Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Johano Sel : Diverseco de konceptoj
puce Johano Sel : Hegemonia rafinaĵo
puce Johano Sel : Kiam oni volupte amas sportan spektaklon
puce Johano Sel : La tutmondiĝo regalas
puce Johano Sel : Milito estas utila al...
puce Johano Sel : Por stimuli la kadrulojn - jen la psikotrejnado
puce Johano Sel : Postrefereduma katastrofo
puce Johano Sel : Spici la ekonomian volupton

Johano Sel : Diverseco de konceptoj

karikaturo


La seksaj manioj. (aŭ : Diverseco de koncipado)


Interese estas la ĉi-apuda humuraĵo de Johano, kiu baziĝas sur du seksaj manioj, kaj dume substrekas la embarason de Esperanto kaj PIV (eĉ 2005) por nomi tiujn maniojn. Ekzemple, se ja « pederasto » konforme al la etimologio, estas « Homo, kies seksimpulso, direktiĝas al homoj nepuberaj », plej ofte tiu vorto estas komprenita kiel sinonimo de « vira samseksemulo » (en senco 2 de PIV, sed evitenda). Pro tio, pli kaj pli uziĝas la ne oficiala « pedofilo », kun « pedofilio ».

Aĥ ! Jen « io » — jam kun diversaj uzoj — kiu pseŭdo-afikse aperas por signi maniojn. Reage kontraŭ tiu afikseco, kelkaj nomas la maniulon per uzo de oficiala « ulo », tiel ke ekzistas la triopo « pederasto » pederastio » « pederastiulo ». Ĉu okazos same kun « zoofilo », « zoofilio », « zoofiliulo » ?

« Nekrofilio » (emo al sekskuniĝo kun kadavroj) kaj « skopofilio » (voluptocela rigardado de erotikaj vidaĵoj aŭ agoj) supozas nur « Nekrofiliulon » kaj « skopofiliulojn » ; « Sadismo » kaj « masoĥismo » estas en la logiko de ismo/isto (kiel "kanibalismo" aŭ "esperantismo").

Nu, kio pri la emo al sekskuniĝo kun bestoj ? PIV silentas. Ĉu pro malofteco de la manio ? Tamen en PIV mem troviĝas priskribo de kelkaj famaj zoofiliuloj (sed neniu el la aliaj manioj) kiel ekzemple Pazifao, edzino de Minoo, kiu de taŭro koncipis la Minotaŭron ; ankaŭ Leda, amatino de Zeŭso, kiu sub formo de cigno naskigis al ŝi Kastoron k Polukson, Helenon k Klitemnestron.

La uzo enkondukas "Zoofil"-ion, sed ĉu nova triopo "zoofilo" "zoofilio" "zoofiliulo" ? Johano hezitis antaŭ tiu plua strangaĵo kaj preferis la (gramatike) saĝan esprimon : "seksa bestamanto".

Notu ke por "Io", (ne la pseŭdo-afikso, sed la amatino de Zeŭso) ne temas pri zoofilio : ŝi boviniĝis nur post amorado... Sed ĉu tiu emo al sekskuniĝo kun dioj ne bezonus vorton ? "Teofilio" ne ankoraŭ PIVas... Jen propono farenda por la venonta revizio.

Serĝ’ Sir’ , el La SAGO, julio-aŭgusto 2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio