Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Ni ne lasis koron en Parizo

rimpoemo - parodio de la Newell-poemo "Parizo"



Hans-Georg Kaiser
Ni ne lasis koron en Parizo


Parodio de la poemo "Parizo" de Newell

Ni ne lasis koron en Parizo,
ni savis ĝin per fuĝa far‘.
Hejmvenis ni sen mono kun valizo,
kaj vivas tie ĝoje nun dum jar‘.
Ne lasis ni la koron en Parizo.

Neniel ni sopiras pri Parizo !
Ne saltas nia sango do pro splen‘
pri urbo de orgojlo, de monftizo,
pri la turistkaptilo apud Seine.
Jen rabatakoj estas la devizo.

Ridindas eĉ la arboj en Parizo,
kaj fian ombron ĵetas Notre Dame.
La ŝiptrafiko kaje pro la grizo
ne ĉarmas plu, pro alta kostprogram‘.
Plu lumas lampoj, sed dum daŭra krizo.

Nu, certe belas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien‘,
ne tristas tro la urbo ĉe l‘ Tamizo.
Pariz‘ nur estas Circo kaj siren‘.
Ni eĉ ne volus morti en Parizo.

Mi havus rimojn pliajn en provizo,
finiĝu tamen nun do la kompar‘.
Postmorte nin atendos paradizo.
Ni iros al Nirvan‘ kompletaj – ĉar
ni ne lasis koron en Parizo.

Rimarkoj

La teksto estas parodio pri la poemo „Parizo“ de Leonard Newell. Ĝi estas bone verkita, sed laŭ mia opinio tro malfrue ĉimaniere verkita. En la tempo, kiam Hemingway tie ankoraŭ sufiĉe bone vivis kiel usonano, Parizo eble efektive estis por turistoj ĉarma kaj afabla urbo, sed nun....?

Mi devas aldoni, ke mi fariĝis kun Donjo en Parizo efektive preskaŭ la viktimo de rabatako ; ni povis savi nin nur per salto en hotellifton, en la lasta momento. Sed tio certe ne okazas al ĉiu, kiu vizitas Parizon. (Multaj pli bonŝancas, certe, sed kelkaj eĉ malpli ol ni.)

Tamen kompreneble ankaŭ mi ŝatas certajn aferojn kaj aĵojn en Parizo, ekzemple la tombejon Pere Lachaise, surstratajn Ĉaplinojn kaj la kabarediston Ŝvarc. La Ejfelturon mi eĉ ŝategas.Tiu grandega proleta fera ulo, kiun la parizanoj komence tute ne volis havi, ĝi estas vera lumturo en maro de ĉiutaga turista tristeco, kaj ĝi estas fama ekzemplo pri tio, ke el andersoneca anaso povas fariĝi finfine bela cigno. Oni devas nur lasi iom da vivtempo al la laŭŝajne eterne griza anaso.

Mi persone ne ŝatas egurbojn, mi prefere vivus dum certa tempo en arbaro en kabano laŭ Walden, sed ankaŭ tio estas turista iluzio.. (HGK)

Leonard Newell
PARIZO


Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar‘ ;
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar‘...
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo !
Eksangas mia salto en la vejn‘ ;
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine
ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo,
Dormetas sub karesa suna flam‘,
ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien‘,
Pli bela estas urbo sur Tamizo ;
Sed ravas min nur franca la siren‘ ;
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo :
Mi finu, sed komprenu anĝelar‘ :
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel‘ nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio