Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 13an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 13an de septembro

13a de septembro

Homa ĉeno en Tokio, kiu ĉirkaŭis la sidejon de la ministerio de ekonomio.

Amaskomunikiloj estas jam putrintaj

La 11an de septembro okazis diversaj manifestacioj kontraŭ atomenergio, sed grandaj ĵurnaloj Mainiĉi kaj Asahi neniom raportis pri tiuj eventoj. Tiuj du estis relative liberaj, kaj multaj kleraj homoj abonas tiujn, precipe Asahi, sed inter tiuj homoj disvastiĝas malfido al tiuj ĵurnaloj, ĉar tiuj ne raportas pri maldekstraj aŭ kontraŭregistaraj manifestacioj kaj kunvenoj. Ĵurnaloj ĝenerale suferas finance, tial ili pli kaj pli proksimiĝis al la industria mondo kaj dependas de grandaj kompanioj, kiuj pagas multe por la aperigo de siaj reklamoj. Antaŭ la katastrofo neniam aperis artikoloj kontraŭ TEPCO, sed aperis nur artikoloj, kiuj subtenas la atomenergion.
En la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio, aperis jenaj artikoloj pri manifestacioj kontraŭ la atomenergio.
 Tokio, Kasumigaseki : La 11an de septembro okazis Homa Ĉeno kun 1300 homoj, kiuj ĉirkaŭis la sidejon de la ministerio de ekonomio. Ĝiaj sloganoj estis “Ne refunkciigu nukleajn centralojn” kaj “Eblas la mondo sen nukleaj centraloj”. En ĝi 4 gejunuloj komencis 240-horan malsatstrikon.
 Tokio, Ŝinĵuku : 10 mil homoj manifestaciis ĉirkaŭ la stacidomo Ŝinĵuku kun la afiŝtabuloj “Ni ne bezonas nukleajn centralojn”, “Protektu infanojn” ktp.
 Osako : 300 virinoj manifestaciis kun la slogano “Kunlaborante kun virinoj en la mondo, ni realigu senatomenergian mondon, Heredu la bluan ĉielon kaj verdan terglobon al infanoj”.
 Fuĵisaŭa, la gubernio Kanagaŭa : Mil homoj manifestaciis kun la slogano “Paŝu al la estonteco sen atomenergio”.
 Kioto : 1600 homoj partoprenis en la manifestacio “Adiaŭo al atomenergio”.

Kia estas la urbo Iŭaki ?

La 3an de septembro en la paca kunveno de nia distrikto s-ino Tanĵi Sugie intencis paroli pri la situacio de sia urbo Iŭaki, najbara urbo de la nuklea centralo Fukuŝima, sed pro la funebro de sia parenco ŝi ne povis ĉeesti, do anstataŭe, ŝi sendis al ni jenan raporton.

Post la 11a de marto mi ne povas vidi la maron de Iŭaki, kiun mi tre amis. Laŭ la maro de Iŭaki troviĝis sep belaj plaĝoj. Dum la jaro la plaĝoj estis belaj kun diversaj sezonaj koloroj kaj somere multaj homoj venis por naĝi kaj surfrajdi, sed pro la tertremo la plaĝoj malaltiĝis, la maro proksimiĝis kaj timigas min. Grandaj betonaj blokoj, kiuj helpus al la loĝantoj kontraŭ la ondego, rompiĝis kaj sidas en la ĝardenoj de detruitaj domoj.
La granda cunamo englutis la estintecon, estantecon kaj estontecon de la loĝantoj, la nuklea akcidento disĵetis grandan kvanton da radioaktiveco, kaj la kara blua maro transformiĝis en la nigran maron. Kvar monatojn post la katastrofo, jam rubaĵoj malaperis dank’ al la laboro de defendkorpusanoj kaj volontuloj. Sed nun ekestas kvar gravaj problemoj :
 1. Ĉar ĉiuj estis detruitaj per marakvo, ĉie odoras malbonege same kiel putrintaj fiŝoj. Ni ne povus elteni la odoron sen masko eĉ dum kelkaj minutoj. Ni ankaŭ timas la disvastiĝon de epidemio.
 2. El detruitaj malnovaj fabrikoj eliĝis asbesto, kiu difektas sanon de loĝantoj kaj volontuloj, kiuj laboras por forigi rubaĵojn.
 3. Mankas sufiĉe da informo pri la nuklea akcidento kaj pri la procedo por solvi la problemojn. Pro tio homoj diverse komprenas la situacion kaj tio kaŭzas malharmonion inter familioj. Iuj tre timas radioaktivecon, dum aliaj ne tre aŭ tute ne, kaj tio kondukas al kvereloj inter familianoj, kaj plej ekstreme iuj eĉ eksedziĝis. Pro tro malfrua kaj maltaŭga helpoj de TEPCO kaj la registaro kaj pro senbaza malfamo de la produktaĵoj en Fukuŝima, sinmortigoj de terkulturistoj kaj laktistoj 1.3-obliĝis tiun ĉi jaron.
 4. Laboristoj, kiujn TEPCO haste kolektis el la tuta lando por ripari la reaktorojn, amuzas sin vespere en la centra kvartalo de la urbo. La etoso tute ŝanĝiĝis. Nur temas pri mono, virinoj kaj alkoholaĵo. La urbo ekhavis karakteron de du urboj, nome de Okinavo, kie usonaj soldatoj vagas, kaj postatombomba Hiroŝimo, kie homoj timis radioaktivecon.
Kio estas influo de la interna submetado de radioaktiveco al la homa korpo ? Fukuŝima nun estas ekzamenejo de homa korpo kontraŭ radioaktiveco. La memoro de la blua maro sinkis profunde al la fundo de la nigra maro kaj neniam revenas al ni.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio