Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 01an de majo

Peonio

Letero de esperantistino loĝanta en la urbo Sendai


En la antaŭa letero mi skribis, “Mi rigardis kelkajn defendkorpusanojn serĉi mian malaperintanan parencon en la detruita domo. Dum 3 horoj ili traserĉis la 3 ĉambrojn, elpreninte rubaĵojn kaj eĉ lignojn el pinarboj, sed vane”.
Hodiaŭ mi havas bonan novaĵon. La 23an de aprilo edzino de la malaperinto reordigis la banejon en la unua etaĝo kaj vidis lian piedon sub rubaĵoj. Mi estas ĝoja. En la kamparo ankoraŭ restas tie kaj ĉi tie difektitaj aŭtomobiloj.

Por mi, kiu loĝas ekster la damaĝitaj gubernioj, la uzo de vortoj “bona novaĵo” kaj “ĝoja” por morto estas tre strangaj, sed por suferantoj trovi malaperintojn nun estas en la kategorio de “bona” kaj “ĝoja”.

La 49a Tago por mortintoj
Laŭ budhismo, mortintoj piedepaŝas dum la unuaj 7 tagoj al la rivero Sanzu, kiu fluas inter la homa mondo kaj la alia mondo, trapasas la riveron kaj celas la mondon de Budho. Tamen la posta vojo ne estas glata. Ĉiun sepan tagon ili devas ekzameniĝi pri siaj malbonaj kondutoj dum sia vivo : mortigo, ŝtelado, mensogado, adultado kaj intrigado. Post kiam ili pentas kaj pardonpetas pri siaj malbonaj agoj, estas permesite al ili eniri en la mondon de Budho en la 49a tago. Ĝenerale en tiu tago oni metis cindron de la mortintoj en la familian tombon. Tial la 49a Tago estas tre grava por mortintoj kaj ankaŭ por iliaj familianoj Por la mortintoj en la katastrofo, la 28a de aprilo estis ilia 49a Tago.
Okazis le ceremonion de la 49a Tago por la 84 mortintoj (74 el 108 lernantoj, kaj 10 el 13 instruistoj) en la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki, Mijagi. Tuj poste malaperinta lernantino Kanoo Ai (12-jara) estis trovita inter rubaĵoj akumulitaj en la najbara templo. Kun larmoj ŝia patro kunportis la kadavron hejmen. Li diris : “Eĉ unu tagon aŭ du tagojn ni volas esti kun ŝi hejme”.
En ĵurnaloj aperis raportoj kaj fotoj de tiu 49a Tago. Multaj homoj, kiuj perdis siajn familianojn, profitis tiun tagon kiel rekomencan tagon por la nova vivo.

Handikapaj homoj
Eĉ por ordinaraj homoj loĝi en rifuĝejoj dum multaj tagoj estas ne tolereble. Por handikapaj homoj la situacio estas pli malbona.

Alergiaj homoj
17-jara lernantino havas alergion pri faruno kaj konkulaĵoj. Ŝi rifuĝis en rifuĝejon en la urbo Rikuzen-Takada, sed alportitaj manĝaĵoj estis ĉiam panoj kaj nudeloj. Ŝi atendis kelkajn tagojn, sed la situacio ne ŝanĝiĝis. Sen alia elekto ŝi prove manĝis panon, kaj aperis juko sur la korpo kaj suferis multe. Poste ŝi ricevis rizbulojn el alia rifuĝejo. Fine de marto ŝi aŭdis voĉon : “Ĉu ne troviĝas homoj kun alergio ?” Kunportis manĝajojn membro de Rondo Lakto por alergiaj geknaboj en Morioka. Laŭ la esploro de la ministerio 10% de la beboj, 5% de la infanoj kaj 1-2% de la tuta loĝantaro havas alergion pri manĝaĵoj.
Laŭ enketo de la ĵurnalo Mainiĉi, lakton kaj manĝaĵojn por alergiuloj respektive nur 4 gubernioj kaj 9 gubernioj rezervas. La buroo de fajrobrigado respondeca pri tiu afero eĉ ne enketis pri tio, dirante : “Ni rekomendas, ke la gubernioj rezervu tiujn manĝaĵojn, sed ili respondecu pri la eroj kaj la kvanto de rezervaĵoj, krome ni ne havas rajton ordoni tion al ili. Nuntempe ni ne havas iun planon pri manĝaĵoj por alergiuloj”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 24an de aprilo)

Aŭtismuloj
19-jara knabo Yoŝida Ren suferas pro aŭtismo (malbona kapablo kontakti aliajn homojn). Antaŭ la tertremo lia patrino Humiko akompanis lin ĉiun tagon al la najbara superbazaro por trejni lin bone rilati al ĉirkaŭaj homoj. Komence li foje panikiĝis, sed vendistoj kaj klientoj amikiĝis kun li kaj li alkutimiĝis al tiu situacio, sed tiu cunamo rabis al ŝi kaj ŝia filo tiun superbazaron. Kiam li rifuĝis al la gimnastikejo, li kuradis kaj ĝenis aliajn homojn, kaj estis skoldita, sed li ne komprenis la kialon kaj panikiĝis. Lia patrino Humiko retenis lin per lanaĵkovrilo, pro tio post kelkaj tagoj li fermis sin kaj ne eliris el tiu kovrilo. Nun ili loĝas en la domo posedata de la kompanio, por kiu ŝia edzo laboras. Ŝi supozas, ke ne malmultaj aŭtismuloj havas malfacilon en rifuĝejoj.
Kiam la ĵurnalo Asahi raportis pri ŝia sufero la 22an de marto, multaj proponis disponigon de sia neuzata domo al tiuj suferantaj familioj. Certe estas ne malmultaj familioj, kiuj havas malfacilon pri sia aŭtismaj gefiloj, sed la problemo ne estas bone videbla.
(la ĵurnalo Asahi, la 26an de aprilo)

Spertoj de mia amikino, kiu havas aŭtisman filon
Mi havas amikinon en Hukuŝima, kiu havas 35-jaran aŭtisman filon. Ŝi rakontis jene al mi :


Ĉiun tagon mia filo vizitas handikapitejon. Kiam okazis la tertremo, ĉiuj tuj kaŝis sin sub la tablojn, ĉar ĉiun monaton ili trejnas sin kontraŭ tertremoj. Do feliĉe ne okazis tre grava afero.
Tiun nokton multaj homoj en mia apartamentaro tranoktis en sia aŭtomobilo ektere pro la timo al la denovaj tertremoj, kaj ankaŭ ni estis invititaj, sed mi ne povis akcepti tiun bonkoran proponon pro mia filo. Aŭtismaj homoj facile panikiĝas en nekutima situacio, tial al mia filo loĝi en tia loko tute ne eblis.
Lia handikapitejo fermiĝis dum la sekvanta semajno pro manko de elektro. Mi diris tion al mia filo, kaj tiu akceptis ĝin, sed poste li vundis sin, batante sin per pugno, por ke li akceptigu al si tiun ŝanĝon de la vivritmo. Aŭtismaj homoj agadas laŭ la fiksita ordo, ili ne povas facila adaptiĝi al ŝanĝoj pri tempo kaj loko. Tial se li loĝus en rifuĝejo, li kuradus kaj kriadus en paniko. Ni neniam povus loĝi en rifuĝejo kun aliaj homoj.
En marto lia handikapitejo fermiĝis entute 3 semajnojn pro gripo kaj la tertremo. La antaŭa registaro de Liberala Demokratia Partio decidis pagi subvencion al handikapitejo nur por la periodo, kiam ĝi akceptas vizitantojn, pro kio nun ĝi havas financan malfacilon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio