Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 02an de aprilo

Venis printempo ! Vekiĝu !

Hodiaŭ ni havis Esperanto-kunsidon Mi aŭskultis tertreman sperton de s-ino Jazaki, kiu provizore translokiĝis el Hukuŝima. Mi ne multe surpriziĝis pro ŝia rakonto, ĉar mi jam multe vidis terurajn bildojn en televido, tamen rakonto de s-ino Jamamoto, kiu loĝas en la urbo Ŝibukaŭa en mia gubernio, multe surprizis min. Ŝi loĝas en la loĝkvartalo konsistanta el 300 domoj. Laŭ ŝi la tegmento de 100 domoj estas damaĝitaj. Iuj domoj estas eĉ kliniĝintaj kaj jam ne loĝeblaj. Nun tiuj domoj estas kovritaj per blua plasta tuko. Mi opiniis, ke en mia gubernio okazis preskaŭ neniuj damaĝoj, sed tio ne estas la fakto.

Nukleaj reaktoroj
Estis nur malgranda artikolo pri la damagtaj nukleaj reaktoroj. La situacio ne boniĝis. Ili estas ankoraŭ en la kriza situacio, sed pro ĝia malbone stabila stato estis ne notinda novaĵo.

Tritaga granda operaco
Hieraŭ komenciĝis tritaga granda operaco de la defendkorpuso kunlabore kun la agentejoj de polico, de fajrobrigado, de mara sekuro kaj la usona armeo por serĉi malaperintojn laŭ la bordo de la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima. Oni mobilizis la plej multajn homojn por tiu operaco ; 18000 el la defendkorpuso, 7000 el la usona armeo kaj aliaj. Oni uzas 120 aviadilojn kaj helikopterojn kaj 60 ŝipojn inkuzive de la usona nuklea aviadilŝipo Donald Regan kaj la japana eskortoŝipo Hjuuga. Hieraŭ oni trovis 17 kadavrojn.
Oni serĉas precipe laŭ la marborodo de Iŭate, ĉar tie estas multaj malgrandaj golfoj kaj restas inunditaj lokoj. Oni trovis tiujn 17 malaperintojn en tiuj lokoj.

Lacaj korpusanoj
Post la katastrofo la defendkorpuso mobilizis pli ol 100 mil anojn, duonon de la tuta anaro, al la damaĝitaj gubernioj. Jam pli ol 20 tagoj pasis kaj sub la malbona kondiĉaro ili certe estas tre lacaj. Plejparto estas junuloj, tial des pli havas streson pri tiu severa laboro. Komence kadavroj estis novaj, sed nun multaj jam estas difektitaj kaj malbonodoraj. Estas malfacile al ili alkutimiĝi al tia situacio. En trupoj vespere okazas kunsido por liberigi ilin el la afliktaj spertoj dum la tago per la interparolado inter ili kaj la supruloj. Jam unu korpusano en siaj 50-jaroj mortis la 1an de aprilo. La kaŭzo ne estas publikigita.

Popolanaj sintenoj al la defendkorpuso
Alia afero pri la defendkorpuso estas, kiamaniere la japanoj nove akceptos ĝin. Jen estas la historieto :
 1. En la japana konstitucio ĝia naŭa artikolo tekstas :

Artikolo 9 : La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas militon kiel rimedon de ŝtatpotenco kaj minacon per armforto aŭ ĝian uzon por solvi internaciajn konfliktojn.


 2. Por realigi ĉi tiun celon, ĝi neniam posedas teran, maran, aeran kaj aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas la militrajton de la regno.

Post la japana moderniĝo en 1868 Japanio pli kaj pli fortigis sian armeon, minacadis kaj invadadis aziajn landojn kaj fine okazigis la Azia-Pacifikan Militon. Post la milito Japanio sincere kritikis sin kaj deklaris tiun konstitucion. Tamen tuj post tio okazis malvarma milito inter Usono kaj Sovetunio, kaj Usono volis, ke Japanio posedu armeon por subteni la usonajn militojn, tamen la konstitucio malhelpis. Tial la registaro subtenata de Usono fondis “defendkorpuson”, similan al la armeo sed ne armeo mem, kaj pli kaj pli multe epikis ĝin per usonaj armiloj. Multaj opinias, ke ekzisto de la defendkorpuso estas kontraŭ la konstitucio kaj ne aprobas ĝian ekziston, nek fortiĝon.
Dum la pasintaj 60 jaroj Japanio neniam militis, do la defendkorpuso neniam engaĝiĝis en milito kaj korpusanoj neniam batalis en batalkampo. Ili trejnas sin kontraŭ la eventualaj invadoj, sed tia bildo malofte aperas en televido. Ili aperas kiel savoteamanoj, nur kiam okazas tertremoj, inundoj terfaloj ktp. Ĉi-foje sen la defendkorpuso kaj ĝiaj anoj oni ne povus tiel efikece savi suferantojn kaj serĉi malaperintojn. Kiel influos tiu fakto al la sinteno de popolanoj al ĝi ?

Usonaj helpoj
La usona armeo nomas tiun operacon “Tomodaĉi-operaco” (Amiko-operaco) kaj multe helpas nin. Mi devus danki Usonon, sed mi ne povas tiel naive danki ĝin. Ĝi uzas Japanion libere kvazaŭ sian propran militbazon. Ĝi enhavenigas nukleajn aviadilŝipojn, flugigas avidilojn kun granda bruo kaj okupadas grandan terenon de Okinavo kiel sian bazon. Al tiu kvazaŭa invadanto la japana registaro pagas grandan sumon da mono kiel afablan helpon. Al mi ŝajnas, ke Usono profitas tiun katastrofon por pli agnoskigi al ni sian ekziston en Japanio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio