Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Peĉakuĉo

Ĉu vi ŝatus prelegi en esperanto-aranĝo, sed neniam kuraĝis ĝis nun ? Por la 86-a SAT-kongreso en Madrido, la organiza teamo celas aranĝi serion da prelegoj kun la formato peĉakuĉo. Tiaj peĉakuĉaj prelegoj estas tre mallongaj, kaj taŭgaj por prezenti koncize konkretajn ideojn.

Se vi celas ĉeesti la SAT-kongreson, ni alvokas vin al partopreno en tiu ĉi singulara programero.

Peĉakuĉo (kiu devenas el japana vorto kun la signifo “babilado”) estas maniero de prezentado tre rapida, en kiu sinsekvo de prelegantoj parolas pri diversaj temoj, dum maksimumo de 6 minutoj kaj 40 sekundoj por preleganto. La kialo de tiu specifa tempo, estas ke oni utiligas po dudek bildojn, kiuj ilustru la temon, kaj kiuj pasas aŭtomate, kun daŭro de po dudek sekundoj ĉiu bildo. Do, prelegantoj havas bildan apogon por la parolado, sed samtempe ili ne povas tro multe plilongigi sian eksplikon, ĉar la limon difinas ekstera proceduro.

Tio havas avantaĝon por la preleganto, ke oni ne devas mem zorgi pri troa strukturigo dum la prelego, kvankam necesas antaŭa provado por bone konduki ĝin. Tio estas des pli avantaĝa por homoj kiuj neniam antaŭe prelegis, aŭ havas dubojn pri sia propra kapablo, ĉu retorika, ĉu lingva. Ĝi ankaŭ estas avantaĝa por la publiko, kiu povos ĝui sinsekvon de interesaj prezentoj en tre rapida kaj dinamika maniero.

Legu plu...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio