Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kongreso 2016 - Hercbergo
puce Bonvenon al Hercbergo !
puce Bonvenon !
puce Fotoj pri Hercberga SAT-kongreso
puce Gvidrezolucio kaj Deklaracio 2016
puce Paŝoj al plia tutmondeco
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

89-a Kongreso de SAT en Hercbergo 2016 :

Paŝoj al plia tutmondeco

Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

Kongresa emblemo

La ŝoseo senpere liganta Hercbergon kun la vilaĝo Zibero (Sieber), okazejo de la 89-a Kongreso de SAT inter 2016-07-16 kaj 2016-07-23, estis fermita pro urĝaj rekonstruaj laboroj. Multe pli longa, ĉ. 30-kilometra ĉirkaŭvojo kondukis tien serpentume tra la densaj arbaroj de la Harca montaro (suda Malsupra Saksio, norde de Gotingeno). Veturigado de kongresanoj inter Zibero kaj Hercbergo estis improvizita, iom komplikita, sed feliĉe ĝi iel-tiel funkciis. Harco estas la plej montara regiono en la norda duono de Germanio, turisme populara. Spuroj de la mezepoke kaj ankaŭ poste floranta minado, kiu elterigis precipe arĝenton, plumbon kaj zinkon, diversloke videblas.

Mukunda, el Nepalo

Por ke asocio estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia. La SAT-anoj estis ĝis nun distribuitaj tra la mondo kiel la ne SAT-aj samlingvanoj : geografie neekvilibre, eŭropcentre. Ĉi-foje okazis kvalita salto rilate diverskontinentecon de la partoprenantaro, kiel decas por asocio nomanta sin “tutmonda” : el Nepalo, Koreio, Ĉinio, Japanio po pluraj, po unu el Senegalo, Malagasio, Aŭstralio. Entute aliĝis 85 homoj el 21 landoj. Jam delonge viglas SAT-vivo en Suda Koreio, kaj tial estis senkontesta la decido okazigi laŭ ilia propono la venontan SAT-kongreson en Seulo. Ĝi estos la unua en Azio.

Traktitaj dum la laborkunsidoj estis kutimaj administraĵoj pri agadraporto, financoj, membraro. Kaŭzis viglan diskuton, ke en la asocia revuo, Sennaciulo, aperis dum la jaro artikoloj kun tikla enhavo. Tio estis okazo por reemfazi, ke SAT, kvankam kun klara radikale maldekstra orientiĝo, havas tre malferman supertendencan funkciadon, kiu ebligas, ke ĉiuj anoj (kaj ankaŭ nemembroj, kadre de la revuo) povas esprimi proprajn opiniojn kaj prezenti siajn argumentojn sen timi pri cenzurado pro “politika nekorekteco”. Tamen restas iom da disopinieco : iuj pledas por praktike senrestrikta esprimrajto, dum aliaj substrekas, ke la ekzistanta jam larĝa esprimlibereco havas limojn, kiujn fiksas la ĝenerala sennaciece proletesperantista kadro de la statuto. Tiu temo estis pludebatita dum laborgrupoj, kiuj pritraktis ankaŭ evoluigon de la retejo, kontaktotenadon kun senperantaj membroj kaj rilatadon kun fratasocioj (esperantistaj aŭ ne).

3a laborkunsido

Prezentis novan dramon – La kredito de Jordi Galcerán en traduko de Georgo Handzlik – Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipovic (teatro Verda Banano) : vivece aktoratan, amuzan de la komenco ĝis la fino.

Distraj estis ankaŭ tri muzikaj vesperoj (krom improvizitaj kanto-ludadoj kelkope kaj eksterprograme iniciate de kongresanoj). Unu germanlingva kun folklora grupo el la vilaĝo mem, La Zibervalanoj, kun menciinde impresa jodlistino kaj fine interpretado far studanto el Ukrainio de propraj komponaĵoj. Du esperantlingvaj, unu la unuan vesperon kun Ralf’ Glomp’, sed kiu tute ne ebligis interkonatiĝon, kvankam ĝi estis ĉi-pretende anoncita. Dua estis kant-recitalo de Ĵak’ Lepŭil’ kun akompanado klarneta de Serĝo Sir’, kiu ebligis reaŭdi multajn klasikaĵojn, inter kiuj kelkajn engaĝitajn kanzonojn el francia kaj italia repertuaroj.

El kultura flanko, la kongreso ebligis pere de sia libroservo akiri multajn librojn, T-ĉemizojn kaj aliajn varojn (kiel la DVD pri Esperanto-movado, spektebla laŭ 22 malsamaj lingvoj), kaj ankaŭ malkovri novaĵojn ĉijare eldonitajn de la eldonkooperativo, kiel originala bildstrio, La Rejnoro laŭ Rikardo Vagnero, kreita de Serĝo Sir’ el fidela traduko de Georgo Lagranĵ’.

Koncerto de Ĵak Lepŭil’, akompanata de Serĝo Sir’

La lasta vespero estis kongresana partopreniga vespero, kantvespero plus aŭkcio.

Bedaŭrinde forsaltis planita spektigo de filmo pri astronomio pro longa prezento, kvankam interesa, pri sperto en Nepalo… sed far kongresano el Germanio, dum estintus pli trafe aŭdi rekte el la buŝo de ĉeestantaj nepalanoj mem.

Inter la organizaj fuŝetoj (pri kunsid-salonoj estis ofte problemoj de multfojaj translokiĝoj) aparte edifa estis tio, ke plejmulto el prezentantoj de kongresaj kontribuoj eĉ ne sciis ĝis sia alveno surloke pri enprogramigo de propra propono, kaj ke korea kamarado, pentristo, devis rezigni unu el siaj (pri portretado de Zamĉjo), ĉar ambaŭ liaj prezentoj estis programitaj samtempe. Aliflanke, la prezento de alia kongresano estis programita dufoje dum la semajno (el kiuj unu kiam la prezentanto ankoraŭ ne ĉeestis…) !

Tuttaga ekskurso kondukis al Hanovro, la ĉefurbo de Malsupra Saksio. Duontaga ekskurso al Hercbergo komenciĝis en la kastelo de la velfoj, kaj kondukis plu, por multaj tre memorinde, al vidindaĵoj specifaj de la “Esperanto-urbo”. Ne povas ne imponi, ke vizitanto en Hercbergo nepre altrafas ĉie Esperanto-rilatajn ŝildojn jam okaze de simpla promenado en la urbo.

Dum ekskurso al Hanovro

Kunsidis pluraj SAT-frakcioj. La kunvenon de la Vegetara Frakcio partoprenis kaj frakcianoj kaj scivoluloj. Aŭdiĝis dum la diskuto tuta gamo de motivoj por vegani (etikaj, ekologiaj, sanrilataj), vegetari kaj ĉiomanĝadi (kutimoj de familianoj kaj la tuta socia ĉirkaŭantaro, malcerto pri la sanefikoj de vegana manĝmaniero). Montriĝas, ke esperantistoj kaj aparte SAT-anoj estas “fruadoptantoj” de la nun ĉie disvastiĝanta vegana vivmaniero.

Rob Moerbeek prelegis antaŭ granda grupo pri mondfederismo : koncepto neidenta, sed idee paralela al la en SAT disvastigita sennaciismo de kelkaj, kaj la malnaciemo de la tuta asocio. Ĉiam multnombre partoprenis esperantistoj en ĉi tiu movado, interalie pere de la Universala Ligo fondita en 1942. Similsence agadas la movado de Mondcivitanoj (ankaŭ kun parte esperantista membraro).

Multaj prelego-debatoj rekte-nerekte tuŝis nun neeskapeblan temon : ekologiismon/medi-protektadon. Gi’ Marteno (Guy Martin) pri Klimat-ŝanĝo kaj kapitalismo kun atentigo pri temposkaloj rilate rapidecon de la ŝanĝoj en la lastaj du jarcentoj kompare kun antaŭaj samgrandaj ŝanĝoj disvolviĝintaj dum pluraj jarmiloj. Arko parolis pri ekologiaj sekvoj de la multiĝo de trafiko en Ĉinio kaj la agado de la ŝtato por plibonigi la aerkvaliton. Bert’ de Vit’ (de Wit) pri eblaj scenaroj por verda estonto (ekologie sed ankaŭ esperantomovade) kaj kiel antaŭvidi kaj agadi taŭge fronte al diversaj tendencrompoj. Andreas’ Langholf’ pri Unu mondo kaj justa komerco kun gustumigo de “juste” etikeditaj kafo, sukoj kaj ĉokolado. Prelego-debato de Vito Markovo pri bestaj rajtoj vekis disopiniecon – ne mirinde ĉe koncepto, kiu eĉ ĉe maldekstruloj ne jam apartenas al la komuna ideostoko. Laŭprograme devus esti prezento pri eko-vilaĝoj, sed ankaŭ ĝi fakte ne okazis.

Pri ekologio en Ĉinio. Parolas Bruno (Henry).

En la programeroj iel rilataj al ekologio indas mencii frakciajn kunsidojn de la Vegetara Sekcio kaj Verduloj, kaj la prelego-debaton pri bestaj rajtoj, kiu diskutigis la homan rolon en “(mis)regulado” de populacioj (ne nur pri sovaĝbestoj, sed ankaŭ pri miliardoj da individuoj bredataj por homa konsumado).

La multeco de temoj ektuŝitaj en la kunvenoj kaj prelegoj respeguliĝas en la kongresa Deklaracio, en kiu du ĉefaj emfazoj konstateblas : la ekologia damaĝo, notinde la klimata ŝanĝiĝo, sekvanta el la kapitalisma kreskismo, kaj la neceso respekti la rajton de migrantoj kaj rifuĝantoj cirkuli kie ajn en la mondo libere.

Tre taŭga montriĝis la hotelo, kie okazis plejmulto de la kongreso. Nekutime komforte estis havi eblon senpere rilati kun hotelestro, kiu mem estas esperantisto.

Cumpaso (Hotelo Zum Pass)
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio