Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Vespero kun junaj rusoj

rimpoemo



Hans-Georg Kaiser
Vespero kun junaj rusoj

Post vodkonokto kaj kun vin’
ni pensis, ke ni banu nin
kaj naĝis do en lag’.

Armeaj rusoj sen kalson’
naĝadis laŭte kun reson’.
Mi timis en imag’.

Sed Donjo restis plu sen tim’
kaj same nude banis sin,
revenis sen zigzag’.

Ŝi drinkis tiom, kiom mi,
ni ege lacis pro l’ ebri’ ;
finiĝis gaja tag’.

Tagmeze venis oficir’
surprize, granda kavalir’,
al ni eĉ kun donac’.

Matrjoŝkon li transdonis nin
kaj dankis plu pro la inklin’,
pro ĝoj’ kaj noktaŭdac’.

"Ĝis iam", diris li kun rid’,
"kaj dankon plu pro via fid’,
por bela tag’ en pac’."

Kaj kiam ili estis for’,
Matrjoŝko restis por memor’,
la adiaŭdonac’.

La rusoj iris for de ni,
hejmlanden, sed sen iluzi’,
al tre necerta viv’.

La fin’ de amikecbrakum’
kondukis nin eĉ al cerbum’,
al romp’ de l’ perspektiv’.


PS : La menciitaj rusoj tiam en la naŭdekaj jaroj devis forlasi GDR-on, en kiu ili kiel oficiroj bone kaj kontente vivis, ili ne sciis, kio atendus ilin hejme. Nur post iom da pripensado ni ekkomprenis, ke tiu "Маtрешка" eble estis ne nur donaco por ni mem, sed por tuta lando, en kiu ili vivis pli-malpli feliĉe. Estis ilia adiaŭa donaco al tuta lando, kiu nun jam ne plu ekzistas kiel memstara ŝtato. La matrjoŝko havas en nia loĝoĉambro honorlokon sur bretaro de mia skribotablo. Se mi rigardas ĝin, mi denove kaj denove bedaŭras, ke en Germanio ekzistas tiom malmulte da intereso pri Ruslando. La Olimpikaj Ludoj en Soĉi montras kiel frida la rilato inter ambaŭ ŝtatoj nun jam fariĝis. Min tio tre ĝenas. Nia kancelierino, kiu mem studis en Moskvo, kiu do konas ĉiujn sloganojn de Sovetunio, devus scii tion pli bone... sed ŝi agas tiel, kiel ĉiuj funkciuloj agis en GDR. Ŝi agas hipokrite. La vero ne plu ludas rolon en tia politika memkompreno. Por mi la vero estas, ke ni devus peni pri pli bonaj rilatoj al Ruslando, kaj tiuj al ni, ne pro la aktuala prezidanto, sed certe pro la tre necesa amikeco inter la popoloj mem, en tiu senco ni, la "superruzaj" okcidentanoj, kunkulpas la krudan naciecan kurson de Putin kaj la aktualan evoluon de Ruslando. La okcidento ne estas pli fidinda ol Putin mem. Bedaŭrinde. Tio pruvas ankaŭ nia "nobla" neenmiksiĝo en Ukrainio, kvankam tie okazas nedeklarita milito, sed la okcidentanoj antaŭe fervore instigis la Ukrainon aliĝi al la okcidenta bloko. (HGK)




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio