Antaŭparolo :
- Blazono de l’ Majstro (Mikaelo Duk-Goninaz’), parolanta kaj atribuita : El gorĝo, sur kiu hemi-kahelo dukaninas laŭ naturo.
Unu el la allogaĵoj de la bildorakontoj estas, kiel sciate, la renkonto de la samaj herooj en diversaj aventuroj. Ekde la momento — antaŭ dekdu jaroj ! —kiam ni forlasis sur la lasta paĝo de la samtempe faka kaj populara Kompendio pri blazonoj de Serge Sire lian sennoman, sed memorindan princinon, ni sopiris la konsekvencon de ŝia renkonto, cele al geedziĝo, kun la kavaliro, kiun ŝi elektis pro lia aluda blazono kun baŭmanta klabo. Ni ekscias nun, ke, se la elekto finiĝas mise por li, ĝi lasas al ŝi liberan vojon por aliaj aventuroj. Ni ekscios eĉ, ke anstataŭ elekti la blazonon — simbolon de ĉiuj flagoj, proklamoj kaj manifestoj — preferindas selekti la fianĉojn per adekvata provo, t.e. doni prioritaton al konkretaĵoj super platonecaj idealaĵoj, al agoj super babilaĵoj.
Mezepoko plenas je antaŭjuĝoj en la menso de multaj niaj samtempuloj. Tial estus maljuste kulpigi nian aŭtoron pro la uzo de tiutemaj kliŝoj : la konkeritaj kastelo kaj kastelestrino, la antifika zono, la galanta trobadoro, la amoremaj servistino kaj paŝtistineto, la amorhelpema paĝio, la sindona — ha, tro sindona — guvernistino… La pritrakto de tiuj kliŝoj, tiu farso far Sir’ estas certe pli ĝojiga, ol alispecaj gurdaĵoj pri tiu epoko, eĉ se lia pritrakto estas probable tro optimisma.
Sed ĉar — kiel scias la legantoj de La KancerKliniko — ankaŭ mi estas nekuracebla optimisto, mi volas kredi, ke tiu verko meritos panegiran recenzon en la revuo Femina. Se la redaktor(in)oj de tiu publikaĵo estas iom inteligentaj — pri kio bedaŭrinde dubas iuj paŭtemaj grumbluloj —, ili certe aplaŭdos la iniciatemon kaj la liberemon ne nur de la princino, sed de ĉiuj virinoj rolantaj en tiu malfrida, sed eble utopia lando, en kiu neniu homo estas « seksa objekto », ĉar ĉiuj estas erotikaj subjektoj.
Gratulon, kompreneble, meritas la Eldonfako de SAT pro la diskonigo de tiu nova, ĝuinda aspekto de la tro ofte kalumniata Mezepoko.
Michel DUC GONINAZ
Serĝo Sir’ elpanjiĝis en 1944 dum bombalarmo meze de homplena Pariza lifto ; denaska spektaklemo, ĉu ne ? Bubaĝe (lerneje) jam interesiĝis pri desegnado, notinde karikatura kaj humura, kaj studis iom belarton. Sed profesiiĝis kiel teĥnikisto kaj instruisto, kaj pro emo al logikaj sistemoj eklernis la racian lingvon. La sufokan movadon li malgraŭ forta malmovademo (« ajnisto » li sin mem etikedas !) ne forlasis, ĉar ĉiam freŝaeran lokon trovis sine de LKK (La KancerKliniko), kie li plej senbride povis disvolvi sian satiremon kaj bilddeliremon.
Ankaŭ en multaj aliaj movaderoj li aperigis siajn Siraĵojn tiel pionirante pri Eo‑bildstrioj originalaj, sed post plurjardeka agado nur nun fine eldoniĝas koloralbume kolekto de ĉerpaĵoj kaj nepublikitaĵoj el lia ampleksa verkaro.
Ĝin karakterizas franda stilo, tiom bilde kiom tekste, rekta kaj trafa, humura k vortluda, ...kun siaspita sprito !
Se lia moto ne jam estus : « Kie mia piedo, tie mia patrio », eblus proponi al li cezarecan : « Serĝi, serĉi, ŝerci ! »
Markovo-Vito
Originala tutkolora bildstrio, kun malrigida kovrilo
Aŭtoro : Serĝo Sir’
60 paĝoj
Formato : 21x29,7 cm
Eldonita en majo 2014
ISBN : 978-2-918053-12-5
Prezo : 12 €
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip