Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de januaro 2012
puce La 17an de januaro 2012
puce La 30an de januaro 2012
puce La 9an de januaro 2012

La 30an de januaro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 30an de januaro 2012

31_1_12

Kvanto de disĵetita cezio

Nun ne multas novaĵoj pri la akcidento mem, sed homoj suferas diversmaniere pro la eligitaj radioaktivaj substancoj.

Ŝtonoj estas malpuraj

Meze de januaro oni detektis fortan radioaktivecon el la betona bazo de apartamentaro en la urbo Nihonmacu en la gubernio Fukuŝima kaj oni konkludis, ke la kaŭzo estas ŝtonetoj miksitaj en betonon. Tiuj ŝtonetoj venis el la urbo Namie proksime de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Tiu ŝtonminejo situas tuj ekster la restriktita 20-kilometra zono, tial la kompanio ekspedadis la ŝtonojn sur la merkaton ĝis la 22a de aprilo 2011, kiam la registaro decidis la pli grandan 30 kilometran zonon kiel « evakuan zonon ». Tiutempe oni bezonis ŝtonojn por konstruado post la tertremo. Neniu antaŭsupozis, ke ankaŭ ŝtonoj estas forte malpurigitaj. La kompanio vendis 5200 tunojn da ŝtonoj al 19 rilatantaj kompanioj, kaj de tiuj cent-kelkdek konstruaj kompanioj aĉetis la ŝtonojn.
Tiu 3-etaĝa apartamentaro estis konstruita en julio. En la ĉambroj oni detektis 1,16 1,24 mikrosivertojn da radioaktiveco, dum ekstere la ciferoj estis 0,7 1,0. Inter marto kaj junio 2011, pli ol mil konstruadoj de domoj kaj apartamentaroj okazis, kaj eĉ tiuj de stratoj kaj lernejaj konstruaĵoj. La registaro komencis esplori la aferon pri 28 ŝtonminejoj kaj merkatiĝo de tie produktitaj ŝtonoj. Multaj loĝantoj havas maltrankvilon, timante, ke iliaj loĝejoj povas esti konstruitaj el tiuj ŝtonoj.

Kiel trakti rubaĵojn, kiuj enhavas cezion ?

Radioaktivaj substancoj falis en marto en la tuta Kantoo-regiono (Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj) kaj malpurigis la teron. En urboj loĝantoj eligas branĉetojn kaj foliojn en sia ĝardeno al la rubejoj, kaj la urboj kolektas kaj bruligas tiujn. Sed en tiuj estas plej multe akumulita cezio, kaj post kiam oni bruligas tiujn, restas cindro kun pli multa cezio. Kien forĵeti tiun cindron ? Antaŭe malgrandaj urboj en la provinco havas sian rubejon en si, kaj transportis la cindron tien, sed nun loĝantoj ĉirkaŭ la rubejo ne volas akcepti tiun cezian cindron. Iuj urboj en kaj ĉirkaŭ Tokio, kiuj ne havas sufiĉe vastan lokon por rubaĵforĵetado, kontraktas kun vilaĝoj en norda Toohoku-regiono pri la akcepto de tiu cindro, sed nun tiuj vilaĝanoj rifuzas tion. Japanio estas malgranda lando kun multaj loĝantoj, tial ne ekzistas lokoj sen homoj.
La urbo Ootaŭara en la gubernio Toĉigi, najbara gubernio de Fukuŝima, kiu antaŭe kolektis hejmajn rubaĵojn du fojojn semajne, nun kolektis nur unu fojon, ĉar la loĝantoj najbare de la rubejo rifuzis la cindron malpurigitan de multkvanto de cezio. Ne nur tiu urbo sed ankaŭ multaj urboj havas similan problemon. Ankaŭ mia urbo havas multkvanton da koto kaj cindro, kiujn oni konservas en provizoraj konservejoj, sed baldaŭ tiuj pleniĝos.
En mia urbo estas lageto en la monto Akaĝi, fama pro fiŝkaptado, sed ĉi-vintre estas mapermesite fiŝkapti pro densa cezio detektita el la fiŝoj. En la norda parto de Japanio abundas cezio ĉie, kaj en la maro, kaj sur la tero, kaj en montoj kaj en niaj korpoj.

La registaro estas ankoraŭ por nukleaj centraloj

La 17an de januaro Komitato pri la sistemo por sekureco de atomenergio diris en la intervjuo, ke la registaro prezentos la leĝprojekton pri la funkciperiodo de la reaktoroj. La 6an de januaro la ministro pri medio jam klarigis, ke reaktoroj finu sian funkcion en 40 jaroj kun escepto. La komitato decidis, ke la registaro permesu plilongigi tiun periodon ĝis 60 jaroj nur unufojon kiel escepto. Kiom plilongigi oni decidos laŭ la konsiloj de la fakuloj. La Ĉambro de informoj kaj materialoj de atomenergio, kiu kontraŭas atomenergian politikon, diras : « Ankaŭ en Usono la regularo pri plilongigo de la reaktora funkciado estas ne strikta, tial povos esti, ke ankaŭ en Japanio tiu escepto estos kvazaŭ la regulo. Oni sciu, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedo por ekzameni kadukiĝon de reaktoroj ».
Ĝenerale en la politika mondo oni faras ĉion, eĉ kontraŭleĝan, pretekstante tiujn esceptojn. Kiam plejparto de la japanoj volas malfunkciigi reaktorojn en la tuta Japanio, submeti tian leĝprojekton estas perfidi ilian esperon. La registaro submetu leĝprojekton, kiu montras, kiamaniere ĝi malfunkciigu reaktorojn plej rapide.

TEPCO proponis plialtigon de elektra tarifo

Jam antaŭe tre arogante la prezidanto de TEPCO deklaris, ke altigo de la elektra tarifo estas rajto de la kompanio kaj ne necesas permeso de la registaro. La 17an de januaro TEPCO publikigis, ke ekde la 1a de aprilo ĝi plialtigos meznombre je 17% la tarifon al grandaj kompanioj kaj vendejoj, kiuj konsumas grandan kvanton da elektro. La kialo estas : « anstataŭ la nukleaj reaktoroj ĝi devas pli laborigi vaporenergiajn centralojn, kaj por tio ĝi bezonas pli da petrolo kun pli da elspezo. Sen la plialtigo de la tarifo ĝi deficitos, kaj fine ne povos produkti sufiĉan elektron ». Ĝi ankaŭ planas plialtigi la tarifon al hejma elektra uzo.
Multaj homoj estas koleraj pro tio, ke TEPCO, ne plenumante sian devon pagi kompenson al la suferantoj, deklaras la plialtigon de la tarifo kiel sia rajto. Per tiu plialtigo, TEPCO povos postvivi, sed dume multaj kompanioj kaj vendejoj povos bankroti kaj la popolanoj pli malriĉiĝos. TEPCO tute ne estas sincera. Ĝi ne havas peksenton pri la akcidento kaj ne agadas honeste por la suferantoj pro la radioaktiveco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio