Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 07an de aprilo

Forpasintoj vivu pace en la budha paradizo

Ekde frumateno oni komencis pumpi nitrogenon en la reaktoron n-ro 1. Tiu reaktoro estas plena de hidrogeno kaj oksigeno, kio povos kaŭzi eksplodon. Por malhelpi tion, oni pumpis nitrogenon.

Oni komencis serĉi malaperintojn en la 20-kilometra zono de la nukleaj reaktoroj. En la gubernio Hukuŝima estas 3900 malaperintoj kaj oni supozas, ke la plejmulto estas en tiu zono. Hodiaŭ 200 policanoj ŝirmitaj per kontraŭradioaktiveca vestaĵo serĉis en la rando de tiu zono.

13600 loĝantoj en la zono inter 20-30 kilometroj de la nukleaj centraloj estis evakuintaj sian domon laŭ la rekomendo de la registaro, sed nun pli ol 20000 revenis. La kialoj estas
 30% : pro malfacila vivo en rifuĝejo
 28% : pro la laboro
 14% : pro timo pri ŝtelado
*oni rajtis elekti plurajn respondojn.

Multe suferas maljunuloj
La 4an de aprilo la polico en la gubernio Gunma (mia gubernio) publikigis, ke 4 rifuĝintoj 73-102-jaraj kaj unu 54-jara mortis dum la 22a-31a de marto. Ili estas transportitaj el la gubernio Hukuŝima. Ili havis malsanon kaj eble pro la streso aŭ nesufiĉa kuracado ili mortis. Nun en hospitaloj en Gunma estas 168 homoj.

Toohoku estas la plej maljunulara regiono
Japanio estas maljunulara lando. Evoluo de la maljunularo estas senprecedenca eĉ en la mondo :

Kresko de maljunula loĝantaro (%)

1950 1970 1985 1990 1995 2000 2008
4,9% 7,1% 10,3% 12,1% 14,5% 17,3% 22,1%

En 2007 la loĝantaro konsistis el 13.5% de 0-14-jaruloj, 65% de 15-64-jaruloj kaj 21.5% de 65-jaraj aŭ pliaĝaj homoj.

La regiono Toohoku estis la plej malriĉa regiono. En Edo-epoko (antaŭ la 19-jarcento) ofte okazis malsategoj pro malvarma klimato. Ĉirkaŭ la jaroj de la Granda Ekonomia Krizo en 1929 oni vendis eĉ siajn filinojn al bordeloj en Tokio. Post la dua mondmilito la regionoj ekspedis malmultekostajn, junajn laboristojn kiel “orajn ovojn” al fabrikoj en progresantaj Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj. Lastatempe la tuta Japanio prosperis, sed ankoraŭ tiu regiono estas stagnanta kaj bonaj laborlokoj mankas al junuloj. Pro tio multaj forlasas sian hejmlokon por labori en Tokio. Ĝenerale en provincaj urboj kaj vilaĝoj procentoj de maljunuloj estas pli altaj ol en grandaj urboj, do des pli en kamparaj kaj havenaj urbetoj en la regiono Toohoku. Tial en la listo de mortintoj pro la cunamo estas multaj maljunuloj.

Postvivantaj maljunuloj
Post la cunamo kiel tiuj maljunuloj vivas ?
En la maljunulejo Kooĵu-en en la urbo Rikuzen-Takada, kie loĝis 110 homoj antaŭ la tertremo, akceptis 200 rifuĝintojn. Antaŭe estis 165 prizorgantoj, el kiuj 7 mortis kaj 6 malapers. 56 perdis sian domon kaj loĝas kune kun la rifuĝintoj. Nun en la ĉambro por du homoj loĝas 4. Pro manko de akvo oni vestis eĉ relative sanajn maljunulojn per vindaĵo. Pro tio tiuj perdis sendependecon kaj pli malfortiĝis. Prizorgantoj estas lacaj, sed ili ne plendas, ĉar ĉiuj nun suferas kaj prizorgi estas ilia devo.
En la maljunulejo Macubara-en en la sama urbo, loĝas 190 maljunuloj demencaj kaj malsanaj, kaj tien venis aliaj 15 maljunuloj. El 50 prizorgantoj 5 perdiĝis. En maljunulejoj prizorgantoj devas alterne labori tagnokte, kaj ili nun eltenas tiun malfacilon. Prizorgo estas necese ne nur por maljunuloj, sed ankaŭ por la prizorgantoj.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 2an de aprilo)

La maljunulejo Takamacu-home en la urbo Minami-Sooma situas en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo. La estro decidis evakui la urbon kun 68 loĝantoj 64-106-jaraj, kaj fine trovis Ferian Vilaĝon Haguro en la urbo Curuoka, gubernio Jamagata. Nun 11 homoj, perdinte 3 kolegojn, zorgas pri tiom da maljunuloj. Ili devas ŝanĝi vindaĵojn tagnokte kaj prizorgi demenculojn, kiuj vagas aŭ fekas ie kaj iam ajn. Dume unu mortis kaj du enhospitaliĝis. La loĝkosto tie, tamen, estis tiel granda, ke la estro decidis plu transloki la maljunulojn. 16 restis en alia maljunulejo en Curuoka kaj la aliaj 49 atingis la novan loĝejon en la urbo Minami-Uonuma, la gubernio Niigata, post 5-hora busvojaĝo.
(la ĵurnalo Asahi la 3an de aprilo)

Laŭ la leĝo por savi suferantojn pro naturaj katastrofoj, oni povas uzi hotelojn senpage kiel provizorajn loĝejojn. La turisma buroo jam rezervis hotelĉambrojn por 120 mil homoj. Ĝi sendis tiun informon al la koncernataj urboj la 24an de marto, sed tiuj estas tro okupitaj por sendi la informon al la subaj instancoj kaj maljunulejoj.

Mia patrino 93-jara ĉiam diras, ke morti bone estas malfacile. Legante artikolojn pri maljunuloj vivantaj en malfacilo, mi demandas min, kiuj estas malpli malfeliĉaj, ĉu mortintoj en la cunamo aŭ ĉu postvivantoj en rifuĝejoj. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi aperis jena voĉo : Mia patrino 70-jara komence estis ĝoja savite, sed dum la pasintaj kelkaj tagoj ŝi estas melankolia, dirante, ke prefere mi mortus en la cunamo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio