Kiam serĉad’ lacigis min,
ektrovis mi laŭsente.
Pro longa vent-obstin’,
mi velas ĉiuvente.
PS :
Mi tradukis la poemon por Maria Nazaré Laroca, kiu deziris, ke mi traduku ĝin.
Mi persone ne tre ŝatas la verkiston, ĉar li estis tro ofte nur vantulo kaj ventulo, kiu preskaŭ ĉiam verkis neniaĵojn, sed li diris ilin ĉiam eksterordinare sprite, tion oni devas lasi al tiu hamstrorada defetisto. Stilmastro li estis sendube. Ankaŭ vakaj bareloj povas soni kiel la granda Händel, se muzikisto lerte sonigas ilin. Jam kiel junulo mi legis la ĉefverkon Zaratustra de Nietzsche, mi estis fascinita, ja ŝokita, sed jam tiam mi demandis min, sed kion li volis diri per tio ? Kaj kiel li povis verki tiel ankoraŭ post Marks ? Tion mi ne komprenas ĝis nun. Kaj tial mi ĉeokaze relegas lin, li eĉ havas lokon en mia librobretaro proksime de la lito, sed laŭmenmse mi pli kaj pl rifuzas lin.
Ankoraŭ plian kritikon mi devas meti al la fanfaronulo N. : preskaŭ ĉio, kio ne estis bona je mia adorata Jack London (ekz. la superhomo kaj la imagita supereco de la blanka raso), estis fakte kunkaŭzita de la orgojlo de Nietzsche. Ne estis avantaĝo por Jack London, ke N. entute tro impresis lin. Jack London eĉ ne sciis, ke ĉio, kio estas interesa pri Nietzsche, estis ŝtelita de Maks Stirner, ĉar tiu estas la originalo, Nietzsche estis nur ties aĉa kopio. Kaj Stirner ne estus la fascina Stirner, se ekzemple Marks ne estus estinta lia studkolego kaj biereja klubokamarado. Proksime de giganto eĉ nano ĵetas grandan ombron. (HGK)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.