Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce "Liberiga Stelo" al la Verdruĝuloj
puce Antaŭ nia Kongreso (1926)
puce Letero al Lanti koncerne la « Postvojaĝajn pripensojn »
puce Vortoj de k-do E. Lanti

Antaŭ nia Kongreso (1926)

Baldaŭ ĝi okazos, nia VI-a ! Kunvenos SAT-anoj diverssektoraj por priparoli kune la interesojn de nia organizaĵo.

Ĝis nun troviĝis en la tagordoj de niaj kongresoj ĉiam multaj proponoj pri ŝanĝoj, plibonigoj kaj kompletigoj de nia Statuto. En la komencaj jaroj ĉi tio estis necesa kaj utila. Estus ja neverŝajnaĵo, ke ĉe tia fondo ellaboritaj regularoj tuj montriĝus tute taŭgaj kaj perfektaj. Sed nun, Kdoj, sufiĉe ni ŝanĝis.

Ke nia Asocio ne havas dek mil membrojn, ke nia Jarlibro ankoraŭ ne estas impona enciklopedio, ke "Sulo" ankoraŭ ne estas 20-paĝa, ke "S.R." ankoraŭ ne aperas en dikaj volumoj, kelkvorte : ke nia Asocio ankoraŭ ne estas tiel granda, kiel ni volus kaj kiel ĝi devus esti, pri tio ne kulpas nia Statuto.

Tial ĉesu nia ŝanĝemo. Ni klopodu prefere plibonigi niajn taktikojn kaj labormetodojn.

Ni propagandu kaj reklamu nian Asocion sisteme, laŭplane. Samurbaj aŭ samregionaj K-doj kune priparolu la aferon kaj ellaboru laborprogramon. Ĉiu laborista esperantisto devas esti informita pri SAT, pri ĝia laboro, pri ĝiaj organoj. En naciaj esperantaj gazetoj regule ni aperigu artikolojn aŭ anoncojn pri SAT. Ni organizu la vendadon de SAT-eldonaĵoj en la grupoj, ni vendu ponumere niajn gazetojn ktp. Mallonge : ni organizu niajn propagandon. Tiam ni gajnos membrojn kaj abonantojn, tiam nia organizaĵo kreskos kaj plifortiĝos. Dekmilmembra anaro, multpaĝa Sennaciulo, dika, multrubrika, impresa Sennacieca Revuo, ĉiumonata apero de grava libro ne estas fantaziaĵoj, sed efektivigeblaĵoj. Necesas nur ke ni laboru por ĝi.

En tia spirito laboru nia VI-a.

670 (Enschede)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio