Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce A meeting-place for workers and progressive people where nationality doesn’t matter
puce Déclaration du 82e Congrès de SAT
puce Declaration of the 2009 SAT Congress
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2009
puce Deklaration des SAT-Kongresses 2009
puce Ein Treffpunkt für Arbeiter und fortschrittliche Menschen fernab vom nationalen Mief
puce Fotaro k kongresaj registraĵoj ĉe Ipernito
puce Gazetartikolo 2009
puce Helpo al migrantoj en Italio
puce Mi elektis Milanon
puce Tuj aliĝu al la Milana kongreso 2009
puce Une rencontre anationale de travailleurs et progressistes
puce Unuafoja kongresano

Kongresraporto

Unuafoja kongresano

Ancxjo250

Pasis pli malpli unu monato ekde la fino de la 82a SAT-kongreso, okazinta en Milano, Italujo.

Por mi la sperto partopreni ĝin estis tute aparta, ĉar mi samtempe estis kaj kunorganizanto (kvankam en ne formala maniero) kaj unuafoja kongresano ; kaj plie temis pri mia unua rekta sperto de la SAT medio, tial ke mi estas relative freŝbakita SATano, kaj tial ke ĝis nun ĉio, kion mi konis pri SAT, estis simple tio, kion mi legis en Sennaciulo kaj en la Sennacieca Revuo.

La SAT-kongreso surprizigis min pro du ĉefaj kialoj.

Unue, antaŭkongrese mi iom timis ke ni spertos organizajn malfacilaĵojn kaj neantaŭviditajn problemojn, kiel kutime okazas kiam oni organizas kongresojn aŭ renkontiĝojn de multaj homoj ; tamen ĉio iris rimarkinde glate, kaj mi havis la tre plaĉan impreson ke la kongreso mem estis vivigita de ia kapablo sinorganizi, danke al la laboremo kaj kunlaboremo de la unuopuloj, kiuj surprenis sur siaj ŝultroj la kunsidlaborajn taksojn, kaj danke al la aktiva partopreno en la diskutadoj fare de preskaŭ ĉiuj kongresanoj.

Due, antaŭkongrese, kaj pli frue antaŭ mia aliĝo al SAT, la legado de la SATa Statuto donis al mi la malpravan impreson, ke la decidorganoj, la strukturiĝo, la funkciado de la Asocio estas io esence burokrata kaj peza, kaj ke la celata desuba demokratio estas neatingebla pere de tiu (maltrafe supozata) burokrateco ; kia surprizo, do, kiam mi rekte spertis kiel bone funkcias la diskutadoj kaj la decidoprocezoj dumkongresaj ; kiel plaĉe esti konstati, kiel homoj, kiuj ja havas opiniojn kontraŭajn inter si, vere sukcesas kundialogi, atente prikonsiderante unu la pensojn de sia kontraŭulo, fine atingante kundecidojn !

Tre plaĉe estis por mi konstati, plie, kiel la kleriga kaj maldogmiga celo de SAT estas vere bone plenumebla pere de la rekta kunbabilado kaj kundiskutado dum la Kongreso. Fakte oni ne nur multe diskutis, en demokrata kaj kunlaborema etoso, pri la organizaj kaj/aŭ internaj aferoj de la Asocio (atingante la finan komunan verkon de la Gvidrezolucio kaj de la Deklaracio), sed ja vere, laŭstatute, oni sukcesis informi unu la alian, klerigi/kunkleriĝi, per komparado de malsamaj opinioj kaj ideoj, en etoso de respekto kaj scivolemo.

Do, mi feliĉe malkovris ke la desuba, “horizontala” (kiel oni diras en la itala), partopreniga demokratio de SAT ne estas io nur revata en la vortoj de la Statuto, sed estas io, kio vere funkcias en la realo.

Por mi la kongreso vere estis tre laciga : tial ke mi ĉiutage irrevenis de kaj al ne tro proksima urbeto, mi neniam sukcesis dormi pli ol po 5 horojn nokte, dum la tuta semajno. Plie, tial ke mi intencis pretigi riĉan dokumentaron pri la tuta kongreso (per granda fotaro kaj per sonregistrado de plejeble multaj kunvenoj kaj prelegoj), mi sekvis atente ĉiun debaton kaj ĉiun debatan frazon – krom du debatojn, kiujn mi ne sukcesis partopreni. Tio ja estis laciga, kaj mi nur povas imagi kiom pli laciga estis la vere peza laboro de la sindonemaj protokolistoj kaj propon-komisionanoj, kiuj faris bonegan laboron por ni ĉiuj.

Nu, mi do spertis tion, ke SAT-kongresano, kiu vere serioze volas kongresumi (kaj la granda plejparto ja faris tion), ne “ferias” kiel en aliaj kongresoj, sed ŝi aŭ li ja intense laboras, kaj kore kaj mense, kvankam ja temas pri laborado plaĉa.

Post unu monato ekde la fino de la Kongreso, mi ankoraŭ povas senti la nostalgion pri tiel riĉaj tagoj, kaj ankoraŭ staras antaŭ miaj okuloj la bildo de la homo, kiu simbolas al mi la tipan partopreneman SAT-anon : Gary-n, kun sia nemalhavebla kajero en kiu li notas ĉiun gravan ideon aŭ punkto kiu naskiĝas el la kundiskutadoj, kiu havas mirigan kapablon aŭskulti la opiniojn de la aliuloj, kiu ĉiam sukcesas ĝisfunde pripensi kaj pripensigi, diskutante afable kaj racie.

Dankon do al ĉiuj SATanoj ! Dankon al SAT !

Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano).

El Sennaciulo, septembro-oktobro 2009

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio