Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de novembro
puce La 15an de novembro
puce La 17an de novembro
puce La 22an de novembro

La 22an de novembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 22an de novembro

Okinavo estas la plej suda gubernio en Japanio, situanta en la suda maro. Ĝi estis sendependa reĝlando, sed en 1872 Japanio okupis kaj faris ĝin kiel unu el siaj gubernioj. Dum la dua mondmilito Usono atakis la insularon kaj severa batalo okazis tie. Ĝis 1972 ĝi estis okupata de Usono. Ankoraŭ troviĝas multaj usonaj militbazoj kaj turmentas la loĝantojn, sed feliĉe ne ekzistas nuklea centralo. Mi jam aŭdis pri homoj, kiuj fuĝis en tiun insularon, timante radiokativecon disĵetitan en la tuta Japanio krom tiu suda insularo. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi mi trovis jenan artikolon pri tiuj homoj. Mi tradukos ĝin.

“Kelkcent homoj” fuĝis en Okinavon

“Okinavanoj estas tre bonkoraj. Mi jam ne plu povas vivi en Tokio”, diras s-ro Tanimura Ĵin, 38-jara, vestita per la tradicia loka vestaĵo karijuŝi. Li jam loĝas en Okinavo 5 monatojn.
“Venos la fino de Japanio !” Kiam okazis la akcidento en la nuklea centralo Fukuŝima, terurite li fuĝis unue en la sudan insulon Kjuuŝuu kun siaj edzino, filo, frato kaj lia edzino, kaj poste en Okinavon, kun kiu li neniam havis rilaton ĝis tiam. Li diras : “Radioaktiveco estas tute alia danĝero. Oni ne povas vidi ĝin. Venadas al mi diversaj informoj, sed mi ne povas kompreni, kiuj esta veraj kaj kiuj estas malveraj. Pro tio ĝi estas des pli terura”. Li fondis firmaon pri mezurado de radioaktiveco en manĝaĵoj, sed li ankoraŭ ne povas profiti.
S-ino Takenouĉi Mari 44-jara jam agadis pli ol 10 jaroj kontraŭ nukleaj centraloj kaj eĉ tradukis libron pri malaltnivela radioaktiva elmetaĝo. Ŝi diras : “Okazis tiel granda akcidento, sed la registaro diradas, ke nenio danĝera ekestas. Mi ne povas fidi tian registaron”. Post la akcidento ŝi kaj ŝia 2-jara filo ofte fariĝis febraj, kaj baldaŭ fuĝis en Okinavon. Ŝi ankoraŭ havas grandan timon. “Laŭ la interreta informo multiĝas homoj, kiuj malsaniĝis. Gravega afero certe okazos en Japanio”. Ŝi fondis Societon de suferantoj pro malaltnivela radioaktiva elmetaĝo.
Unu el la prizorgantoj de tiu ĉi societo s-ino Janaka Mamiko sentas sin peza kaj laca. Eĉ sidadi estas malfacile por ŝi. Post la akcidento ŝi malsaniĝis kaj translokiĝis al Okinavo, ĉesinte labori en Tokio. Delonge ŝi havis malsanon en la tiroido. Pro tio, post la akcidento, ŝi fermis sin hejme pro la timo al radioaktiveco, sed foje ŝia nazo sangis kaj ŝi suferis pro lakso. Esplorinte pri sia simptomo en la interreto, ŝi fariĝis certa, ke ŝi suferas pro malaltnivela radioaktiva elmetaĝo. Ŝi vizitis 8 hospitalojn, sed ĉiun fojon ŝi estis mokridita de la kuracistoj. Al la demando, ĉu ŝi ne serĉas nur tiajn informojn, kiaj plaĉas al ŝi, ŝi respondis kun tremanta voĉo : “La vero estas en mia korpo”.
Kiom da homoj fuĝis el Tokio al Okinavo ? Oni ne povas diri la ĝustan nombron, sed certe troviĝas kelkcent. Tiuj homoj elektas Okinvon, tial ĉar ĝi estas la plej fora de Fukuŝima kaj tie estas parolata la japana lingvo.
En la intereto aperadas diversaj “veraj informoj, kiujn la registaro kaj amaskomunikiloj volas kaŝi”, kaj troviĝas homoj, kiuj fidas tiujn. Venadas raportoj pri malsaniĝo, sed povas esti, ke homoj atribuas eĉ kutimajn malsanojn al radioaktiveco.
Kial homoj emas dependi de tiuj informoj ? Nakajauĉi Kazuja, profesoro pri risko-psikologio de Universitato Dooŝiŝa en Kioto, diras : “Oni emas fidi informantojn, kiuj havas altnivelan studon kaj sinceran sintenon, kaj ankaŭ pensmanieron komunan kun la informatoj”. Li plu diras : “Komprenoj pri la danĝero de radioaktiveco estas diversaj, ĉar ekonomiaj kaj familiaj situacioj estas tute malsamaj de homoj al homoj. Ni estas ĉirkaŭataj de diversaj riskoj. Oni taksu fuĝon pro risko de radioaktiveco, komparante kun la risko de senlaboriĝo, risko de familia apartiĝo ktp”.
(Verkita de Nakamura Kazujo)

Ŝajnas al mi, ke la supra artikolo ne havas simpation kun homoj suferantaj. La aero kaj la tero estas vere malpuraj pro radioaktiveco kaj homoj povas suferi eĉ pro tre malaltnivela radioaktiveco. La verkinto de tiu ĉi artikolon opinias, ke la homoj aperintaj en la artikolo troige reagas al la “danĝero”. Mankas al ŝi la sinteno batali por malfortuloj, tial mankas al ŝi kritiko al la registaro, la industria mondo kaj TEPCO.
Antaŭ ĉio, ŝi devas postuli de la registaro la veran informon pri la sitaucio kaj kontraŭrimedon por trankviligi la popolanojn. La fakto, ke tia artikolo aperis en la presitiĝa “progresema” ĵurnalo, montras la nunan situacion de la japana socio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio