Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de decembro 2012
puce La 06an de decembro 2012
puce La 10an de decembro 2012
puce La 17an de decembro 2012
puce La 23an de decembro 2012
puce La 31an de decembro 2012

La 10an de decembro 2012

elŝuti :


Rekviemo エスペラント・牧野三男 2
PDF - 137 kio, 0 x 0 pixels
Rekviemo エスペラント・牧野三男 2
PDF - 137 kio, 0 x 0 pixels
Rekviemo エスペラント・牧野三男 2
PDF - 137 kio, 0 x 0 pixels

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de decembro 2012

La Naŭa Simfonio de Beethoven

Hieraŭ, la 9an de decembro, okazis koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo. Jam post la fino de la dua mondmilito, en Japanio komenciĝis kutimo havi koncerton de tiu simfonio. En mia urbo tiu koncerto komenciĝis en 1973, do la ĉi-jara estis la 40-jara, jubilea koncerto. Tiu simfonio bezonas korusanojn, kiuj kantas en la 4a movimento. Mi estis korusano dum pli ol 20 jaroj kaj el tiuj jaroj mi estis korusestro dum 13 jaroj.
En la lastjara koncerto, aŭskultante la simfonion, al mia kapo venis tute aliaj bildoj, ol en la pasintaj jaroj, nome scenoj el la cunamo, pri kio mi jam skribis en la raporto de la 11a de decembro 2011, tamen ĉi-jare ne ofte aperis tiuj en mia kapo. En la koncerta kajero, en la lasta jaro preskaŭ ĉiuj korusanoj menciis la katastrofon, sed en la ĉi-jara nur unu faris tion. Do certe jam multaj ekpensis, ke la katastrofo estas okazintaĵo de la pasinteco.
Tamen la suferantoj pli kaj plu suferas. Hieraŭ vespere venis telefonvoko de mia amikino loĝanta en la urbo Fukuŝima. Post la tertremo relative granda, kiu okazis la 7an de decembro, ŝi fariĝis denove tre nervoza kaj vizitas la hospitalon. Krome la domo de ŝia forpasinta patro, kiun ŝi luigis al alia homo, difektiĝis kaj bezonas monon por la riparado. Ŝi estas pensiulino kun handikapa filo kaj senedza, do ŝi multe suferas pro manko de mono. Pripensante sian estontecon, ŝi fariĝas tre maltrankvila kaj ne povas dormi bone.
Ŝia amikino, kiu rifuĝis al alia urbo el la urbo Tomioka, najbara de la centralo de Fukuŝima, ne povos reveni al sia hejmo, eble eterne, ĉar ŝia distriko estis agnoskita kiel nerevenebla distrikto pro forta radioaktiveco. Ŝi translokiĝis kelkajn fojojn de unu rifuĝejo al aliaj, kaj nun loĝas en Toĉigi, najbara gubernio de Fukuŝima.
Antaŭhieraŭ s-ino H, kiu translokiĝis al la urbo Morioka el la marborada urbo Kamaiŝi perdinte siajn domon kaj laboron, telefonis al mi. Ŝia filo 15-jara suferas pro koŝmaro pro la cunamo kaj ne povas viziti la lernejon. Ŝi ĉiel volas savi lin el tiu mensa mallumo, kaj volas sendi lin al eksterlando por liberigi lin el terura memoro de la cunamo. La 15an mi iros al ŝia urbo, do tiam ni renkontiĝos kun ŝia filo. Mi opinias, ke Esperanto savos lin.
Hieraŭ multe neĝis en la norda parto de Japanio. Multaj suferantoj vivas en malgranda provizora domo kun manko de sufiĉa enspezo en la malvarma regiono Toohoku.

Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo

S-ino Takadate Ĉieko, kiu loĝas en la gubernio Iŭate, severe damaĝita gubernio, sed mem ne suferis pro la tertremo kaj la cunamo, komencis helpi 130 lernantojn de la komunumo Tooni de la urbo Kamaiŝi. Ŝi daŭre agadas por tio, kaj en tiu ĉi jaro ŝi lanĉis novan projekton : kanti “Rekviemon al viktimoj de la Granda Tertremo de la Orienta Japanio” ne nur en Japanio sed ankaŭ en eksterlando.
Tiu ĉi rekviemo estis versita kaj komponita de la Asocio de eksaj lernejestroj de superaj mezlernejoj en Iŭate. Ĝi havas tre malĝojan verson kun arkaika stilo, do mi ne estis pozitiva pri tiu rekviemo, sed s-ro Makino Micuo, gvidanto de korusoj, loĝanta en Jokohamo, ŝatis ĝin kaj tuj sendis la tekston al s-ro Koniŝi Gaku, fama esperantisto kaj kant-tradukisto, kiu tuj tradukis ĝin kaj resendis al s-ro Makino. Mi lernis de tiuj du gravuloj, kaj decidis partopreni en la projekto.
Hodiaŭ mi kunsendas la verson kaj la muziknoton al vi kun peto, ke en la venonta marto, okaze de la du-jara datreveno de la Tertremo vi organizu koruson en via Esperanto-grupo kaj en aliaj lokoj kaj kantu la rekviemon. La melodion vi povas aŭskulti sube :
 http://www.nicovideo.jp/watch/sm19386293 (nikoniko-filmo)
 http://youtu.be/zvIL_gbTsK4 (YouTube)

Komence ŝi petis min traduki la tekston en la anglan, sed mi rekomendis, ke ni traduku ĝin en Esperanton, kio ebligas nin pli disvastigi la rekviemon. Do por konsoli la animon de la viktimoj, por helpi la suferantojn restariĝi, por batali kontraŭ la atomenergipolitiko kaj por montri al la mondo la grandajn forton kaj kapablon de Esperanto, mi petas vian kunlaboron.

Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo en la Orienta Japanio
trad. KONISI Gaku

1. 

Ho nun skuiĝas montoj
kaj jen bruegas maro.
Ho, parencar’, ho, infanar’
kaj kara amikar’ !
Abrupte sen salut’ foriris vi
senspure de ni.

Obsedas nin la memor’
kaj eltrempas nin malgoj’.
La manojn kunpremu ni
kun kviet’ en la kor’,
por ke restadu en trankvil’
la animoj en Paradiz’.

2. 

Ho nun ŝvebadas nuboj
en blu’ de la ĉielo.
Ho, parencar’, ho, infanar’
kaj kara amikar’ !

Jen Ksitigarbo grace benas vin
per hela ridet’.
Defie intencas ni
rekonstruon de l’ hejmlok’.

Do budhoj subtenu nin,
por ke bela florar’
por ĉiam daŭre garnu ĝin
por ornam’ kaj firma protekt’.

3. 

Ek nun al la projekto
por ni tre grandioza !
Ho, parencar’, ho, infanar’
kaj kara amikar’ !

Per via propra viv’ instruis vi
ekagi al cel’.
En la dektria de mart’
nin atakis tertremeg’.

Ĝin plu transrakontos ni,
ĵuras ni en la kor’.
Do vi animoj en trankvil’
restu pace en Paradiz’.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio