Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1-a kongresa bulteno
puce Fakkunvenoj kaj frakcikunvenoj
puce Soci-politikaj forumoj ktp.
puce 2-a kongresa bulteno
puce Postkongreso 06.08 – 10.08.2011
puce 3-a kongresa bulteno
puce Kongresa programo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2011
puce Raporto pri la Sat-kongreso el Radio Aktiva
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Gazetartikolo 2011

2-a kongresa bulteno

elŝuti :


Aliĝilo
PDF - 369.2 kio, 0 x 0 pixels

84-a SAT-KONGRESO
SARAJEVO 30.07 – 06.08.2011

Temo : Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno

KONGRESURBO

 la ĉefurbo de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino
 la urbo de KULTURO kie renkontiĝas la Oriento kaj
la Okcidento
 la urbo de RELIGIO kie kunekzistadas je distanco de nur cent metroj ĉefpreĝejoj de kvar grandaj mondaj religioj – « la eŭropa Jeruzalemo »
 la urbo de moderna eŭropa HISTORIO en kiu la atenco en 1914 komencigis la unuan mondmiliton kaj la sieĝo en 1992-1995 finis tragikan flankon de la 20-a jarcento
 la urbo de TURISMO kun multaj vizitindaj monumentoj,
tre pitoreska malnova urbo kaj la bela ĉirkaŭaĵo.

KONGRESEJO

Hotela komplekso TERME en Ilidža (Iliĝa), pitoreska urboparto de Sarajevo, la plej populara loka ripozejo, basenoj kun fluanta kaj termala akvoj, granda parko, aleo-promenejo 4 km longa al fonto de la rivero Bosna, termofontoj, scenejo.

LOĜADO

En la hotela komplekso je dispono estas hoteloj TERME, Hungaria, Hercegovina, Austria kaj Bosna, ĉiuj kun 1-litaj kaj 2-litaj ĉambroj, necesejo, duŝejo, televido, basenoj kun termala akvo, saŭno, masaĝo, sportejoj, ambulatorio, frizejo.

La hoteloj „Hungaria“ kaj „Hercegovina“ sufiĉe imponaj, vilaecaj kaj malpligrandaj, en kiuj kutime loĝas altnivelaj gastoj (diplomatoj, manaĝeroj, steluloj sportaj, muzikaj kaj kulturaj, ktp.), konstruitaj dum la Aŭstro-hungaria epoko – la ĉambro estas pli komfortaj.

Hotelo „Terme“ konstruita dum socialisma Jugoslavio havas iom aliajn normojn – ĝi estis fakte destinita esti kuracbanejo por diversaj malsanoj al kio ĝi ankaŭ nun parte servas.

Manĝoj estas sur principo de t.n. sveda tablo (je dispono sur tablo estas pluraj manĝaĵoj kaj ĉiu elektas por si mem specon kaj kvanton).

LOKAJ EKSKURSOJ

 D1-Urbovizitado- promenado tra jarcentoj, Malnova parto de Sarajevo.

 D2-Milita tunelo

  • la tunelo fosita en 1993 sub flugejo de la sieĝita urbo.

 D3-Bosniaj piramidoj - sensacie, en Visoko je 30 km de Sarajevo estas malkaŝitaj antikvegaj piramidoj !!!

 D4-Promenado al fonto de la rivero Bosna

  • aleo-promenejo 4 km longa, ebla veturado per fiakro.

TUTTAGAJ EKSKURSOJ

 T1- Mostar - pitoreska urbo kun simbola Malnova Ponto
sub protekto de Unesko ; lunĉo en Blagaj, spiritejo de
derviŝa ordeno ĉe fonto de rivero Buna.

 T2- Srebrenica – tipa bosnia urbeto konata pro
arĝentminej kaj sanigaj banejoj ; famiĝis en 1995
pro unua genocido en Eŭropo post la dua mondmilito ; poste vizito al urbo Tuzla.

Se vi ne jam aliĝis, elŝutu la aliĝilon k resendu ĝin plenigita al la OKK.

Por elŝuti la aliĝilon alklaku ĉi liglion :

 http://satesperanto.org/IMG/pdf/sat...

aŭ rekte la bildon ĉi suban.

ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO (OKK)

Aliĝilo

Poŝtadreso :

84-a SAT-KONGRESO
Pf. 452
Kralja Tvrtka 19
BA-71000 SARAJEVO
Bosnio kaj Hercegovino
Telefono : +387 33 205 487
Telefakso : +387 33 205 487

Retadresoj :

www.esperanto.ba
www.satesperanto.org
info ĉe esperanto.ba
satkongreso ĉe esperanto.ba
programkontribuantoj : satprogramo ĉe esperanto.ba

fetah.zvirac ĉe energoinvest.com
senad.colic ĉe esperanto.ba

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio