Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio*
puce Kial Vegetara Sekcio en laborista asocio kiel SAT ?
puce Ludoviko Uhland : Vizito de gastejo (rimpoemtraduko)
puce Manifesto de vegetaranoj kaj vegetaĵanoj
puce Thora Goldschmidt : La manĝoĉambro

Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio*

Traduko far SAT-Vegetara Sekcio



Je la 7a de Julio 2012, eminenta internacia grupo de kogna-nervosciencistoj, nervofarmakologoj, nervofiziologiistoj, nervoanatomoj kaj komput-nervosciencistoj kuniĝis en la Universitato de Kembriĝo por reaserti la nervobiologiajn substratojn de konscia sperto kaj rilatajn sintenojn ĉe homo kaj aliaj ne-homaj bestoj. Dum kompara esploro pri tia temo estas evidente malfaciligata pro la malkapablo de ne-homaj bestoj, kaj ofte homoj, klare kaj rekte komuniki pri sia interna stato, eblas aserti la sekvantajn observojn eksplicite :

– La kampo pri esploro de Konscio rapide evoluas. Oni disvolvis abundajn novajn teknikojn kaj strategiojn pri homa kaj ne-homa besta esploro. Sekve, pliaj donitaĵoj rekte disponiĝas kaj postulas periodan retaksadon de pasintaj asertitaj antaŭjuĝoj en tiu kampo. Studoj pri ne-homaj bestoj priskribas, ke similaj cerbaj cirkvitoj, kiuj interrilatas kun konsciaj spertoj kaj perceptoj, povas esti faciligataj aŭ malhelpataj, por aserti, ĉu oni bezonas ilin kadre de la eksperimento. Plie, ĉe homoj, novaj ne-entrudiĝaj teknikoj rekte disponas por esplori la interrilatojn kun konscio.

– La nervaj substratoj de emocioj ne aperas limigitaj en la korteksa strukturo. Fakte, subkorteksaj nervaj retoj ekscititaj dum emociaj statoj ĉe la homo ankaŭ estas gravegaj por estigi emociajn kondutojn ĉe aliaj bestoj. Artefarita ekscito de la samaj cerbaj regionoj estigas similajn kondutojn kaj emociajn statojn kaj ĉe la homo kaj ĉe alia ne-homa besto. Ĉie en la cerbo, kie oni klarigas per instinktaj emociaj kondutoj ĉe ne-homaj bestoj, tie plimulto el la sekvaj kondutoj kongruas kun spertaj emociaj statoj, inkluzive de tiuj internaj statoj pri rekompenco kaj puno. Profundaj cerbaj stimuloj de tiuj sistemoj ĉe la homo povas ankaŭ estigi similajn emociajn statojn. Sistemoj asociitaj kun emocioj koncentriĝas en subkorteksaj regionoj, kie abundas nervaj similecoj. Junaj homoj kaj ne-homaj bestoj sen novkortekso konservas tiujn cerbo-mensajn funkciojn. Plie, nervaj retoj estigante kondutajn aŭ elektro-korpajn statojn por vigleco, dormo aŭ decido, ŝajne aperis en la speci-evoluo frue dum la filuma disiĝo el nevertebruloj, kio evidentas ĉe insektoj kaj cefalopodaj moluskoj (ekz. polpo).

– Birdoj ŝajne prezentas en siaj kondutoj, nervofunkcioj kaj nervologio, imponan kazon pri paralela evoluo de konscio. Oni okulfrape observis kvazaŭ-homajn konsciajn nivelojn ĉe la afrika griza papago. Mamulaj kaj birdaj emociaj interrilatoj kaj konaj retetoj aperas kiel multe pli similaj, ol antaŭe konceptite. Plie, oni malkovris kiel iuj birdaj specioj spertas nervan dorman skemon similan al tiu de mamuloj, inkluzive ROM-an (Rapid-Okul-Movan) dormoskemon, kaj kiel montrite ĉe kastanoto, nervofunkciajn skemojn, kiujn oni konsideris kiel necesigantajn mamulan novkortekson. Specife, pigoj montras rimarkindajn similojn al homoj kaj aliaj homedoj, delfenoj kaj elefantoj, pri mem-rekono en spegulo.

-* Ĉe la homo, la efiko de kelkaj halucinogenoj aperas kiel ligitaj al la konfuzigo de kortikaj ira (feedforward) kaj retroa (feedback) procesadoj. Farmakologiaj intervenoj ĉe ne-homaj bestoj per produktoj, kies efiko ĉe homa konscia konduto estas konata, povas simile misfunkciigi konduton ĉe ne-homaj bestoj. Ĉe homo, indikaĵoj sugestas, ke vigleco estas kunligata al kortika aktivado, kiu ne ekskludas eblajn kontribuojn de sub-kortikaj aŭ inici-kortikaj procesadoj, kiel pri vida vigleco. Indikaĵoj, ke emociaj sentoj ĉe homoj kaj ne-homaj bestoj devenas de similaj subkortikaj cerbaj retoj, liveras plej definitivan pruvaĵon de ia praa emocia eco evolue kunposedata.

-* Ni deklaras la sekvontan : “Manko de novkortekso aperas kiel nemalhelpa al organismo pri sperto de emociaj statoj. Konverĝaj pruvoj indikas, ke ne-homaj bestoj havas nervoanatomajn, nervoĥemiajn kaj nervofiziologiajn substratojn de konsciaj statoj, kune kun kapablo montri intencajn kondutojn. Sekve, la graveco de tiuj pruvoj indikas, ke ne sole homoj posedas la nervologiajn substratojn, kiuj estigas konscion. Ne-homaj bestoj, inkluzive ĉiuj mamuloj kaj birdoj, kaj multaj aliaj estuloj inkluzive polpo, ankaŭ posedas tiujn nervologiajn substratojn.”



Fonto (angle) : http://fcmconference.org/img/Cambri...

Vidu ankaŭ :

* La Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio estis verkita de Philip Low kaj eldonita de Jaak Panksepp, Diana Reiss, David Edelman, Bruno Van Swinderen, Philip Low kaj Christof Koch. La Deklaracio estis proklamita en Kembriĝo (Britio) la 7-an de Julio 2012, en la Konferenco de la Francis Crick Memorial pri Konscio ĉe Homo kaj Ne-homaj Bestoj en la Kolegio Churchill (Universitato de Kembriĝo), far Low, Edelman kaj Koch. La Deklaracion subskribis la partoprenantoj de la konferenco la saman tagon, en ĉeesto de Stephen Hawking, en la Ĉambro Balfour de la Hotelo Du Vin en Kembriĝo, Britio. La subskriba ceremonio estis registrita de CBS 60 minutes.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio