Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)
puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)
puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando
puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...
puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ
puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj
puce Marteno Lutero King : Revon havas mi
puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,
puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)
puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo
puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)
puce T-ĉemizo Internacia solidareco
puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?
puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)


Deklaro de la fama greka komponisto Mikis Teodorakis pri la kontraŭkomunisma memorando de la Konsilio de Eŭropo


Ateno, 22a de decembro 2005.


La Konsilio de Eŭropo decidis ŝanĝi la historion. Tiu volas distordi ĝin, konfuzigante la agresantojn kun iliaj viktimoj, la heroojn kun la krimuloj, la liberigintojn kun la konkerintoj, la komunistojn kun la nazioj.


Ĝi konsideras, ke la plej gravaj malamikoj de la naziismo, tio estas, la komunistoj, estas krimuloj, kaj eĉ egaligas ilin al la nazioj ! Kaj ĝi maltrankvilas kaj protestas nun ĉar, dum la nazioj estis kondamnitaj de la internacia komunumo, nenio okazis ankoraŭ al la komunistoj. Tial, oni proponas fari tiun kondamnon dum la plena kunsido de la Konsilio de Eŭropo, inter la 24-a kaj la 27-a de januaro. La Konsilion maltrankviligas, ke « la publika konscio kontraŭ la krimoj, farataj de la komunismaj reĝimoj, estas tre malforta ». Kaj ankaŭ, ke « la komunistaj partioj estas leĝaj kaj aktivaj en kelkaj landoj kaj, foje, ili ne distanciĝis el tiuj krimoj ».

Alivorte, la Konsilio de Eŭropo antaŭanoncas la estontan persekutadon kontraŭ la eŭropaj komunistoj, kiuj ne deklaris sian penton pro tiuj krimoj, samkiel iam tion postulis la ekzekutistoj de la Gestapo kaj la torturistoj de Makronisos [1]


Eble morgaŭ ili decidos malleĝigi la komunistajn partiojn kaj ekmalfermi la pordon por revenigi la fantomojn de Hitler kaj Himmler, kiuj, kiel sciite, komencis siajn karierojn malpermesante la komunistajn partiojn kaj enkarcerigante la komunistojn en ekstermejojn.


Tiuj nazioj finfine dronis en la sango de siaj propraj viktimoj, la 20 milionoj da pereintoj de la omunisma Sovetio kaj la centoj da miloj da komunistoj, kiuj oferis sian vivon irante ĉekape de la naciaj rezistomovadoj, kaj en Grekio kaj tra la tuta Eŭropo.


Sed je tiuj klopodoj reinstaŭrigi la metodojn kondamnitajn de la konscio de la historio kaj la popoloj, tiuj « Gesinjoraj Moŝtoj » de la Konsilio de Eŭropo malfruas, ĉar jam preterpasis ilin la granda frato, Usono, kiu masakras tutajn popolojn per siaj hitleraj metodoj, kiel en Irako, kiun ĝi transformis en ruinon dissemigitan per usonaj malliberejoj, kie ĉiutage miloj da senkulpaj viktimoj estas abomene torturataj.


Fronte al tiu granda krimo kontraŭ la homaro, kiu egaligas la hitleran torturkoncentrejon kaj la modernan Guantanamon, la Konsilio de Eŭropo havas nenion direndan.


Kiel oni povas kredi, ke tiu konsilio zorgas pri la homaj rajtoj, kiam en ĝia hejmo, Eŭropo, oni permesas al la CIA-aviadiloj transporti homojn senigitajn de tiuj rajtoj, por torturi ilin en specialaj malliberejoj ?
Tiuj « civitanoj » ne povas esti akuzistoj. En la Kortumo de Justico de la Historio, kiu iam kondamnos la sennombrajn krimojn de ilia granda frato en Vjetnamo kaj Ĉilio, en Ameriko kaj Irako, ili memestos juĝataj pro la permeso aŭ komplico en tiuj krimoj.


Bedaŭrinde, oni igas min paroli pli nome de la mortintoj ol nome de la vivantoj. Nome de miaj mortintaj komunistaj kamaradoj, de tiuj kiuj pasis tra la Gestapo, tra la ekstermejoj, tra la ekzekutaj vojfosaĵoj, por renversi naziismon kaj atingi la liberecon, restas al mi nur unu vorto por direkti al tiuj « Gesinjoraj
Moŝtoj » : HONTU !


Mikis Teodorakis


el http://www.mikis-theodorakis.net


Tradukis : Pedro A. Hernandez Ubeda
kaj Tonjo del Barrio


Aperis rete sur la paĝoj de SATeH k papere en La Sago n°23, februaro 2006


[1Greka insulo, kien grekaj komunistoj kaj rezistantoj estis deportitaj, kaj tie torturitaj, kaj kie en 1949, en plena kontraŭkomunisma deliro, la torturistoj deartikigis la dekstran ruron de Teodorakis, kaj dufoje viv-enterigis lin.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio