Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de oktobro
puce La 27an de oktobro
puce La 29an de oktobro
puce Itate, mia revo

La 29an de oktobro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 29an de oktobro

taglibro tertremo

Antaŭ unu semajno venis al mi la maldekstra libro titolita “Jasuo HORI Tertrema Katastrofo de Japanio 2011 Taglibro” eldonita de Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La prezo estas 14 eŭroj. Se vi volas aĉeti tiun libron, turnu vin al SAT aŭ UEA. Mi tre dankas al la redaktantoj kaj la eldonantoj.

Movoj kontraŭ atomenergio
Kvankam la ĉefministro aprobas refunkciadon de la ekzamenataj aŭ haltigitaj nukleaj reaktoroj, ekestas diversaj movoj kontraŭ atomenergio. Hodiaŭ mi raportos pri tiuj movoj.

Fukuŝima
La 20an de oktobro la asembleo de la gubernio Fukuŝima unuanime aprobis la peton, kiu postulas malkonstruadon de ĉiuj 10 nukleaj reaktoroj en la nukleaj centraloj n-roj 1 kaj 2 de Fukuŝima.

Tookai
La 30an de septembro parolis s-ro Murakami Tacuja, la urbestro de la urbo Tookai, en kiu troviĝas la nuklea centralo n-ro 2 de Tookai, kiu nun haltas pro la ekzameno. Li diris jene :
Pro malbonega reago al la akcidento en Fukuŝima, tieaj loĝantoj perdis sian hejmon kaj restas senesperaj. Funkcio de multaj urboj apud la centralo rompiĝis. La ŝtato, kiu agas tre kruele al la loĝantoj, ne rajtas havi nukleajn centralojn. Mi nun klare diras kontraŭ la registaro kaj la industria mondo. Ĉirkaŭ la centralo de Tookai loĝas unu miliono da homoj. En tiu zono ĉu ni rajtas havi nuklean centralon ? Kiamaniere ni povas garantii sekurecon al niaj gefiloj kaj genepoj ? Kiam mi pensas pri la estontecon de nia urbo, mi ne povas havi nebulan kompromison.

Makinohara
La 26an de septembro la asembleo de la urbo Makinohara apud la nuklea centralo Hamaoka en la gubernio Ŝizuoka aprobis la rezolucion pri ĝia eterna haltigo per 11 por kaj 4 kontraŭ. Kvar urboj en la radiuso de 10 kilometroj de Hamaoka inkluzive de Makinohara konsistigas la Konferencon pri sekureco de la nuklea centralo Hamaoka. La rezolucio diras, ke la centralo Hamaoka estu eterne haltigita, ĉar ĝi sidas ĝuste sur la supozata epicentro de Tookai-tertremego certe okazonta en la proksima estonteco.
Se eĉ unu membro de tiu konferenco ne aprobas la refunkciigon de la centralo, la elektra kompanio Ĉuubu ne povas refunkciigi ĝin.

98% deziras haltigon de reaktoroj
La 27an de septembro la registara komitato de atomenergio publikigis rezulton de la enketo pri nuklea politiko. 10189 homoj sendis sian opinion al la komitato inter la 11a de marto kaj la fino de aŭgusto.

 67% : Tuj haltigu la nukleajn centralojn kaj ekuzu recirkuligeblan energion.
 31% : Etapon post etapo haltigu la nukleajn centralojn kaj ekuzu recirkuligeblan energion.
 1,5% : Pli konstruu la centralojn aŭ konservu la nunajn reaktorojn.
 0,5% : Ŝtatigu la centralojn.

La kialoj estas :
 1. Nuklea energio malbone influas la medion.
 2. Japanio estas tertrema insularo.
 3. Ankoraŭ ne estas solvita la problemo de uzitaj nukleaĵoj kaj nukleaj rubaĵoj.
 4. Elektro produktita per atomenergio ne estas ekonomia, se ni inkludas la koston pri la haltigo kaj nukleaj rubaĵoj.

Plano pligrandigi UPZ-on
_ La registara komitato de atomenergia sekureco planas pligrandigi UPZ-on de la radiuso de 8-10 kilometroj al tiu de 30-kilometroj. Tiu UPZ estas mallongigo de Urgent Protective action planning Zone (Urĝa Protekta agplana Zono), kiun IAEA (Internacia AtomEnergia Agentejo) proponas kiel zonon, en kiu oni devas havi urĝan ŝirmrimedon kontraŭ radioaktiveco inter la radiusoj de 5 – 30 kilometroj. En Japanio oni decidis tiun zonon inter 8 – 10 kilometroj radiuse, surbaze de la akcidento en Three Mile en Usono. Nuna UPZ inkludas 44 komunumojn kun 2,05 milionoj da loĝantoj, sed la planata UPZ inkludos 135 komunumojn kun 7,93 milionoj da loĝantoj.
Komunumoj en tiu UPZ rajtas havi kontrakton pri atomenergia sekureco kun la elektraj kompanioj, kaj en tiuj kontraktoj ofte estas ero, kiu malpermesas al la kompanioj funkciigi reaktorojn sen permeso de tiuj komunumoj. Multaj komunumoj, kiuj estos inkluditaj en tiu nova UPZ, kotraŭas la refunkciigon de la reaktoroj, tial tiu grandigo de UPZ estas tre bonvena.

Manifestacioj multiĝas
En 1960-aj jaroj multe okazis manifestacioj en Japanio, sed poste Japanio riĉiĝis kaj homoj ne sentis la bezonon manifestacii, kaj samtempe perfortaj manifestacioj de radikalistoj donis al multaj homoj malbonan bildon pri manifestacioj ĝenerale. Tamen tiu tendenco ekŝanĝiĝis.
Manifestacio de la 19a de septembro kolektis 60 mil homojn, el kiuj, laŭ la organizanto, duono estas ne mobilizita sed memvola. Nek la organizanto nek la polico ne povas antaŭvidi, kiom da homoj kolektiĝos en manifestacioj, ekzemple al la manifestacio en aprilo en Kooenĵi en Tokio kolektiĝis sep mil homoj, dum la polico antaŭvidis du mil partoprenontojn.
Alia tendenco estas, ke organizoj, kiuj antaŭe reciproke kontraŭis, nun ekkunlaboris. En la manifestacio de la 19a de septembro kolektiĝis organizoj socialdemokratiaj kaj komunistaj, kaj eĉ radikalaj.

Manifestacio kontraŭ la nuklea aviadilŝipo
En la haveno Jokosuka najbare de Tokio la usona mararmeo lokas nuklean aviadilŝipon George Washington de tri jaroj. Tiun ĉi regionon povos ataki granda tertremo de magnitudo 6,6 kun la certeco de 6 -11% en la venontaj 30 jaroj. Se okazos tiu tertremo kaj detruos tiun aviadilŝipon, granda katastrofo okazos. La 25an de septembro okazis manifestacio kun la temo “For, nukleaj centraloj ! For, la nuklea aviadilŝipo !”, en kiu partoprenis pli ol 4500 homoj. Tamen tiun raportis nur la ĵurnalo de Japana Komunista Partio, sed ne aliaj komercaj ĵurnaloj, kiuj ofte neglektas demokratiajn movojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio