Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio*
puce Kial Vegetara Sekcio en laborista asocio kiel SAT ?
puce Ludoviko Uhland : Vizito de gastejo (rimpoemtraduko)
puce Manifesto de vegetaranoj kaj vegetaĵanoj
puce Thora Goldschmidt : La manĝoĉambro
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Kial Vegetara Sekcio en laborista asocio kiel SAT ?


Ja se aperas al ĉiuj evidente, ke kunestas en SAT Komunista, Liberecana, Ekologia k.a. nete politiktendecaj Frakcioj, Vegetara Frakcio estas io ne same evidenta. Sed jes ja, vegetarismo povas esti ideo politika, plene. 


Rimarkindas, ke vegetaranoj en Esperantio multas, kaj eĉ ekzistas de pli ol jarcento TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), kiu ilin kunigas ĉirkaŭ la temo, kia ajn estas la kialo, do egale ĉu ili vegetaranas pro etikaj, ekologiaj, ekonomiaj, religiaj, gustaj aŭ ajnaliaj kialoj, kaj sendepende kiagrade ili en praktiko mem vegetaras (ĉu ete, ĉu ege, ĉu tute, ĉu tute ne...). Ankaŭ en Vegetara Sekcio estas bonvena ĉiu interesato, sendepende de propra individua principaro kaj praktika dieto. Sufiĉas emo konstrue kunlabori respektante aliulojn kaj la SAT-statuton. Sed do, kadre de SAT, vegetarismo havu alian dimension, ne temu nur pri dieta prefero de individuoj kaj interŝanĝo de receptoj. 

Unue SAT koncernas proletojn, kaj estas klasbatala, emancipcela asocio. Do la publiko celata de la frakcio estas pli-malpli radikalaj progresemuloj.

La sekcianoj unue postulas ke ĉiuj sentkapablaj bestoj, egale ĉu estas homoj aŭ ne, rajtas je plena vivo kun evito de sufero.

La sekcianoj konscias kaj bedaŭras pri la ĝenerala ekspluatado de bestoj, de medioj kaj de homoj. Efektive la kapitalisma pritraktado de la viandindustrio laborigas, poluas, elĉerpas iujn mondregionojn profite al luksemo de iuj, viandindustrio konsistigas nuntempe la plej gravan ekspluatadon de la bestoj far la homoj, tial sindeteni je konsumo de besta karno estas signifa (kaj plene senkosta !) paŝo por forrifuzi tiaspecan ekspluatadon. 

Plenigo de la telero estas la plej evidenta ago, kiu ĉiutage igas nin ĉu komplici, ĉu rezisti kaj kontraŭbatali abomenan situacion de kapitalisme industria fitorturado de miliardoj da bestoj por nia palata kontentigo. 

Kiel frakcio, Vegetara Sekcio de SAT difinas al si kiel unuan celon disvastigi laboristan esperantismon en vegetarismaj progresemaj medioj, kaj varbi esperantistajn progresemajn vegetaranojn al SAT.

Krome kiel unuopaj SAT-anoj, membroj de la Vegetara Sekcio devontigas sin konforme al la statuto kunlabori al kleriga agado en la asocio mem.


Vegetara Sekcio de SAT
Teksto ellaborita kaj akceptita ĉirkaŭ la 87a Kongreso de SAT en Dinano.

Aperis en Sennaciulo n-ro 1313-1314 de novembro-decembro 2014.

Vidu ankaŭ la paĝaron de la Sekcio :
 SAT - Vegetara Sekcio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio