Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 25an de majo

Intervjuo kun honora profesoro Anzai Ikuroo
Evidentiĝis, ke la nukleaj reaktoroj n-roj 1, 2 kaj 3 atingis la staton de kernofandiĝo. Pri tiu kaj aliaj aferoj, ĵurnaloj diverse raportas relative trankvile, kaj pro tio legantoj emas opinii, ke la akcidentoj pli kaj pli kvietiĝas, sed aliflanke semajnaj gazetoj raportadas terurajn novaĵojn, fotojn kaj antaŭvidojn pri la nuklea infero. Homoj nun ne multe fidas tiel nomatajn specialistojn pri nukleo el famaj universitatoj, kiuj ofte aperis en televido, tial estas malfacile kompreni, kio estas vera. Hodiaŭ mi tradukos intervjuon kun honora profesoro de la universitato Ricumeikan en Kioto s-ro Anzai Ikuroo, kiu aperis en la ĵurnalo Akahata la 22an de majo. Li diplomiĝis en la fakultato de atomteknologio en la universitato Tokio. Li estis kontraŭ la konstruado de nukleaj centraloj, tial li ne estis akceptita en “la vilaĝo de atom-esploristoj”, kiuj subtenadas la nukle-energian politikon de la registaro. Li fondis “Pacoficejon” en la urbo Kioto kaj agadas por demokratio. Jen estas la traduko :

Nuna Stato de la reaktoroj
La elektra kompanio Tokio kaj Subministeria komitato pri nuklea kaj industria sekureco raportas, ke kvanto de eliĝanta radioaktiveco pli kaj pli malmultiĝas, sed en efektiveco la kriza problemo de tiuj damaĝitaj reaktoroj tute ne solviĝis. Ne nur en la reaktoro n-ro 1, sed ankaŭ en n-roj 2 kaj 3, oni ne scias, kio okazis/as al la grandkvanto da uzitaj nukleaj brulaĵoj.
La 30an de marto 16 homoj, kiuj antaŭenpuŝis la nukleenergian politikon kiel gravuloj en la registara komitato pri sekureco de atomenergio, deklaris sian pardonpeton al la popolo kaj publikigis la urĝan proponon. En ĝi ili klarigas jene :
Kernofandiĝo povos fandi reaktor-sekurujon, kio kaŭzos detruon de la funkcion fermi radioaktivecon en la reaktor-sekurujon.
La eventuala hidrogengasa eksplodo povos okazigi grandskalan kaj seriozegan nuklean malpurigadon.
Mi opinias, ke tiu stato ankoraŭ daŭras.

Faru mapon pri la malpurigado
Kvanto de radioaktiveco akumulita en la nukleaj brulaĵoj en la reaktoro estas grandega. La kvanto grandiĝas laŭ la longeco de la funkciado de la reaktoro. Nun tiu radioaktiveco eliĝas eksteren. La 12an de aprilo, kiam la Subministeria komitato pri nuklea kaj industria sekureco konstatis, ke tiu ĉi akcidento estas 7a nivelo laŭ la internacia normigo, same granda kiel tiu de Ĉernobil, ĝi kaj la Komitato pri nuklea sekureco respektive publikigis jene kvanton de radioaktiveco elirinta eksteren :
 370 000 000 000 000 000 bekereloj
 630 000 000 000 000 000 bekereloj
Tiu kvanto estas neimageble grandega. Se tiu kvanto egale estus disĵetita en la tuta Japanio, troviĝus 800000 radioj en 1 kvadrata metro ĉiun sekundon. Se radioaktiveco plu eliĝos eksteren, kion ni faru ? Ni devas prepari evakplanon anticipe.
Oni ofte parolas pri la danĝero de jodo 131, kiu akumuliĝos en la tiroido en la homa korpo, sed eliĝas ankaŭ cezio 137, kiu restos en la tuta korpo, kaj stroncio, kiu akumuliĝas en ostoj, ktp. Oni faru mapon, kiu montras, kie kaj kiom troviĝas kiu radioaktiveco. Tio ne estas malfacila laboro. Sen tia mapo oni ne povos eĉ plani la hejmenrevenon de la loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj.

Kiun energipolitikon ni havu ?
En Japanio troviĝas 54 nukleaj reaktoroj, el kiuj 40 funkcias. La nuklea centralo Hamaoka, kies haltigon la kompanio decidis laŭ la peto de la registaro, ne estos forĵetita. La decido estas nur haltigo ĝis la finaranĝo de kontraŭcunama rimedo, kvankam ĝi staras sur la nesto de la antaŭvidata tertremego.
En la gubernio Hukui troviĝas 15 reaktoroj, kiuj liveras elektron al la urboj Osako, Kobeo, Kioto ktp. en la regiono Kansai. Ĉi tie ekzistas aktiva fendego. Se okazus granda akcidento en tiuj reaktoroj, estos malpurigitaj tiuj urboj situantaj en la radiuso de 100 kilometroj kaj ankaŭ la lago Biŭa, kiu liveras akvon al tiuj.
Pri ĉi-foja akcidento ne nur la elektro kompanio Tokio sed ankaŭ la registaro estas kulpaj, ĉar la nuklea energio estis enkondukita laŭ la ŝtata politiko. Kaj malantaŭ la akcidento estas diversaj problemoj : malbona kapablo de la kontrolado pri la sekureco, blinda kredo al la sekureco de la nukleaj centraloj, nedemokratiaj leĝaro kaj administrado, kaj malakcepto de kritikoj kaj kritikantoj ktp.
Japanio, la tertrema insularo, kiu tute ne estas taŭga por la konstruado de nulkeaj centraloj, ne dependu de tiuj. Ni retiriĝu de la nuklea energio iom post iom kaj direktu sin al ekspuatado kaj disvastigo de recirkuligebla energio kaj energiŝpara vivado. Tio devas esti en la “Granda projekto por la venontaj 100 jaroj”.
(Fino)

En gazetoj ofte aperas fotoj de la detruitaj reaktoraj domoj. En televido oni ne povas vidi detale, sed en tiuj fotoj troviĝas teruraj pejzaĝoj. La domoj estas detruitaj kaj la tegmentoj falis suben pro la tertremo, la cunamo kaj la posta gaseksplodo. Kial la reaktoroj povas esti sendifektaj en tia situacio ? La elektra kompanio Tokio ne volas agnoski tian situacion kaj ĉiam malfrue prenas la taŭgajn kontraŭrimedojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio