol kutime riĉaj. En la sociaj forumoj okazis debatoprezentoj pri Katalunio, Koreioj, anarkiismo/socialismo/komunismo, la rolo de Esperanto en alternativaj eldonprojektoj, ĉifrovalutoj, “Niaj sentoj pri ebleco de disfalego de nia vivmaniero”, sinliberigo de la GAFAM (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft). Krome troviĝis pli originalformaj programeroj kiel peĉakuĉoj (bildoprezentoj kun klarigoj daŭrantaj po ses minutoj kaj kvardek sekundoj pri tre diversaj temoj, ekz. pri rifuĝintoj en Samoso kaj en Francio, historio de la kongresejo, naturkuracado, mondmapoj, bitarkivo, Klara Zamenhof, memfarita libroskanilo ktp.). Novaj libroj estis prezentitaj, inter kiuj baldaŭ aperonta nova eldono de la SAT-furoraĵo PIV kaj pluraj dulingvaj verkoj de eldonejo La Calúmnia. Spektitaj estis filmoj Esperante subtekstitaj, notinde la fama Tero kaj Libero de Ken Loach, Empatio de Ed Antoja, La bruligita urbo (katalune : La ciutat cremada) de Antoni Ribas, kaj pluraj pliaj). Kongreskonklude estis fotokonkurso kaj jam tradiciiĝinta aŭkcio.

Voĉdono dum laborkunsido

Ĉiuvespere oni ĝuis artajn spektaklojn. Eksterordinara estis la koncerto Mia liriko kaj muziko de Miguel Fernández. Franjo Martin gvidis kant-atelieron, Ni kantu la Revolucion, kun gitar-akompano de Xavier Rodon. La partoprenantoj ĉe la fino prezentis aron da revoluciaj kantoj. Miguel Fernández prezentis sian tradukon Ha, Karmela kaj sian poemaron Rev-ene. Franciska Toubale emociplene deklamis la poemon Ankaŭ mi estas homo. Entuziasmon atingis koncerto de JoMo, kiu post kelkaj revoluciaj kanzonoj dancigis la publikon tiel fervore, ke ĉe la lasta kanto rompiĝis al lia gitaro du kordoj. Saŝa Pilipoviĉ krom la teatraĵo Vivo de Galileo prezentis Universalan Kabaredon kaj kantis ciganajn kantojn. Eŭskajn kantojn kun gitar-akompano prezentis juna knabo Porrumentzio. La lastan vesperon koncertis la fama kataluna grupo Kaj Tiel Plu en unu ĝardena angulo. La intereson de la publiko vekis pupteatraĵo La sorĉistino kaj s-ro Kristoforo prezentata de profesia kompanio Títeres Desde Abajo (Desubaj pupoj), kiuj originale enmetis iom da Esperanto en sian verkon. Pro tiu teatraĵo ili estis antaŭ tri jaroj enkarcerigitaj dum kvin tagoj, atence al la liberesprima rajto, pri kio ja ankaŭ temis en la teatraĵo.

"Ni kantu la Revolucion"
Kaj Tiel Plu koncertas en la ĝardeno

La plej multjara SAT-membro Eduardo Vivancos loĝas en Kanado, sed originas de Barcelono. Pro sia alta aĝo li ne povis ĉeesti la kongreson. Lia fratino Juliette Ternant transdonis salutmesaĝon de li kaj kongresanoj partoprenigis lin en la kongreso per surpriza rekta telefona kontaktiĝo.

Pro la abunda partopreno de lokanoj plejparte ne-SAT-anoj, la kongresanoj havis multe da neformalaj diskutokazoj kaj unu organizitan socian forumon pri la politika situacio en Katalunio, atentata de homoj ĉirkaŭ la mondo en la lastaj jaroj. Ankaŭ eksterkongrese ĝi ne pretervideblis pro la multaj afiŝoj, mursurskriboj kaj precipe katalunaj flagoj pendantaj el fenestroj kaj aliloke. Kiel atendeble, formiĝis komuna starpunkto nek por nek kontraŭ la sendependiĝo de Katalunio, sed en la kongresa Deklaracio formuliĝis pli singarde esprimita akordo pri tio, ke “konsiderante la situacion en Katalunio dum la lastaj jaroj, [la kongreso] esprimas sian zorgon pri la fakto, ke batalo inter du naciismoj povas damaĝi la bazajn homajn rajtojn, kiuj devas esti respektataj de ĉiuj, kaj alvokas la popolojn kaj registarojn al klopodo solvi la politikajn kaj sociajn problemojn pere de pacaj, liberesprimaj kaj demokratiaj solvoj, kaj tiucele postulas la liberigon de la politikaj malliberuloj”.

SAT ne bezonas ĝeniĝi, ke la turisma programo estis unu el la ĉefaspektoj de ĉi tiu kongreso. La urbo kaj regiono estas plenaj de vidindaĵoj kaj la kongreso unika okazo por viziti ilin je modera prezo – malgraŭ, ke somere la urbon sieĝas turistoj. La kongresejo mem estis unike bela domo de la katolika ordeno de salesianoj en trankvila periferia apudmontara kvartalo. Kongresanoj en la malmultaj liberaj momentoj povis promeni tra kreskaĵoriĉaj, malnovaj, intense flegataj ĝardenoj kun fontanoj, statuoj kaj palmoj. Ĝuste tie, subĉiele, disvolviĝis pluraj programeroj.

Ĝardeno de Martí-Codolar

Duontaga ekskurso al Can Masdeu montris alternativan vivmanieron de malgranda komunumo de 30 personoj en memmastrumata socia centro, estiĝinta en 2001 per okupo de forlasita eksa lepromalsanulejo rande de Barcelono. La ĉeestantoj povis elekti inter du tuttagaj ekskursoj. La unua malkovris al ili la ĉirkaŭaĵon de Subirats, historie grava kiel la lasta defendlinio de Barcelono dum la Hispana milito, kaj ankaŭ situo de muzeo de Esperanto fondita en 1968 de Luis Hernández Yzal. En la dua ekskurso, kies celo estis la surmonta monaĥejo Montserrat, oni vizitis ankaŭ la Esperanto-bibliotekon Ramon Molera en la urbeto Moià, gvidatan nun de lia filino Anna Maria Molera. Dum ambaŭ ekskursoj oni bone tagmanĝis kaj trinkis bongustajn regionajn vinojn.

Brian Russell klarigas pri Can Masdeu
Kongresanoj dum ekskurso

Przemek Wierzbowski el Bjalistoko prezentis sian urbon al la kongresanaro, kiu decidis okazigi en tiu urbo la venontjaran SAT-kongreson.

Pli detalaj informoj : https://eo.wikipedia.org/wiki/92-a_SAT-Kongreso_2019

Filmoj pri kulturaj kongreseroj spekteblas en la jutuba kanalo de SATeH : https://www.youtube.com/user/SATeHejo

Laborgrupo komisiita de la Poresperanta Fako

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio