Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Dokumentoj

En la sama rubriko

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri organizado de SAT-Kongresoj
puce Helpfonduso por kongresontoj
puce Konsisto de la nuna Ĝenerala Konsilantaro
puce Regularo por SAT-diskuto
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Konsisto de LEA-Komitato
puce Gotenburga Konvencio

Gotenburga Konvencio

Akceptita ĉe la 8-a Kongreso inter SAT kaj la tiamaj LEA-oj, 1928

  1. Konsiderante, ke la nacilingvaj esperanto-asocioj kvazaŭ formas la rezervujon por la tutmonda esperanto-asocio (SAT), ĉiu laborista esperantisto klopodu, ke la interrilatoj estu la plej intimaj inter ambaŭ organizoj.
  2. Ĉar la taskoj inter ambaŭ organizoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de peresperanta laboro, kaj la landaj asocioj principe tiun de poresperanta laboro.
  3. Per sia kooperativo, SAT eldonu ĉiujn esperantlingvajn presaĵojn. La nacilingvajn presaĵojn (propagandilojn kaj instruilojn), ankaŭ kun miksita teksto, eldonu la landaj esperanto-asocioj.
  4. Por ke la efektiviĝo de tiuj proponoj povu okazi glate kaj laŭregule, ĉiu nacilingva asocio elektu dum sia kongreso unu membron, kies tasko estu konstante interrilati kun la SAT-estraro en la celo trovi la plej bonan solvon pri demandoj interesantaj ambaŭ organizojn. Tiu elektota peranto havu en la gvidantaro de SAT la rolon de konsulta membro. Saman rolon li ankaŭ havu en la estraro de la sialanda esperanto-asocio.
  5. Okaze de konfliktoj decidas la "Ĝenerala Konsilantaro" de SAT komune kun la "Plivasta estraro" de koncerna lingvoregiona organizo. Se ĉi lastaj ne trovas kontentigan solvon, tiam solviĝu la konfliktoj en speciala kunsido de landaj reprezentantoj kune kun la gvidantaro de SAT okaze de SAT-kongreso, kaj en eksterordinaraj okazoj findecidu referendumo inter la membraroj de SAT kaj koncerna lingvoregiona organizo.
  6. Por forigi la nuntempan ĥaoson inter la diversaj asociaj membroj, ĉiu landa asocio agu jene : en ĉiu LEA-grupo ekzistu SAT-rondo, kiu plenumu la peresperantan kaj por SAT-an laboron en la kadro de la grupo ; la estro de la LEA-grupo havas la devon, ĉiujare en januaro reelektigi gvidanto(j)n de la SAT-rondo.
  7. La SAT-rondo havas la taskon, kolekti SAT-kotizojn, abonojn al SAT-organoj, entute plenumi ĉiujn peresperantajn kaj por SAT-ajn aferojn (enkasado de SAT-kotizoj kaj kolektado de abonoj al SAT-organoj prefere okazu pere de la subkasistoj de la LEA-grupo, kiuj fine ordigos tiujn aferojn kun komisiita SAT-ronda gvidanto aŭ kasisto).
  8. La gvidanto de la SAT-rondo estu samtempe la loka peranto de SAT kaj respondeca por la peresperanta kaj SAT-a laboroj (nepre ekzistu en ĉiu grupo anstataŭanto de la peranto, por ne interrompi abonojn aŭ ŝarĝi la LEA-grupon mem).
  9. La SAT-rondo ne havu specialajn, lokajn kotizojn, sed ĉiuj aferoj estu ordigataj en la kadro de la LEA-grupo. Estas dezirinde, ke ĉiu SAT-ano estu samtempe LEA-ano. La LEA-oj devas nepre propagandi en ĉiuj eldonoj, por ke ankaŭ la LEA-anoj fariĝu SAT-anoj. Same SAT devas propagandi, ke ĉiuj SAT-anoj fariĝu LEA-anoj.
  10. En pli grandaj lokoj apartenu al la gvidantaro de la SAT-rondo prefere estrarano de la LEA-grupo, kiel interliganto de ambaŭ organoj.
  11. La SAT-kotizoj estas tute sendependaj de la LEA-kotizoj, do decidi pri la pagado kaj alto de SAT-kotizo estas nura afero de la SAT-rondo respektive de la SAT-organizo.
  12. SAT disponigu al la LEA-oj lokon en "S-ulo" por eventualaj informoj, – la saman rajton permesu al SAT en sia gazeto la LEA-oj.

Aldono al la 3-a paragrafo

Akceptita ĉe la 21-a kongreso en Amsterdamo, 1948

Sur la bazo de tiu paragrafo povos aperi tri specoj de eldonoj, nome :

  1. Esperanto-eldonoj sub la ŝildo de SAT, eldonitaj de SAT mem.
  2. Esperanto-eldonoj sub la ŝildo de SAT, elektitaj kaj eldonitaj de LEA-oj post interkonsento kun SAT.
  3. Esperanto-eldonoj elektitaj kaj eldonitaj de LEA-oj mem, post interkonsento kun SAT.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio