Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Ĉeriza flortempo

rimpoemo



Nia ĉeriza flortempo 
(Dorothea & Hans-Georg Kaiser)
 

Hans-Georg Kaiser
Ĉeriza flortempo

Ni, kiel juna paro,
ruĝiĝis jam pro vort’.
Ni kisis nin sen tord’
kaj preskaŭ sen komparo.

Mi devas ne mensogi,
vi estis ĉarmulin’.
Vi sciis min forlogi,
ridete tiris min.

La ĉasto pro hontemo
en tiu arbflortemp’
ne estis fenomeno,
sed parto de l’ printemp’.

Pro tiu am’ rapide
frapegis nia kor’.
En tendo kun furor’
ni tuŝis nin konfide.

Vidante ĉe la reloj
florblankon en la vent’,
ni sentis nin pro l’ splend’
parencaj al anĝeloj.

Necesis eĉ ne revoj.
Miraklis ĉiu tag’.
Ni ŝvebis laŭ imag’
dum la ĉerizflorkrevoj. 

 
PS : Eĉ multajn jarojn poste ni volonte pensas plu pri tiu nia paradiza tempo inter multaj blankaj ĉerizfloroj, kiam ni troviĝis kvazaŭ en ŝvebanta stato, ĉiam metron super la tero. Tiam certe eĉ la anĝeloj estis enviaj pri nia beateco. (HGK)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio