Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eichendorff : La blua floro
puce Eichendorff : Nokte

Eichendorff : La blua floro

rimpoemtraduko



Mi fotis la floron, kiu aspektas tiel romantika, en la vilaĝo Lumpzig ĉe Gera, ĉar mi tie en kooperativo aĉetis terpomojn, fruktojn kaj legomojn kaj kaprofromaĝon en la proksima fabriko, kiu produktas ĝin. Kaj kiam mi fotis la floron antaŭ la vendejo, mi estis tuj ensorĉita de la floro, kiu min tuj memorigis pri la vane serĉata Blua Floro de la romantiko. Jen pri ĝi la poemo de Eichendorff, kiun mi tradukis tiel :

Jozefo de Kverkvilaĝo
Blua Floro


Mi serĉas la Bluan Floron.
Mi serĉas, ne trovis mi ĝin.
Mi revas, ke en la floro
Bonŝanc’ florigos min.

Mi migras kun mia harpo,
Tra landoj, urboj en for’.
Ĉu do ĉe mia vojo
Sin montros la blua flor’ ?

Mi migras jam delonge,
ĝin fidis kun esper’. 
Sed ve, nenie mi vidis
Ĉi floron sur la ter’.


trad. Hans-Georg Kaiser

Joseph von Eichendorff
Die blaue Blume

Ich suche die blaue Blume.
Ich suche und finde sie nie.
Mir träumt, dass in der Blume
Mein gutes Glück mir blüh.


Ich wandre mit meiner Harfe
Durch Länder, Städt’ und Au’n,
Ob nirgends in der Runde
Die blaue Blume zu schaun.

Ich wandre schon seit langem.
Hab lang gehofft, vertraut,
Doch ach, noch nirgends hab ich
Die blaue Blum geschaut.


Rimarkoj
 
La Blua Floro estas la plej fama simbolo de la germana romantiko, simbolo pri kredo, amo kaj espero, (por mi mem konfido, amo kaj utopia espero) kiu ne bazas sin je iu sobra vero, ne je scienca fakto kaj eĉ ne je socia progreso, sed kiu nutras sin de sopira individua sento. Multaj germanaj romantikaj poetoj kiel Novalis aŭ Uhland aŭ Arndt estas objektive rigardataj pli-malpi politikaj reakciuloj, kiuj parte sopiris nebulecan pasintecon laŭ neniam ekzistinta bela mezepoko, kiun ili ofte gloris, spite al ĉiu pli bona scio. Tial Goeto, la granda pagano, decide kondamnis ilin, ĉar ili nur revis, ĉar ili kreis nur aerkastelojn kaj ŝajne ne agis vere. Sed la romantikuloj, precipe la junaj sovaĝuloj, havis ankaŭ grandajn verkistajn talentojn, kaj tio Goeton ĉiam ĉagrenis, se verkistoj kiel Hölderlin aŭ Novalis iel minacis lian unuarangecon kiel poeto.

Kaj efektive la poemoj de Kverkvilaĝo aŭ de Novalis aŭ de la fama Greko-Müller estas grandiozaj. Ili eksvingigas mian romantikan animon ankoraŭ nun, sed ili estas ankaŭ kvazaŭ profunda lago, en kiu oni rapide povas droni, tiel kiel la poeto Novalis, se oni tro sopiras la bluan floron kaj faras laste el ĝi hororvizion, noktan fantomon, al kiu oni nokte preĝas je tombo.

Kio entuziasmigas min ankoraŭ nun je la germana romantika movado estas, ke ĝi defendas la individuon kontraŭ tro memcertaj sociaj imagoj kaj edukaj postuloj. La germana romantiko ne estis nur katolike reakcia, sed ankaŭ dialektika kaj skeptika kontraŭ tro granda espero pri rapida homa progreso kreebla laŭ la imago de la kleriga epoko nur per eduko. Ankaŭ tio estis parte iluzio, kiel ni scias nun. Eduko nepre devas esti akompanata de sociaj plibonigoj en la socio. Sen tiuj la eduko estas, kiel ni ĉiutage spertas, nur moko kontraŭ povruloj.

Tamen skeptiko kaj romantiko estas genia paro. Se nenio plu havas sencon, mi fuĝas en la naturon, kaj tie mi trovas ĉiam la pacon, kiun mi vane serĉas en la socio. Eble mi ja troigas mian ravitecon pri la naturo, kiu nun mem estas minacata pli ol iam antaŭe, sed ĝi ne perfidis min ĝis nun, ĝi ne forpuŝas min, ĝi akrigas ĉiujn miajn sensojn, ĝi instruas al mi belon, pacon, ordon, balancon, ekeston kaj pereon, vivon kaj morton, eble tial la Blua Floro tiom ravas min.

Mi volonte koncedas, ke mi ankoraŭ neniam estis ekzemple en Alasko, kie la naturo estas grandioza, sed ankaŭ tre danĝera kaj de tempo al tempo eĉ kruele rabobesta. Mi ankoraŭ ne estis inundata de superondo, ne trafita de fulmo... mi ne falis en lavangan abismon ktp... kaj ne kiel senhejmulo mortis pro frostego aŭ malsato. Mi ankoraŭ vivas kaj povas permesi al mi la lukson revi kaj sonĝi, almenaŭ de tempo al tempo. (HGK)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio