Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2004
puce Impresoj de 77-a SAT-kongreso
puce Prelego de K-do Klaŭdo Roux (unu el la redaktantoj de Nova PIV)
puce Saluto al la kongreso de K-do Renato Corsetti, Prezidanto de U.E.A.
puce Saluto de K-do Jakvo Schram, Prezidanto de la P.K. de SAT
puce Sentempesta SAT-kongreso

Impresoj de 77-a SAT-kongreso

Sub la suno de Bratislava

Gražina Opulskiene

la aŭtoro de ĉi teksto

Survoje al la kongreso akompanis min du antaŭjuĝoj : la unua - ke kongreso estos bonege organizita, la dua - ke kongresaj kunsidoj estos malfacilaj. La unua antaŭjuĝo estis pro la fakto, ke organizis la kongreson Petro Chrdle, kiu jam pruvis al SAT membroj sian kapablon de organizanto en Strážnice (1994) kaj Karlovy Vary (1999), la dua antaŭjuĝo estis pro tekstoj kiuj aperis en Sennaciulo post pasintjara kongreso en Ĉaŭdefono. La aŭtoroj de tie ne avaris pri kritikoj kaj riproĉoj. Nun, kiam Bratislava kongreso jam pasis, mi devas diri, ke mia unua antaŭjuĝo estis ĝusta, sed la dua male…

kongresejo

Ni vere komforte loĝis, bonguste manĝis kaj sukcese kongresis en la hotelo Bratislava, en la rondo de 140 partoprenantoj, ĉeestis la esperantistoj eĉ de 19 landoj. Nur tiuj el ni, kiuj loĝis en la studenta hejmo, devis uzi la urban trafikon por atingi la kongresejon, sed ili havis la avantaĝon profiti siajn semajnajn trafikbiletojn kaj bone konatiĝi kun la ĉefurbo de Slovakio. Tutan semajnon ni havis tre, (eĉ iom tro) bonan veteron kaj la fakto, ke kunsida salono estis klimatizita estis tre agrabla. Alia grandega pluso, laŭ mia opinio, estis ke en la kongreshotelo ni havis senpagan retaliron, do retemuloj ne devis serĉi Internet-kafejojn kaj slovakajn kronojn povis ŝpari por bongusta slovaka biero “Zlaty Bažant”.

Franciska Toubale k Bernardo Heinze
trafiki

La malfermo de la kongreso estis ne tute tradicia, ĉar mankis tempo pro tradiciaj gratulvortoj de la landaj reprezentantoj. La prezidanto de PK Jakvo Schram en sia salutparolado emocie kaj trafe tuŝis la problemojn de nia movado. Laŭ mia persona opinio tio estas nur pluso de solena malfermo, ĉar ĉiujare la samajn vortojn de multaj paroprenantoj pri “sukcesa, fruktodona kaj amika” jam tedas kaj aŭskulti kaj prononci, sed mi scias ke al tiuj, kiuj tre diligente sekvas la tradiciojn tia gratulado mankas. Nu, ne mankis la komuna foto kiu atestas, ke ni estis multaj kaj diversaj kaj saluti la kongreson ĉiuj dezirantoj povis antaŭ la unua laborkunsido.

Pri kvar kongresaj kunsidoj mi volas diri, ke laŭ mi ili estis vere laborkunsidoj, ne “parolkunsidoj”.

Vinko Markov

Pli-malpli ĉiuj gravaj por SAT temoj estis pritraktitaj kaj ĉiuj decidoj faritaj. Multege kontribuis al tiu labora etoso la plano por kunsidoj prilaborita de Vinko Markov. Se en estonto sekvi tiun vojon kaj prikonsideri kelkajn en Bratislava akiritajn komunajn spertojn, mi kredas niaj kongresoj iĝus vere utilaj por asocio, ne nur okazo por ŝatantoj paroli publike pri ĉio kaj nenio. Kelkfoje aperis la emocioj, kelkfoje estis riproĉoj kaj grumbloj, sed kongresanoj ja estas diversaj kaj kampoj de interesoj ankaŭ estas diversaj… Ĉiu fosas sian sulkon, kelkaj laboras, kelkaj kritikas… kelkaj kapablas kaj tion kaj alian.

Samtempe kun nia kongreso okazis en najbareco la konferenco de ILEI kaj kelkaj esperantistoj eĉ sukcesis partopreni en laboroj de ambaŭ aranĝoj. Mi bedaŭris, ke ne eblas sidi per unu postaĵo sur du seĝoj, sed ĝojis, ke almenaux dum manĝoj kaj ekskursoj ni renkontiĝis kun ILEI-anoj. Komence mi imagis, ke interkona vespero kaj ĉiuj vesperaj programeroj estos komunaj kaj tio estos bonega okazo por ni konatiĝi kun inteligenta instruista rondo kaj por ili de pli proksime ekkoni la “malanĝelojn”, sed tiel ne okazis… Bedaŭrinde, sed mi bone komprenas la organizanton kiu konas la tiklecon de kelkaj SAT membroj kaj ilian timon ke aliaj esperantistaj asocioj estante en proksimeco povas iel influi kaj ombrigi nian kongreson aŭ eĉ asocion. Do, ŝajnas, ke pro sankta trankvilo ni estis apartigitaj, sed post amikaj vesperoj kun instruistoj ekster la programo, mi kuraĝas diri, ke ni mem kulpas, ke ne profitis la okazon. Nu, almenaŭ, en Lingva Festivalo al kiu ILEI invitis nin, multaj SAT membroj partoprenis kaj vere ĝuis la etoson kaj la prezentadojn.

Programo estis vere densa : la plej diversaj prelegoj kaj kunvenoj de frakcioj okazadis posttagmeze kaj ĉeesti ĉion ne eblis. Pri programo multe zorgis membro de PK Arturo Prent.

Arturo Prent

Li klopodis ke ĉiuj frakcioj kaj tiuj kiuj jam ekzistas, kaj tiuj kiuj kreiĝas en SAT havu kondiĉojn kaj tempon por kunveni.

La ekskursoj ankaŭ estis bone elektitaj kaj laŭ celoj kaj laŭ la prezoj. Dum la duontagaj ekskursoj eblis viziti burgan ruinon Devin, historian parton de Bratislava, Gabčikovo-Danuban kanalon aŭ atomcentralon Bohunice. Tuttagaj ekskursoj la marŝemulojn gvidis al promeno tra Malè Karpaty, aliaj vizitis simpatiajn, malnovajn urbojn de Slovakio.

Bratislava lasis la impreson de bela, historie interesa kaj rapide kreskanta ĉefurbo, moderna kaj antikva samtempe. Slovakio ja estas bela kaj tre alloga por turistoj. Vere valoras iam reveni pro pli bone ekkoni ĝin.

Kantuloj

La loka klubo estas aktiva kaj la klubanoj estas ĉarmaj kaj kapablaj tre junaj homoj sub la bona gvido de pli spertaj esperantistoj. Mi kun dankemo nun memoras la “ĉieestantan” Martenon Minich, perfekte organizitan Peter Balaž, la bonkoregan Alica Komlóši kaj simpatian Jarmila Rectorisova kaj aliajn slovakajn esperantistojn pro ilia sincereco kaj sindonemo.

Pri ambaŭ E-aranĝoj en Bratislava estis bone informitaj lokaj loĝantoj en televidoj kaj gazetaro, de SAT-membroj en televidelsendo partoprenis Hubert Peyrouty. Dum kongreso funkciis riĉa libroservo.

Libroservo

Parolante pri libroservo ne eblas ne mencii la novan gravan eventon : dum la kongreso aperis la nova eldonaĵo de SAT. Remy Bouchet tradukis kaj zorgis pri eldono de la tre kortuŝa libro pri la vivo de cisjordania virino. La libro nomiĝas "Vivbruligita" kaj la aŭtorino Suad en ĝi rakontas sian vivhistorion, kiel ŝi estis de parencoj bruligita pro gravediĝo sen esti edziniĝinta. Tiu teksto neniun povas lasi indeferenta. Vere valoras libron akiri kaj legi.

Kep Enderby

Dum kongresa semajno ne mankis interesaj prelegoj pri Slovakio, Esperanto-movado kaj pri lingvo, sed mi sukcesis esti nur en kelkaj kaj de tiuj la plej interesa ŝajnas al mi rakonto de Tereza Kapista pri siaj spertoj de instruado en Irano. Post la interesa prelego de Kep Enderby : “Kien nun ?” estis tre agrabla surprizo, la eta teatraĵeto de Franciska Toubale. Mi mem, bedaŭrinde, ne ĉeestis la kulturan vesperon, sed aŭdis multajn laŭdojn pri programo, dancistoj kaj kantistoj kaj ĉefe pri teatraĵeto prezentita de aŭstralianoj “La Rifuĝanto”.

Pro multaj prelegoj kaj kunvenoj eĉ vesperaj programoj estis seriozaj, krom kultura vespero komence kaj amuza vespero la lastan tagon de la kongreso. La lastan vesperon estis tombolo kun multaj premioj kaj kvankam la plej multajn premiojn rikoltis Clementine Staquet, la ĉefan : grandan torton - gajnis Jakvo.

Jakvo Ŝram’ kun torto

Li grandanime disdividis tiun premion kun aliaj frandemuloj. La amuza vespero estis bona ebleco por danci kaj gaje adiaŭi ĝis renkontiĝo en la venontaja kongreso, en ĉefurbo de Kroatio - Zagrebo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio