Sinjoro ministro, ĉe mia amiko Jules Dupré sur la Isle de’ Adam mi ricevis informon pri la aperigo de dekreto en la „ĵurnalo oficiala“, kiu nomumas min „Kavaliero de la Honora Legio“. Tiu dekreto, de kiu miaj bone konataj konvinkoj pri premioj por artistoj kaj pri nobelaj titoloj devintus konservi min, estas skribita sen mia konsento, kaj vi, sinjoro ministro supozis, ke vi devas iniciati tion. Ne timu, ke mi misinterpretas la intencojn gvidintajn vin ĉe tio. Vi transprenis la minsterion de la belaj artoj kiel posteulo de fatala administrado, kiu ŝajne metis la celon al si, mortigi la arton en nia lando, kio estus sukcesinta al ĝi per korupteco kaj perforto, se ne estus trovintaj sin kelkaj kuraĝaj viroj por fini tion. Vi volis signi vian nomumon per paŝoj, kiuj estas kontraŭaj al via antaŭulo.
Tiu agado honoras vin, sinjoro ministro, sed permesu al mi diri al vi, ke nek mia sinteno nek miaj decidoj per tio ŝanĝeblas.
Pro miaj civitanaj konvinkoj mi obstine kontraŭas al tio akcepti honorigon, kiu decide baziĝas sur monarkiaj principoj. Tiun ordenon de la Honora Legio, kiun vi en mia malĉeesto akceptigis por mi, mi devas nepre rifuzi pro miaj principoj.
Mi akceptus ĝin je neniu tempo, neniukaze kaj nenial. Des malpli mi faros tion nun, kiam la perfido ĉie amasiĝas kaj la homa konscio devas esti afliktita pri tiom da karakteraj friponaĵoj.
Honoro baziĝas nek sur titolo nek sur ordeno, ĝi troviĝas en la ago kaj en ties motivo. Kaj je la pli granda parto ĝi efektiviĝas per fideleco al si mem kaj al siaj ideoj. Mi premias min per tio, ke mi restas fidela al la principoj, kiuj difinas mian tutan vivon ; se mi delasus de ili, mi rezignus pri la honoro por ekstera brilo.
Pro mia artista konvinko mi kontraŭstaras ne malpli al tio akcepti rekompencon, kiu estas altrudita fare de mano de la ŝtato al mi. Pri artaj aferoj la ŝtato ne estas kompetenta. Se ĝi arogas al si rekompenci la artojn, ĝi enmiksiĝas en la publikan juĝon. Tiu enmiksiĝo estas vere demoraliziga kaj fatala por la artisto, kiu tiel estas trompata pri la propra signifo, kaj ĝi estas fatala por la arto, kiu tiel estas katenita al oficialaj vidpunktoj kaj damnita al la plej sterila meza kvalito ; la plej prudenta por ĝi, (la ŝtaton), estus lasi la manojn de tio. Ekde tiu tago, kiam ĝi lasos en paco nin, ĝi estos plenuminta siajn devojn al ni.
Permesu, sinjoro ministro, ke mi rifuzas la honorigon, kiun vi supozis devi apliki al mi. Mi estas kvindekjara, kaj mi estis ĉiam sendependa, lasu min fini mian vivon en sendependeco ; se mi estos morta, oni diru pri mi : li apartenis al neniu skolo, al neniu eklezio, al neniu akademio kaj antaŭ ĉio al neniu reĝimo, escepte de la libero.
Permesu al mi, sinjoro ministro, per la esprimado de mia konvinko, kiun mi rajtas konatigi al vi, alte estimi vin.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko
Ligo :
Courbet-bildoj
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.