Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Albert Einstein kontraŭ antaujuĝoj kaj penskutimoj
puce Citaĵoj de Roger Bacon (1214 -1294)
puce Karlo Francisko Brendel pri la nova kaj la kutima
puce Pikemaj aforismoj el Sovetunio
puce Spontanaj diroj

Citaĵoj de Roger Bacon (1214 -1294)



Citaĵoj de Roger Bacon

1214 – 1294

Jen angla franciskano, natursciencisto kaj filozofo, multflanka erudito, kiu disigis la teologion de la filozofio, jen la viro, kiu certe plej forte influis la enhavon de la konata filmo : „En la nomo de la rozo“, kun frato Vilhelmo en la ĉefrolo.

Antaŭ ĉio oni devas atenti pri tio, ke la montrezoroj de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭ ĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp.

Sed mi scias, ke oni povas nek jugi nek malkovri ion novan pri raraj kaj okulfrapaj aĵoj, se oni ne esploris kaj ne trovis antaŭe la kaŭzojn de la kutima irado de la aĵo kaj la kaŭzojn de tiuj kaŭzoj.

Evidentaj kaj okulfrapaj virtoj estigas laŭdon ; sed ne ekzistas sekretaj virtoj, kiuj estigas feliĉon.

Se fie akordita homo kun decidemo pensas pri tio damaĝi al iu alia, se li vehemente avidas tion, tion fikse intencas kaj firme estas konvinkita, ke li povos damaĝi al li, ĝi ne estas pridubebla, ke la naturo obeos al la intenco de ties volo.

Fonto : Opus Maius

La ambicio similas al la galo, suko en la homa korpo, kiu faras la homon agema, persista, atenta kaj agema, tiom longe, kiom ne estas ŝtopitaj la eliroj. Sed se tiel estas, ĉar la homo ne havas la necesan elfluejon, tiu fariĝas bruligema kaj per tio malica kaj venena.

Dum la feliĉo malkaŝiĝas ja plej forte la malvirto, sed dum, malfeliĉo la virto.

Fonto : Pri la malfeliĉo

Oni konstruos ŝipojn sen rudroj, tiel, ke la plej grandaj estos stireblaj de unu viro. Kaj neimageble rapidajn veturilojn, antaŭ kiujn, oni ne devos enjungi bestojn. Kaj flugantajn masinojn. Kaj tiajn, kiaj sen danĝero povos moviĝi ĝis la grundo de la maroj kaj riveroj.

Jen la esenco de kruda egoisto, ke ne ĝenas lin ekbruligi domon, eĉ tiukaze, se li volas baki nur ovon en ĝi.

Fonto : Pri la utileco por si mem

Amaso ankoraŭ ne estas socio.

La obstina firmtenado je la deveno estas same tiel perforta kiel novigo, kaj tiuj, kiuj tro honoras la malnovan tempon, estas nur mokatoj de la nova.

La propra utilo en ĉiuj siaj ludformoj estas iel malica. Ĝi estas la prudento de la ratoj ; kiuj kun certo forlasas domon antaŭ ties kunrompiĝo ; ĝi estas la prudento de vulpo, kiu forpelas la melon, kiu fosadis por ĝi kaj pretigis ties loĝejon, ĝi estas la prudento de krokodiloj, kiuj verŝas larmon, se ili voras iun.

La antikvo estas distordita historio aŭ kelkaj postrestaĵoj de ĝi, kiuj pro hazardo povis eskapi la detruanton tempo.

La ŝtato, kvankam gi estas granda mekanismo, moviĝas nur tre lante.

La instruado okazu tiel, ke la lernanto ŝatu la instruon kaj ne la instruanton.

Bonajn rilatojn oni plej rapide atingas, se oni ŝajnigas, ke oni jam havas ilin.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko
Mi tradukis la citaĵojn por foje atentigi pri tiu granda spritulo, kiu kelkrilate estas simila al Leonardo da Vinci. Lia pensado kaj eksperimentado ankoraŭ nun estas mirindaj kaj instruaj. Leonardo nomis sin „fidela servisto de l’ sperto“.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio